Toquei sua face como se tangesse um verso.
E já não era cútis, era pura seda,
a recobrir mistérios de uma fruta leve,
a esconder o sumo de uma polpa agreste.
E perscrutei seus olhos de pupila estreita,
e o hálito fugaz que pouco sopra, débil,
e mal empurra o barco. O mar é tão extenso
que é como se ondulasse um líquido deserto...
Assim são duas almas numa busca incerta:
são duas ilhas próximas e nunca gêmeas,
e numa só montanha escura, dois rochedos.
São dois fragmentos
frágeis de um antigo cetro
que nunca mais serão
o mesmo uno objeto,
fadados para sempre à lúgubre estranheza.
FREMDO
Mi tuŝis la vizaĝon kvazaŭ ludus verson.
Anstataŭ haŭto trovis tolon
mi, silkecan,
kovrantan la misteron de frukto malpeza,
kaŝantan la aromon de la kruda kerno.
Esploris mi pupilojn de okuloj fermaj
kaj la elspiroblovon, kiu nur blovetas
kaj malrapide puŝas la barkon . Dezerto
likva kaj onda ŝajnas la oceanego...
Animoj paraj en la reciproka serĉo:
insuloj tre proksimaj, tamen ne ĝemelaj,
du rokoj sur la sama montaro malhela.
Du pecoj de rompita, tre antikva sceptro,
neniam plu denove unuecaj estos,
sed destiniĝos ĉiam al malĝoja fremdo.
Poema de rara beleza revela um nostálgico sentimento da angústia de estar no mundo. Perfeito!
ResponderExcluirTre ege ravaj versoj de nia kara grava recenzisto. Ankaŭ ili montriĝas recenzindaj, sed certe belege, pro iliaj enhavo kaj formo same belaj kaj metrike majstraj.
ResponderExcluirStranga adiaua gusto, poeto...
ResponderExcluirRevisitado e moderno, o soneto rescende delicadeza e poesia, os quatorze versos curiosa e magistralmente servindo-se de rimas toantes finalizadas pela vogal 'e' nos dois idiomas.
ResponderExcluirPaŭlo, ĉu vi ĝenerale verkas unue en portugala aŭ en esperanto pri via dulingva prozo? Alidire, kio estas pli facila, ĉu verki unue en esperanto aŭ en portugala lingvo, poste traduki al alia lingvo?
ResponderExcluirKara:
ResponderExcluirDankon por via kontakto.
Ghenerale estas pli facile traduki el la portugala al Esperanto. Pro du kialoj: unue, char Esperanto estas pli fleksebla, due char la etnaj lingvoj foje ne disponigas rimedojn por transdoni subtilajn Esperantajn nuancojn. La konata verkistino Anna Lovenstein, autoro interalie de "La Shtona Urbo" faras la samon, pro la samaj kialoj.