sexta-feira, 17 de julho de 2020

ROUPA ANTIVIRAL


https://blogger.googleusercontent.com/img/b/R29vZ2xl/AVvXsEj6WewcuZqldQ8Scl8poxfAaKH5NJyCR0UJrXKAE0-A1UJvWX_QfhJGIykxEFeAzsz_r2aeFR3iQCbUDo4OK-0PdZ9YUKsFeMH27MLrlhZ34pT9iVg2qhEzZdveYJMqDdKASp0gYWlrJO6e/s1600/labvest1.jpg 




Certos períodos de grande sofrimento coletivo podem paradoxalmente trazer importantes descobertas científicas e tecnológicas. Em junho de 2020 a FAPESP (Fundação de Amparo à Pesquisa do Estado de São Paulo) informou que a empresa Nanox, em colaboração com a Universidade de São Paulo e uma universidade espanhola, desenvolveu um tecido capaz de inativar o coronavirus. Em laboratório, o material eliminou 99.9% das partículas virais de sua superfície, após dois minutos. O tecido, mistura de algodão e material sintético, contém em sua trama dois tipos de  micropartículas de prata, aplicadas por imersão, secagem e fixação. As partículas virais foram obtidas, para os testes, a partir de culturas do virus criadas pela USP, a partir dos primeiros casos documentados no Hospital Albert Einstein.
A Nanox já produzia o material antes da pandemia, para eliminação de bactérias e fungos. Como já tivesse observado também esse efeito em certos virus, decidiu testá-lo para o coronavirus. O controle, chamado “cego”, foi feito por membros da universidade espanhola, e repetido, conforme estrito protocolo. Fragmentos do tecido, impregnados e não impregnados com prata, foram expostos ao virus. Obervou-se que os primeiros inativavam  99,9% das partículas virais em dois minutos, enquantos os fragmentos para controle continuavam contaminados. O efeito se manteve após 30 lavagens do tecido, e ainda falta determinar a sua vida útil. Os estudos mostraram que o tecido não apresenta potencial lesivo para a pele humana.
Os próximos estudos visam a determinar se a técnica de impregnação com prata poderá ser usada também em outras superfícies, como plásticos, máscaras e brinquedos infantis. 


 
KONTRAŬVIRUSAJ VESTAĴOJ


Unu el la paradokse pozitivaj rezultoj de epidemioj kaj aliaj sanitaraj katastrofoj estas tio, ke sciencistoj intensigas siajn klopodojn kaj produktas gravajn eltrovojn por la homaro. Pro la aidosa epidemio, ekzemple, oni eltrovis plurajn kontraŭvirusajn medikamentojn, kiuj favoras  ankaŭ pacientojn suferantajn de aliaj malsanoj.
En la monato junio 2020, la Agentejo FAPESP (Fondaĵo por Subteno al Sciencaj Esploroj en la Ŝtato San-Paŭlo), en Brazilo, informis, ke esploristoj en la loka entrepreno “Nanox” elvolvis tolaĵon, kiu povas malaktivigi la kronviruson. En laboratoriaj testoj, tiu materialo forigis 99,9% el la kvanto da virusoj sur ĝia surfaco, post du minutoj. La tolaĵo havas sur sia surfaco mikropartiklojn el arĝento, kaj la tuta esploro okazis en kunlaboro kun la Universitato de San-Paŭlo, kun hispana universitato kaj kun faka centro pri funkciaj materialoj. La tolaĵo konsistas el miksaĵo de poliestero kaj kotono, kaj enhavas du tipojn de arĝentaj mikropartikloj enmetitaj per mergo, sekigo kaj fiksado.
La afero tamen ne estas tute nova. “Nanox” jam liveris tiujn partiklojn al teksaĵo-industrioj, kun la celo forigi bakteriojn kaj fungojn el tolaĵoj. Post la alveno de la nova kronviruso en Brazilon, oni ekhavis la ideon analizi, ĉu ili povas malaktivigi ankaŭ tiun viruson, ĉar sciencaj esploroj jam antaŭe montris ĝian efikecon kontraŭ aliaj virusoj.
Por plenumi la esploron, oni bezonis la kunlaboron de la sciencistoj el la universitato, kiuj izolis kaj kultivis en laboratorio la novan kronviruson, prenitan el la du unuaj pacientoj infektitaj en Brazilo. Pecoj da tolaĵo kun kaj sen arĝentaj mikropartikloj estis metitaj en tubon, kie troviĝis grandaj kvantoj da virusoj en vivantaj ĉeloj. Oni ripetis dufoje la eksperimenton, fare de malsamaj kontrolantoj, laŭ la tiel nomata “blinda” tekniko. Per ekzamenado de la genetika materialo de la viruso, oni konstatis, ke pecoj de la tolaĵo kun arĝentaj mikropartikloj sur ĝia surfaco malaktivigis 99.9% el la eroj de la kronviruso, post du minutoj. Oni analizis la materialon ankaŭ rilate la eblecon, ke ĝi povus kaŭzi haŭtdamaĝon.
Nuntempe, la sciencistoj analizas la daŭron de efikeco de la kontraŭvirusa tolaĵo. Rilate al ĝia efikeco kontraŭ bakterioj kaj fungoj, oni jam scias, ke ĝi ankoraŭ efikas post 30 lavoproceduroj. Supozeble la samo okazas rilate la viruson.
Laŭ la studoj, tiuj mikropartikloj povas esti aplikataj al iu ajn tolaĵo el naturaj kaj artefaritaj fibroj. Oni testas ankaŭ la eblecon almeti ilin al aliaj surfacoj, kiel plastaĵoj,          protektaj maskoj kaj infanludiloj.
La nova tekniko probable multe helpos en la preventado de novaj kazoj de Kovim-19.

Ĉi tiu teksto estas aŭskultebla per 
http://esperantaretradio.blogspot.com/2020/07/kontrauvirusaj-vestajoj.html

5 comentários:

  1. Dank’ al Dio, sciencistoj laboras senĉese, religie favore al la homaro.
    Dankon, Paulo!

    ResponderExcluir
  2. Tre bela aferoj, mi tre sxatas tio matéria klargis mim multe

    ResponderExcluir
  3. Meze al kolektiva suferiga kaj delikata momento, laŭdinda estas tiu komunikado pri la atingo de tiaj rezultoj fare de brazilaj Fondaĵo por Subteno al Sciencaj Esploroj en la Ŝtato San-Paŭlo (FAPESP) kaj entrepreno. Brave, sciencistoj!

    ResponderExcluir
  4. A descoberta vale ouro! Muito oportuna a publicação. Paulo. Interessantíssimo.

    ResponderExcluir