terça-feira, 21 de abril de 2020

Aninha e suas pedras

Cora Coralina (1889-1985)

Não te deixes destruir…
Ajuntando novas pedras
e construindo novos poemas.
Recria tua vida, sempre, sempre.
Remove pedras e planta roseiras e faz doces. Recomeça.
Faz de tua vida mesquinha
um poema.
E viverás no coração dos jovens
e na memória das gerações que hão de vir.
Esta fonte é para uso de todos os sedentos.
Toma a tua parte.
Vem a estas páginas
e não entraves seu uso
aos que têm sede.

  


Anjo kaj ŝiaj ŝtonoj



Ne detruiĝu...
Kunigu novajn ŝtonojn
kaj konstruu novajn poemojn.
Rekreu vian vivon ĉiam, ĉiam.
Formovu ŝ tonojn kaj plantu rozujojn, kaj faru dolĉaĵojn. Rekomencu.
Faru el via vivo banala
poemon.
Kaj vi vivos en la koro de junuloj
kaj en la memoro de venontaj generacioj.
Ĉi tiu fonto taŭgas por uzado de ĉiuj soifantoj.
Prenu vian parton.
Venu al ĉi tiuj paĝoj
kaj ne baru ĝian uzon
al tiuj, kiuj soifas.

Cora Coralina naskiĝis en la brazila ŝtato Goiás.
Ŝi estis simpla virino, kiu kuiris kaj vendis dolĉaĵojn.
Ŝiaj verkoj estis unuafoje publikigitaj kiam ŝi estis jam 76-jara.
Oni konsideras ŝin unu el niaj grandaj Poetoj.

 https://www.youtube.com/watch?v=uIKeunfUMBA

4 comentários:

  1. Kia plezuro legi Cora Coralina en Esperanto!
    Dankon, Paulo!

    ResponderExcluir
  2. Gratulon por via senlaca laboro! Cora Coralina estas dolĉa Poeto, kaj Esperantistoj meritas legi ŝiajn poemojn!

    ResponderExcluir
  3. "Rekomencu.
    Faru el via vivo banala
    poemon". Poemo estas radikala maniero fariĝi originala. Esperantigo de poemoj tiaj estas nepre bela servo. Imitinda.

    ResponderExcluir