quarta-feira, 29 de outubro de 2025

na hora do crepúsculo

 

PSV out 2025
 
 
 

na hora do crepúsculo

o céu em  verde azulado

ergui os olhos e vi passar

em silêncio solene e concentrada

uma formação de pássaros migratórios

 uma grande cunha perfeita

cortava o ar como lâmina de veludo

 alguns segundos de espantosa beleza

 um só organismo

impulsionado por força misteriosa

elegante poderosa imemorial

aves migratórias guardam seu destino

numa bússola interna

não indagam

não duvidam

vão

 

je la horo de krepusko

la ĉielo verdblua

mi levis la okulojn kaj vidis 

ke pasas en densa solena silento

formacio de migrantaj birdoj

granda perfekta kojno

tranĉis la aeron kiel velura klingo

kelkaj sekundoj da rava beleco

unu sola organismo

puŝata de forto mistera

eleganta potenca praa

migrantaj birdoj tenas sian destinon

en interna kompaso

ili ne demandas

ne dubas

ili iras


domingo, 26 de outubro de 2025

voo

 

PSV out 2025
 
 

Perguntei ao vento leve:

“A borboleta, a voar,

aonde vai, afinal?”

“Vai por aí, a flanar...”

 

E de novo, perguntei:

“Onde chegar, qual a meta?”

O vento deu um sorriso:

“Faça igual à borboleta...”

 

Mais importante que a meta,

o que torna a vida plena,

e feliz, e verdadeira,

é a caminhada serena...

 

 

flugado

 

Mi demandis de la vento:

“Kien flugas papilio?”

La vento ride respondis:

“Nu, ĝi flugas al nenio...”

 

Kaj denove mi demandis:

“Kien flugi devas mi?”

Kaj la vento, same ride:

“Vi fariĝu papili’ ...”

 

Nek la celoj, nek atingoj,

faras la vivon pli riĉa,

nur la flugado libera

faras la koron feliĉa.


quarta-feira, 15 de outubro de 2025

um livro heróico

 

Acabo de ler “Em agosto nos vemos”, o último livro de Gabriel Garcia Márquez. O grande escritor colombiano o terminou (depois de várias versões corrigidas, como era seu costume), quando já sofria os primeiros sintomas de demência. Afinal, renegou-o radicalmente, e pediu à família que o destruísse.

Os filhos desobedeceram e, dez anos depois de seu falecimento, publicaram o livro, considerando-o importante para a história da literatura e não de todo destituído de valor artístico.

Não se trata de uma obra prima. Não tem o brilho de estilo, as surpresas e a radical originalidade dos grandes livros do autor. São seis capítulos que mal chegam a uma centena de páginas. Relata a história de uma mulher madura que, em todo agosto, visita o túmulo da mãe numa ilha do Caribe – e tem ali encontros estranhos. Uma novela quase melancólica. No entanto, escrita com elegância, bom gosto, fluência e não de todo desprovida de interessantes surpresas e uma fina psicologia. Afinal, lê-se com prazer.

Virada a derradeira página, não se pode deixar de refletir sobre o destino daquela personagem solitária. E, principalmente, sobre a solidão de Gabo, a lutar com sua própria mente que começava a claudicar – no esforço de deixar no mundo mais uma obra de sua luminosa arte que marcou o século 20, na América Latina e no mundo.

 

Heroa libro

 

Mi ĵus finis la legadon de “En aŭgusto ni renkontiĝos”, la lasta libro de Gabriel Garcia Márquez. La granda kolombia verkisto ĝin finis (post pluraj reviziitaj versioj, kiel li kutime faris), kiam li jam suferis la unuajn simptomojn de demenco. Fine, li radikale forneis ĝis, kaj petis la familianojn, ke ĝi estu forĵetita.

La filoj malobeis, kaj dek jarojn post lia forpaso, ili publikigis la libron, konsiderante ĝin grava por la historio de literaturo kaj ne tute sen arta valoro.

Não temas pri ĉefverko. Ĝi ne havas la brilon de stilo, la surprizojn kaj la radikalan originalecon de la grandaj verkoj de tiu aŭtoro. Ĝi. konsistas en ses ĉapitroj, kiuj apenaŭ plenigas cent paĝojn. Ĝi enhavas la historion pri maturaĝa virino, kiu en ĉiu monato aŭgusto vizitas la tombon de sia patrino en kariba insulo — kaj tie renkontas strangajn homojn. Preskaŭ melankolia novelo. Tamen, eleganta, bone  verkita, flua kaj ne tute sen interesaj surprizoj kaj subtila psikologio. Fine, oni legas ĝin kun plezuro. 

Turninte la lastan paĝon, oni ne povas eviti pripensadon pri la destino de tiu soleca rolulino. Kaj ĉefe pri la soleco de Gabo, kiu luktis kontraŭ sia propra menso, kiu komencis lami — en la penado lasi en la mondon umu plian verkon de sia luma arto, kiu signis la 20-an jarcenton, en Latinameriko kaj en la mondo. 


terça-feira, 7 de outubro de 2025

pediram-lhe uma história

 

PSV out.2025
 
 

Pediram-lhe uma história.

Procurou em papéis velhos,

na penumbra do poente,

na sombra de antigas dúvidas,

nas palmas das mãos das crianças.

Indagou dos ingênuos passarinhos,

das folhas que caem no final do inverno,

do cão que passa todas as tardes pela sua rua,

da moça  que vende empadinhas às quintas-feiras.

Ninguém lhe propôs uma história

que ele pudesse passar adiante.

Faltavam histórias no mundo...

Ou estaria ele a fenecer  por dentro?

 

Iu petis de li rakonton.

Li serĉis en malnovaj paperoj,

en la duonlumo de sunsubiro,

en la ombro la antikvaj duboj,

sur la manplatoj de infanoj.

Li demandis naivajn birdojn,

la foliojn falantajn en la fino de vintro,

la hundon, kiu ĉiutage pasas sur lia strato,

la junulinon, kiu vendas pasteĉojn ĉiuĵaŭde.

Neniu proponis al li historion,

kiun li povus plu rakonti.

Mankis historioj en la mondo...

Aŭ eble li interne de si velkadis?