sexta-feira, 24 de maio de 2019

CONSTRUÍDO SOBRE ROCHA



Desde sempre me intrigou a figura de Baruch Espinoza. Esse estranho judeu holandês do século 17, a quem se atribui, juntamente com Descartes e Leibniz, o início da Filosofia Moderna, parece ocupar um assento separado no panteão dos grandes pensadores. Minha curiosidade aumentou, quando li a declaração de Albert Einstein, de que ele cria no “Deus de Espinoza”. 
Tentei iniciar a leitura de sua “Ética”, mas logo estaquei, convencido de que precisava de mais fôlego. O projeto foi adiado, até que topei com um pequeno livro, na biblioteca da Associação Esperantista de São Paulo, que me restituiu a esperança de atenuar um pouco a minha vergonhosa ignorância: “Construído sobre Rocha - A filosofia de Espinoza depois de três séculos”. Originalmente escrito em Esperanto por Albert Goodheir (1912-1995), este também holandês, poeta, teólogo, filósofo, tradutor e membro da Academia de Esperanto.
O livrinho é uma joia de síntese e clareza. Em menos de quarenta páginas, consegue transmitir ideias fundamentais do referido filósofo. Impressiona a precisão da linguagem, a exatidão dos conceitos, às vezes de uma sutileza desafiadora. Em estilo cristalino, expõe os conceitos básicos de Espinoza, com um cuidado artesanal. Na introdução, esclarece que o filósofo foi detestado e moralmente lapidado por judeus, cristãos, ateus, direitistas e esquerdistas, positivistas e existencialistas.  Quase uma unanimidade ao reverso! Foi excomungado pelos judeus e odiado por ser judeu. Manteve no entanto uma vida simples e despojada, em que não houve lugar para o rancor. Goodheir escolheu o Esperanto para escrever seu pequeno livro, justificando: “... porque a humanidade, como o universo, é uma só, indivisível; seu símbolo e fator de união é uma língua universal, não a língua de uma nação conquistadora ou rica de dinheiro”.
Alguns pontos destacados no livro:
- Qual o sentido da vida? Uma religião limpa de divisões ideológicas (não uma direta intervenção de Deus) e uma sociedade bem organizada pode conceder a salvação à maioria dos homens. 
- Que é Deus? É tudo, um ser ilimitado que inclui tudo e é causa de tudo. Não se trata de dizer que Deus é a Natureza, mas que é o todo. A perfeita existência e a fonte de tudo que existe. Não pertence a qualquer categoria. Nada lhe falta, nada deseja, não recebe louvações.
- No universo existem pensamento e extensão, como atributos da “substância” que é Deus. Tudo estando em Deus, não deveria haver intolerância, no mundo. Todas as partes interagem harmonicamente, sem dualismos e oposições.
- A base de todas as vivências é a vivência de si. Há duas camadas de saber: a imaginação, que é necessária mas inadequada; e a razão, que a corrige. Só com a razão se pode escapar da ilusão. 
- Todos os seres existem e têm o “ímpeto” de continuar a existir: é o poder criador de Deus. Quando o ímpeto obedece a princípios racionais, diz-se “ativo”; quando obedece à irracionalidade do mundo exterior, diz-se “passivo”. Livre é o homem que não é escravo de paixões. 
- Bom é o que é útil ao homem, e nada significa em relação a Deus. O universo não existe para ser útil ao homem.“Bom” e “mau” só dizem respeito às coisas humanas. 
- A qualidade de cada homem é determinada pelo objeto de seu amor. Amor ao efêmero causa medo, inveja e desilusão. O ódio é mais destruidor que o amor irracional. 
- O homem livre é virtuoso, não por temer o castigo de Deus ou a desaprovação dos homens. Ele busca sempre a alegria e o bem de todos. 
- A organização social (política) deve conduzir à vida racional, com base no respeito a todas as opiniões. Para isso, o estado deve regular as condutas, mas não as ideias. A igreja não tem o direito de constituir um estado dentro do estado. A meta do estado é a liberdade.

Os termos da excomunhão judaica foram terríveis.“Seja maldito dia e noite, deitado ou levantado, saindo ou entrando... que ninguém tenha com ele contato, oral ou escrito, nem o favoreça de modo algum, nem permaneça com ele sob o mesmo teto, nem dele se aproxime por quatro jardas, nem leia nada que ele tenha escrito.”
Tinha ele 24 anos de idade. Só não queimou na fogueira por habitar um país extraordinariamente civilizado. Até o século 19, suas ideias permaneceram ignoradas.



FONDITA SUR ROKO

Ĉiam min incitis la figuro de Baruĥ Spinoza. Tiu stranga nederlanda judo el la 17-a jarcento, al kiu oni atribuas, kune kun Kartezio kaj Leibniz la komencon de la Moderna Filozofio, ŝajne okupas apartan sidlokon en la panteono de la grandaj pensuloj. Mia scivolemo kreskis, kiam mi legis la deklaron de Albert Einstein, ke li kredas la “Dion de Spinoza”.
Mi klopodis komenci la legadon de lia “Etiko”, sed mi tuj haltis, konvinkita, ke mi bezonas pli da spiro. La projekton mi prokrastis, ĝis mi trovis etan libron en la biblioteko de Asocio Esperantista de San-Paŭlo, kiu redonis al mi la esperon iom mildigi mian hontigan nescion: “Fondita sur Roko - La filozofio de Spinoza post tri jarcentoj” .Ĝi estis originale verkita en Esperanto de Albert Goodheir (1912-1995), ĉi tiu estis ankaŭ nederlandano, poeto, teologiisto, filozofo, tradukisto kaj membro de la Akademio de Esperanto.
La libreto estas juvelo el sintezo kaj klareco. En malpli ol kvardek paĝoj, ĝi sukcesis transdoni fundamentajn ideojn de la koncerna filozofo. Impresas la precizeco de la lingvo, la ĝusteco de konceptoj, foje kun defia subtileco. Per kristala stilo, ĝi montras bazajn konceptojn de Spinoza per arta zorgemo. En la enkonduko, ĝi klarigas, ke la filozofo estis malamata kaj morale ŝtonumita de judoj, kristanoj, ateistoj, dekstruloj kaj maldekstruloj, pozitivistoj kaj ekzistencialistoj. Preskaŭ unuanimeco inversita! Lin ekskomunikis judoj, oni lin malamis ĉar li estis judo. Li tamen konservis simplan, modestan vivon, en kiu rankoro ne havis lokon.  Goodheir elektis Esperanton por la verko de la libreto, kaj li pravigis: “... ĉar la homaro, kiel la universo, estas unu, nedividebla; ĝia simbolo kaj interligilo estas universala lingvo, ne lingvo de konkeranta aŭ monhava nacio”.
Jen kelkaj punktoj elprenitaj el la libro:
- Kiu estas la senco de la vivo? Religio el kiu oni forprenis ideologiajn dividojn (ne rekta interveno de Dio) kaj bone organizita socio povas doni savon al plej multaj homoj.
- Kio estas Dio? Li estas ĉio, nome esto senlima, kiu inkluzivas ĉion kaj ĉion kaŭzas. Ne temas pri tio, ke Dio estas la Naturo, sed la “ĉiomo“. La perfekta ekzisto kaj fonto de ĉio, kio ekzistas. Li ne apartenas al ia ajn kategorio. Nenio mankas en Li, Li nenion deziras, ne akceptas laŭdojn.
- En la universo ekzistas penso kaj etendo, kiel ecoj de la ”substanco“, kiu estas Dio. Ĉar ĉio estas en Dio, sekve ne devus esti netoleremo en la mondo. Ĉiuj partoj interagadas harmonie, sen duecoj kaj kontraŭstaroj.
- La bazo de ĉiaj spertoj estas la memsperto. Ekzistas du tavoloj de scio: imagado, kiu estas necesa, sed neadekvata; kaj racio, kiu ĝin korektas. Nur per racio oni povas eskapi de iluzio.
- Ĉiuj estuloj ekzistas kaj havas ”impeton“ plu ekzisti: ĝi estas la krea povo de Dio. Kiam la impeto obeas raciajn principojn, oni nomas ĝin ”aktiva“; kiam ĝi obeas neracion de la ekstera mondo, oni nomas ĝin ”pasiva“. Libera homo estas tiu, kiu ne estas sklavo de pasioj. 
- ”Bona“ estas tio, kio estas utila al la homo, kaj tio ne koncernas Dion.  La universo ne ekzistas por utili al la homo. ”Bona“ kaj ”malbona“ koncernas nur la homajn aferojn.
- La kvaliton de ĉiu homo determinas la objekto de lia amo. Amo al efemero kaŭzas timon, envion, seniluziiĝon. Malamo estas pli detrua ol neracia amo.
- Libera homo estas virta homo, ne pro tio, ke li timas la punon de Dio aŭ malaprobo de la homoj. Li strebas ĉiam al ĝojo kaj al la bono de ĉiuj.
- La socia organizo (politiko) devas konduki al racia vivo, surbaze de respekto al ĉiaj opinioj. Por tio, la ŝtato devas reguligi la kondutojn, sed ne la ideojn. La eklezio ne rajtas konsistigi ŝtaton en la ŝtato. La celo de la ŝtato estas libereco.

La teksto de la juda ekskomuniko estis teruraj. ”Li estu malbenia tage kaj nokte, kuŝanta aŭ staranta, envenanta aŭ eliranta... neniu kontaktu lin, ĉu parole, ĉu skribe, nek iel favoru lin, nek restu kun li sub la sama tegmento, nek alproksimiĝu al li je kvar jardoj, nek legu ion ajn, kion li skribis.“
Li estis tiam 24-jara. Li ne estis bruligita sur ŝtiparo nur tial, ke li vivis en lando eksterordinare civilizita. Ĝis la 19-a jarcento, liaj ideoj restis ignorataj.

6 comentários:

  1. Difícil fazer a síntese da síntese, mas o texto está muito bom. O tema é complexo e necessário.

    ResponderExcluir
  2. "Ne temas pri tio, ke Dio estas la Naturo, sed la “ĉiomo“."
    Bonega klarigo, dankon! Mi ĉiam pensis pri tio, ke Spinozo estis panteisto.

    ResponderExcluir
  3. - Libera homo estas virta homo, ne pro tio, ke li timas la punon de Dio aŭ malaprobo de la homoj. Li strebas ĉiam al ĝojo kaj al la bono de ĉiuj.
    Kiom da sagxeco en tiu penso...
    Dankon, Paulo.

    ResponderExcluir
  4. Ótima síntese da síntese! Tema fundamental. Ótimo texto! Volte a ele, Paulo, por favor.

    ResponderExcluir