Devia haver uma legislação internacional sobre o excesso de ridículo.
Por exemplo, digamos que um presidente da república de um país sério resolva interceder pessoalmente sobre uma decisão de uma liga de futebol independente. Digamos que ele não se conforme que um atleta de seu país tenha recebido um cartão vermelho, e ele, presidente da república (por certo livre de qualquer preocupação mais grave, no momento), resolva pleitear que seu atleta seja anistiado. E ainda afirme que o árbitro que deu o cartão, brasileiro, seria “suspeito”.
E pior: que o cartola da tal liga acate e anistie o dito atleta.
Pois aconteceu, durante a Copa do Mundo de 2026!
E eu, que achava que existe limite para o ridículo.
plej ridinde
Devus ekzisti internacia leĝo pri troaj ridindaĵoj.
Ekzemple, supozu, ke prezidanto de la respubliko en serioza lando decidas persone interveni je ago de sendependa futbal-ligo. Supozu, ke li ne akceptas, ke atleto el lia lando ricevis punon per ruĝa karto, kaj li, prezidento (certe sen ia ajn alia pli serioza okupiĝo, en tiu momento) decidas pledi, ke al lia atleto estu nuligita la puno. Kaj krome, li asertas ke la arbitracianto, kiu uzis sian ruĝan karton, brazilano, estas “suspektinda”.
Kaj plej terure, ke la ligestro akceptas kaj nuligas la punon al la menciita atleto.
Nu, tio okazis, meze de la Monda Futbalkonkurso en 2026!
Kaj mi supozis, ke ekzistas limo por ridindaĵoj.
Imagu nacion, kies loĝantaro subtenas tian stultan kaj senhontan homon!
ResponderExcluirTio simbolas la fiasko de la homaro.
Imagu trompaĵon...
ResponderExcluirTiu prezidento is freneza kaj ridinda malbonulo, kiu neniam ridetas krom al si mem.
ResponderExcluirTiu prezidento estas freneza kaj ridinda malbonulo, kiu neniam ridetas krom al si mem.
ExcluirĈu fickcio, ĉu realo ne gravas. Gravas tio, ke iom da dolaroj kapablas ŝanĝi kiun aktoron gajnos hontan pokalon...
ResponderExcluirOni semas... oni rikoltas... Pro tio, mi juĝas neniun...
ResponderExcluirLi pensas, ke li estas la plej forta kaj la plej grava homo el Tero! Kaj bedaŭrinde multaj homoj akceptas lian frenezaĵojn!
ResponderExcluirPor mi la oranĝulo transiris la sojlon de "senhonto" kiam li akceptis, de la kaĵolema venezuelanino, kiu ricevis la lastan Pac-Nobelpremion. Tuj post la ricevo ŝi donacis sian trofeon al Trump - kaj eĉ pli hontinde: li ĝin akceptis!!!
ResponderExcluirTiu prezidento opinias, ke posedas la mondon, kia bedaŭro...
ResponderExcluir