segunda-feira, 23 de setembro de 2013

ROMANCE CONJUGAL



Desde a primeira noite, duas grandes almofadas de seda serviam de travesseiros de luxo, na cama do casal. Atritadas, provocavam um ruído mágico.
Dentro de alguns anos, estavam enxovalhadas. Foram trocadas por travesseiros anatômicos feitos de material da NASA. Para durar o resto da vida.
Passaram-se mais alguns anos. Certa noite, após uma discussão banal, surgiu entre os travesseiros da NASA uma almofada de plástico, oriunda do sofá da sala. Ali ficou, pelo resto da vida.

Epílogo
O motivo da discussão caiu logo no esquecimento.


GEEDZA ROMANO

Ekde la unua nokto, du grandaj silkaj kusenoj kuŝis kiel luksaj kapkusenoj sur la geedza lito. Kiam ili interfrotiĝis, magian brueton ili kaŭzis.
Post kelkaj jaroj, ili estis jam ĉifitaj. Oni anstataŭigis ilin per anatomikonformaj kapkusenoj faritaj el materialo uzata de NASA. Por daŭri la tutan vivon.
Pasis kelkaj pliaj jaroj. Unu vesperon, post banala kverelo, aperis inter la NASA-kapkusenoj iu plasta kuseno, kiu devenis de sur la sofo en la vizitĉambro. Ĉi tie ĝi restis la tutan vivon.

Epilogo

La kaŭzo de la kverelo baldaŭ falis en forgeson.

2 comentários:

  1. Trafe! La ĉiutaga kunekzistado senkompatas; ĝi mortigas misteron kaj magion ...

    ResponderExcluir
  2. Do oni konkludas ke la silkeco devas esti subtenata de la paroj.
    Gratulon.

    ResponderExcluir