Um quadro de Gauguin acaba de
bater o recorde no mercado das obras de arte. Em lugar ignorado, comprador
ignorado adquiriu de um proprietário suíço, por 300 milhões de dólares, o
quadro ´Quando você vai se casar?´. Estranho mercado.
Que critério usar quando se
avalia o preço de uma obra de arte? Difere por certo daquele que se usa com
qualquer outra mercadoria ou serviço: a infalível ´lei da oferta e da procura´.
Obras de arte não têm utilidade, a menos que se chame útil o deleite do olhar.
Por isso vão a leilão, que é um habilidoso expediente do capitalismo, a acirrar
enfrentamento e competição. Talvez não falte, nesse jogo meio delirante, uma
certa dose de exibicionismo. Enquanto isso, fome, Ebola, AIDS e terrorismo
grassam na África e outros lugares.
Eugene-Henri-Paul Gauguin nasceu
em 1848, em Paris, e viveu parte da infância no Peru. Depois viajou pelo mundo
e acabou se estabelecendo na Europa. Não se engajou no movimento
impressionista, que então dominava. Assumiu um primitivismo chamado
pós-impressionista, com grandes manchas achatadas, certa ingenuidade e pouca
profundidade de perspectiva em suas composições. Morreu pobre.
´Quando você vai se casar?´ é um
quadro muito bonito. 300 milhões de dólares é uma cifra muito feia.
KIOM VALORAS ARTAĴO?
Pentraĵo de
Gauguin antaŭ nelonge atingis rekordon en la merkato de artaĵoj. En nekonata
loko, nekonata aĉetanto havigis al si, de svisa posedinto, kontraŭ 300 milionoj
da dolaroj, la pentraĵon ´Kiam vi edziniĝos?´. Stranga merkato.
Kian
kriterion uzi, kiam oni taksas la prezon de artaĵo? Ĝi certe malsamas ol tiu,
kiun oni uzas por akiri ian ajn alian varon aŭ servon: la neevitebla ´leĝo de
oferto kaj bezono´. Artaĵoj ne havas utilecon, krom se oni nomas utila la ĝuon
rigardi. Pro tio oni portas ilin al aŭkcioj, kiuj estas ruzaj rimedoj de
kapitalismo por akrigi konfrontadon kaj konkuradon. Eble ne mankas, en tia iom
delira ludo, dozo da vanta parademo. Dume, malsato, Ebola,
aidoso kaj terorismo abundas en Afriko kaj aliloke.
Eŭgeno
Henriko Paŭlo Gauguin naskiĝis en la jaro 1848, en Parizo, kaj vivis parton de
sia infana tempo en Peruo. Poste li vojaĝis tra la mondo kaj fine establiĝis en
Eŭropo. Li ne engaĝis sin en la impresionisman movadon, kiu tiam regadis. Li
alprenis tiel nomatan primitivismon post-impresionisman, metante grandajn
platajn makulojn, iom da naiveco kaj malmulte da perspektivoprofundeco en siajn
verkaĵojn. Li mortis malriĉa.
´Kiam
vi edziniĝos?´ estas tre bela pentraĵo. 300 milionoj da dolaroj estas tre
malbela cifero.
Vi tute pravas, mia kara samideano! Aferoj tiaj malĝojigas nin, ĉu? Pentraĵo valoras tro kaj la homa vivo...
ResponderExcluirDankon pro viaj valoraj informoj. Sendube vi riĉigas nin.
Vi tute pravas, Paulo!
ResponderExcluirKiom valoras artaĵo?
Kontrasto: artisto malriĉe mortinta; artaĵo plej kosta konstante, profite skandale al peranto lukse vivanta. Kapitalismo kiom valoras?
ResponderExcluir