Chega um tempo em que a vista declina. Os olhos já não divisam com a nitidez de antes, já não se tem certeza de quem cumprimenta do outro lado da rua, ou da célere ave que corta o céu. O pior é que a leitura vai ficando lenta, as palavras já não escorrem pelas linhas com a agilidade de antes, as letras começam a parecer pequeninas...
O velho, viciado em livros, ficou aflito. Como viver sem ler?
O temor o conduziu a uma decisão radical. Pelos últimos anos que lhe restavam, precisava selecionar cuidadosamente os livros que colocaria sob o abajur potente e a lupa que o ajudaria a degustar o texto. Não podia perder tempo: ainda não lera clássicos essenciais, filósofos percucientes, poetas inspirados, ensaistas consagrados. A lista era interminável.
No entanto, o velho agora lia com vagar, voltava com calma e relia frases inteiras, cada palavra com seu peso devido, cada página com seu inteiro significado. Agora ouvia o som dos substantivos, via a cor dos adjetivos e sentia o pulsar dos verbos. Sobretudo adivinhava entrelinhas. Uma revelação. Como se agora estivesse a aprender de fato o que é a leitura.
Ao fim de seus dias, ao declínio de seus olhos de velho.
Lerni legadon
Alvenas tempo, kiam la vidado malfortiĝas. La okuloj jam ne perceptas kun la sama antaŭa klareco, oni jam ne estas certa pri tio, kiu salutas el la alia flanko de la strato, aŭ pri la rapida birdo, kiu tranĉas la ĉielon. Plej malbone estas, ke legado fariĝas malrapida, la vortoj jam ne fluas sur la linioj kun la sama, antaŭa lerteco, la literoj komencas aspekti etaj...
La maljunulo, pasia pri libroj, afliktiĝis. Kiel vivi sen legado?
Tiu timo kondukis lin al radikala decido. Dum la lastaj jaroj al li restantaj, li devos zorge selekti la librojn, kiujn li metos sub la potencan lampon kaj sub la lupeon, kiu helpos lin gustumi la tekston. Li ne rajtas perdi tempon: li ankoraŭ ne legis esence gravajn klasikulojn, profundajn filozofojn, inspirplenajn poetojn, prestiĝajn eseistojn. La listo estis senfina.
Tamen, la maljunulo nun legadis malrapide, li trankvile revenadis kaj relegadis tutajn frazojn, ĉiun vorton kun ĝia ĝusta pezo, ĉiun paĝon kun ĝia kompleta signifo. Nun li aŭdadis la sonadon de substantivoj, li vidadis la koloron de adjektivoj, kaj sentadis la pulsadon de verboj. Precipe li divenadis la interliniojn. Ia revelacio. Kiel se nun li efektive lernus, kio estas legado.
Je la fino de siaj tagoj, je la malfortiĝo de siaj maljunulaj okuloj.
Bona rimarkitaĵo! Kaj ĉiuj ni bezonas legadon tiun, kiu estas manĝaĵo al nia spirito!
ResponderExcluirBela kaj nostalgia teksto! Vera poeto ĉiam transcendas malfacilaĵojn!
ResponderExcluirMiaj okuloj jam alvenis al tiu stadio!
ResponderExcluir