sábado, 26 de setembro de 2020

Um momento de felicidade

 

 
Julia Sigmond (1929-2020)

 

A revista Kontakto, publicação cultural da Juventude Esperantista Mundial, convida seus leitores a enviar textos para uma nova seção: “Quando você foi mais feliz na vida?”. A ideia não é nova, mas trazida de volta muito a propósito. Rogener Pavinski, o redator da ótima  Kontakto, quer homenagear a escritora Julia Sigmond, que por sua vez foi redatora da revista Bazaro, editada na Romênia, entre 1997 e 2009, também em Esperanto. Na época, Julia Sigmond instituiu a seção “Quando você foi mais feliz na vida?”, com grande sucesso.

Julia faleceu aos 91 anos de idade, em março de 2020, de Covid-19, depois de uma vida de valiosas contribuições culturais ao Esperanto.

A pergunta é singela: quando você foi mais feliz? Note-se a poesia que ela esconde. Indaga-se  da “maior felicidade na vida”. Pede-se ao convidado a impossível tarefa de medir as felicidades de cada momento, a fim de destacar a maior. No entanto, trata-se de um sentimento imensurável. Não se trata de uma competição, em que um determinado episódio ganharia o ridículo pódio. Pede-se apenas que se relate um instante de verdadeira felicidade.

Fico pois tentado a enviar o meu relato. Pode ser sobre aquele dia em que um passarinho me saudou pessoalmente durante um passeio no quintal. Ou aqueloutro, quando de uma caminhada à beira-mar, em meio a respingos de sal, com gaivotas por sobre a cabeça. Talvez escolha o primeiro dia de aula do curso de Esperanto, que frequentei aos 12 anos de idade. Possivelmente o instante de beber um copo de água fresca, quando a sede era extrema. Ou quando vi Lisboa pela primeira vez. Ou, quando ouvi, ainda criança, pela primeira vez, a Alla Turca de Mozart.

São muitos momentos, e tomar consciência disso já faz bem.

Está decidido: vou enviar à Kontakto um pequeno relato sobre a manhã de hoje, quando deparei, lá fora, com o céu mais azul e fresco que pode haver, a me convocar para um passeio de bicicleta.

 

 

Momento de feliĉo

 

La revuo Kontakto, kultura publikaĵo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, invitis siajn legantojn sendi tekstojn al nova rubriko: “Kiam vi estis plej feliĉa en la vivo?” La ideo ne estas nova, sed realportita tute oportune.  Rogener Pavinski, la redaktoro de la bonega Kontakto, volas omaĝi la verkistinon Julia Sigmond, kiu siavice estis redaktoro de la revuo Bazaro, eldonita en Rumanujo inter la jaroj 1997 kaj 2009, ankaŭ en Esperanto. Tiutempe, Julia Sigmond starigis la rubrikon “Kiam vi estis plej feliĉa en la vivo?”, kun granda sukceso.

Julia forpasis je sia 91-a aĝojaro, en marto 2020, kaŭze de Kovim-19, post tuta vivo da valoraj kulturaj kontribuaĵoj al Esperanto.

La demando estas simpla: kiam vi estis plej feliĉa? Oni rimarku la poeziecon kaŝitan en ĝi. Oni demandas pri “la plej granda feliĉo en la vivo”. Oni petas de la invitito la neeblan taskon mezuri la feliĉojn de ĉiu momento, por elstarigi la plej grandan. Tamen, temas pri nemezurebla sento. Ne temas pri konkuro, en kiu unu determinita epizodo gajnus ridindan lokon sur la podio. Oni nur petas, ke oni rakontu pri momento de vera feliĉo.

 Mi do havas la tenton sendi mian rakonton. Povas esti pri tiu tago, kiam birdeto persone salutis min dum mia promeneto en la hejma korto. Aŭ tiu alia, kiam mi promenis marborde, meze de gutoj da sala akvo, kun mevoj super mia kapo. Eble mi elektos la unuan tagon de mia Esperanto-kurso, kiam mi estis 12-jaraĝa. Same pri la momento, kiam mi trinkis glason da freŝa akvo, kiam la soifo estis ekstrema. Aŭ kiam mi vidis Lisbonon je la unua fojo. Aŭ, kiam mi, ankoraŭ infano, aŭskultis unuafoje la Alla Turca, de Mozart.

Ili estas multaj momentoj, kaj ekkonscii pri tio jam estas tre komfortige.

Decidite: mi sendos al Kontakto etan rakonton pri la hodiaŭa mateno, kiam mi ekvidis, ekstere, la plej bluan kaj freŝan  ĉielon, min alvokantan al bicikla promeno.


8 comentários:

  1. Belíssima crônica, muito bem pensada, ainda mais bem escrita! A vida é hoje!

    ResponderExcluir
  2. Pois é, meu amigo, é uma escolha difícil, mas temos que escolher um momento entre tantos e o meu momento mais feliz foi quando me conscientizei sobre o valor da gratidão.

    ResponderExcluir
  3. La demando de Julia Sigmond instigis la belegan tekston de PSV. Se mi ankaŭ rajtos samteme verki, jen mi trafita de la sama instigo! Menso mia ekbruliĝas. Venu, verkotaĵo!

    ResponderExcluir
  4. Dankon pro la duobla plezuro legi interesan tekston bele verkitan en du lingvoj!

    ResponderExcluir
  5. Kia malfacila demando! Unu el la plej feliĉaj momentoj en la vivo estis la momento, kiam mi naskis mian unuan filon!

    ResponderExcluir
  6. Que delícia, parabéns. Bora dar uma volta de bike!

    ResponderExcluir
  7. Mi ankoraŭ atendas la plej feliĉan momenton... homaro kunfratiĝante sub la flago de l´ vera amo...

    ResponderExcluir