quinta-feira, 19 de janeiro de 2023

retrato

 
 

Fizeram-me um retrato.

Para minha surpresa, recebi de Helga Plötner, artista alemã, veterana Esperantista e linda pessoa, o meu retrato. Ela se dedica, generosamente,  a criar retratos de Esperantistas, mundo a fora. Desenha-os com artes de minúcia, delicadeza e precisão. Resultam rostos cheios de vida.

Olho-o longamente, e me custa distinguir o que sinto. Examino a pele engelhada, especialmente ao lado dos olhos assimétricos – o esquerdo mais fechado.  Abaixo da cabeleira branca, a testa é larga e sulcada, e as orelhas, pequenas. Em contraste com o nariz volumoso, que minha mãe denominava “nariz fornalha”, quase uma deformidade. Sulcos profundos também nos lados da boca, cujos lábios sorriem de leve, mais finos do que um dia já foram. A pele do pescoço, com suas redundâncias, contribui para a denúncia dos anos.

Há uma certa estranheza em se olhar assim, em detalhe. Por trás do possível narciso,  passa-se uma espécie de desvendamento. Quem é este que aí sorri, de leve, sobre o papel? Quê cogita, quê vislumbra, quê percebe? Que palavra o poderia definir? Encontro no retrato um rosto sem palavra. Alguém no constante espanto do mundo, no puro ar de certa manhã fresca.  Não passa de face, num momento de vida. No momento seguinte, há de ter sido outro.

Um instante, efêmero e único.

 

 

portreto

 

 

Oni desegnis mian portreton.

Por mia suprizo, mi ricevis de Helga Plötner, germana artistino, veterana Esperantistino kaj belega persono, mian portreton. Ŝi grandanime sin dediĉas al kreado de portretoj de Esperantistoj, tra la mondo. Ŝi desegnas kun detala, delikata, preciza arto. Rezultas vizaĝoj plenaj de vivo.

Mi ĝin longe rigardas, kaj mi penas ekkompreni, kion mi sentas. Mi ekzamenas la sulkoplenan haŭton, aparte apud la okuloj asimetriaj - la maldekstra malpli aperta. Sub la blanka hararo, la frunto estas larĝa kaj sulkita, kaj la oreloj, etaj. Kontraste kun la granda nazo, kiun mia patrino alnomis “fornegaj nazoj”, preskaŭ misformaĵo. Profundaj sulkoj ankaŭ apud la buŝo, kies lipoj apenaŭ ridetas, malpli dikaj ol iam. La haŭto de la kolo, kun siaj faldoj, kontribuas por denunci pri la jaroj.

Troviĝas ia strango, se oni sin tiel rigardas, detale. Sub la ebla narciso, okazas iaspeca malkovro. Kiu estas tiu, kiu apenaŭ ridetas, sur la papero? Kion li pensas, vidas, perceptas? Kiu vorto povus lin difini? Mi trovas sur tiu portreto senvortan vizaĝon. Iu en konstanta miro pri la mondo, en pura matena freŝa aero. Nur vizaĝo, en unu momento de la vivo. Je la sekva momento, li estis jam alia.

Unu momento, efemera kaj unika.


 

9 comentários:

  1. Bonege, Paulo. La realo, bele skribita, sen fantazio.

    ResponderExcluir
  2. VIVU PAULO KAREGA, LA ETERNA JUNULO C'IES AMATA! GRATULON, HELGA PLÖTNER! ELKORE VIN SALUTAS KAJ KISAS Amarilio Carvalho - Barra do Garças - Mato Grosso

    ResponderExcluir
  3. Portreto kaj memportreton... Kiom da lirismo, ĉu ne? Nur mirindaĵoj estas tie!

    ResponderExcluir
  4. Bonegan portreton kreis talenta grafikisto HELGA PLÖTNER, kaptinte bonkoran internan rideton de s-ro Paŭlo kaj lian emon mediti pri diversaj flankoj de la vivo! Kaj la priskribo de la portreto estas belega! Dankegon al ambaŭ aŭtoroj : de la teksto kaj de la portreto!

    ResponderExcluir
  5. vi aspektas bela, juna kaj rigardanta pozitive al la estonteco; gratulojn kaj dankon!

    ResponderExcluir
  6. Jen du tre gratulindaj artverkoj: la ĉarma portreto farita de la kara germana amikino Helga Plötner, kaj la poeziplena priskribo de la portretita poeto kaj amiko PSV!

    ResponderExcluir
  7. El la bilda portreto de Plötner venas la skriba portreto de Paulo Viana, per vortoj kaj stilo bele unika.

    ResponderExcluir
  8. Por mi la portreto estas perfekta! Gratulon al la pentristino kiu kaptis en la bildo la simpatian vizaĝon kaj la bonan koron el PSV!

    ResponderExcluir
  9. Mi tre admiras vin, ĉar vi trovas kialon verki pri ie aj aferoj kaj la rezulto ĉiam belas

    ResponderExcluir