Era um violonista
muito jovem, talvez ainda adolescente. Um violonista improvável, com seus tênis
e jeans surrados. Tocava também num lugar improvável, uma calçada muito próxima aos carros que passavam, incessantes, barulhentos, fumacentos. A música soava alegre, sincopada,
de mistura com o barulho.
O jovem músico parecia
feliz com sua melodia ingênua. Enquanto passei, ninguém jogou sequer uma moeda
na caixinha de madeira. Mas ele parecia não se importar.
Improvável sou eu.
LA
VIOLONISTO
Li estis tre juna violonisto, eble ankoraŭ adoleska. Malprobabla
violonisto, en siaj tenisŝuoj kaj ĵinzoj eluzitaj. Li ludadis en ankaŭ
malprobabla loko, nome sur trotuaro, tro proksime al aŭtomobiloj, kiuj
preterpasadis senĉese, brue, fume. La muziko sonis gaje, ritme, mikse kun la
bruado.
La juna muzikisto ŝajnis feliĉa, kun sia naiva melodio. Dum
mi preterpasis, neniu ĵetis eĉ unu solan
moneron en la lignan skatoleton. Sed li ŝajne ne zorgis pri tio.
Malprobabla estas mi.
Ne atendita finaĵo por beletra rakonteto surprizige surbrusten de leganto ĵetas malprobablan gapon. Gape, tiu leganto ridete konjektas: ĉu kiu malprobable? Silente, li aŭdas siamense: ĉu mi? Brile!
ResponderExcluirLiterature ĉiuj ni estas (mal)probablaj...Bele!
ResponderExcluirMalprobabla estas la vivo kaj siaj leĝoj...
ResponderExcluirKaj ĵuste pro tia malprobableco ĝi estas tiel bela!
ResponderExcluirUma questão de diagnóstico! Ótimo, Paulo!
ResponderExcluir