segunda-feira, 5 de outubro de 2020

A cadelinha

 

Foto PSV - out 2020

 

 

Aos 16 anos de sua amorosa existência, a doce cadelinha encontra-se já quase totalmente surda e cega – sem possibilidade de correção cirúrgica. Tornou-se assim um pequeno drama vê-la percorrer a casa ao longo de três itinerários antigos e bem memorizados: até o jardim, onde encontra a brisa; até a cozinha, onde encontra água e comida; até o quarto, onde encontra a almofada macia, sobre a qual lhe resta passar a maior parte dos dias. São caminhos conhecidos. Cabe aos demais habitantes deixar livres esses percursos, sem cadeiras fora do lugar ou objetos estranhos a lhe barrar o caminho. Se não for assim, o delicado bichinho dá pequenas cabeçadas em corpos espúrios e estaca, magoada. Nesses casos, emite um gemido pungente, a pedir socorro.

A cadelinha mansa e amorosa agora apenas respira, come, bebe, excreta e percorre mínimos segmentos deste mundo. Em que pensará a pobrezinha, diante da névoa escura em que se transformou o mundo? Pensará na morte, que espreita?

A mim ela me comove. Talvez porque também a mim, aos poucos, me vão restando os caminhos conhecidos, o olhar em névoa, as pequenas cabeçadas.

 

 

LA HUNDINETO

 

Je sia 16-jara aĝo post amoplena vivo, la dolĉa hundineto troviĝas jam preskaŭ tute surda kaj blinda - sen ebleco de kirurgia solvo. Tiel, fariĝos eta dramo vidi ŝin trairi la domon laŭlonge de tri itineroj malnovaj kaj bone memorigitaj: ĝis la ĝardeno, kie ŝi trovas venteton; ĝis la kuirejo, kie ŝi trovas akvon kaj manĝaĵon; ĝis la dormoĉambro, kie ŝi trovas molan kusenon, sur kiu ŝi devas resti dum la plej granda parto de la tagoj. Ili estas konataj vojoj. Koncernas la ceterajn enloĝantojn lasi liberaj tiujn irejojn, sen seĝoj for de la kutimaj lokoj aŭ fremdaj objektoj barantaj al ŝi la vojon. Se ne estas tiel, la delikata besteto faras etajn kapfrapojn sur strangajn korpojn kaj ekhaltas, konsternita. En tiaj okazoj, ŝi eligas korŝiran ĝemon helpopetan.

La milda, amoplena hundineto nun apenaŭ spiras, manĝas, trinkas, ekskrecias kaj trairas minimumajn segmentojn sur ĉi tiu mondo. Pri kio pensas la kompatinda, antaŭ la malhela nebulo, en kiun transformiĝis la mondo? Ĉu ŝi pensas pri la morto, kiu kaŝrigardas?

Ŝi min kortuŝas. Eble pro tio, ke ankaŭ al mi, iom post iom, restadas konataj vojoj, nebula rigardo, etaj kapfrapoj.

8 comentários:

  1. Maravilhoso texto! Singelo, tocante, de quem reconhece o valor de um cão em nossas vidas.

    ResponderExcluir
  2. Creio que os animais não pensam na morte, meu amigo querido, talvez assim o seja para nos ensinar a fazer o mesmo...
    Durante minha infância (já bem longínqua) e um bom período da adolescência tive sob meus cuidados alguns cães e nos impressiona a forma única que eles possuem de conquistar-nos o coração para sempre!

    ResponderExcluir
  3. Krudas la komparo kaj la limigita sintezo de la Poeto: "Iom post iom, restadas konataj vojoj, nebula rigardo, etaj kapfrapoj". Nenio pri ajna sperto de la animo. Sed, kio estas homa animo?

    ResponderExcluir
  4. Feliĉe kaj bonŝance sciencaj esploroj evidentigas la terapian funkcion de la kreiva verkado! Antaŭen do!

    ResponderExcluir
  5. Jen belega teksto, kiu igas nin pripensi la vivon, estintan, estantan, estontan. Gratulon kaj dankon!

    ResponderExcluir
  6. Via poezia kaj pripensiga teksto tre kortuŝis min.
    Mi vidis vian hundinon tiam, kiam mi estis ĉe vi en Lorena.

    ResponderExcluir
  7. Mirinda teksto, milda, amoplena pri estaĵo kiu jam atingas la limon de la vivo. Gratulon pro tiu tuŝa sento kiun vi portis al ni.

    ResponderExcluir
  8. Certe la besteto ne vivis vane... certe ĝi ĝojigis la vivon de multaj kunvivantoj... tiaj ĝojigoj estas la ĉapitroj belaj de grava libro kiun vivantoj skribas ĉiutage... tie kuŝas la emocio...

    ResponderExcluir