quinta-feira, 25 de maio de 2023

colhe o verso

 

PSV maio2023

 

 

Colhe o verso enquanto ele paira, ao alcance.

Toma-o teu

com as mãos nuas, lavadas,

guarda-o na algibeira da alma

para o justo momento

em que a vida to pedir.

Não o deixes à deriva, como fazes com os dias,

não o ponhas de lado,

nem te distraias dele como dos crepúsculos de outono. 

O verso te será cobrado no diâmetro das tuas pupilas,

na largura da tua respiração,

no comprimento dos teus passos.

Cuida do verso como de um infante frágil,

um copo d’ água,

uma carícia na face.

Verso e vida,

vida, verso,

um.

 

Kaptu la verson dum ĝi ŝvebas atingebla.

Prenu ĝin via

per nudaj lavitaj manoj,

metu ĝin en la poŝon de la animo

por la ĝusta momento

kiam la vivo ĝin petos de vi.

Ne lasu ĝin vagi, kiel vi agas kun la tagoj,

ne metu ilin flanken,

nek distru vin per ili kiel per la aŭtunaj krepuskoj.

La verson oni postulos de vi laŭ la diametro de viaj pupiloj,

laŭ la larĝo de via spirado,

laŭ la longo de viaj paŝoj.

Zorgu pri la verso kiel pri malfortika infano,

pri glaso da akvo,

pri kareso sur la vizaĝo.

Verso kaj vivo,

vivo, verso,

unu.

5 comentários:

  1. PAULO KAREGA! SENDUBE VI ESTAS LA PLEJ FIDELA FILO DE DIO, KIU C'ION TROIGAS POR VERKI MIRINDAJN BELAJ'OJN DE L' VIVO, KIUJ FORTEGE NIN EMOCIAS! ANTAÙEN, MAHATMO PSV!!!

    ResponderExcluir
  2. Belege! Vi, poeto, transcendis! VI fariĝis poemo!

    ResponderExcluir
  3. Verso similas al sapoveziko. Poeto, al infano ravita de efemera lumbrilo.

    ResponderExcluir