quarta-feira, 6 de novembro de 2019

FESTA DAS BRUXAS




A professora de um curso de inglês, perto da minha casa, me convidou a participar do Halloween: as crianças viriam na noite de 31 de outubro com a ameaça “Doce ou travessura”, e eu lhes daria doces. Aceitei, mas confesso que com certa implicância, por achar que esta é uma festa americana, meio imposta aos brasileiros.
Não é bem assim. “Halloween” acontece em muitos países e começou na cultura celta de 5 séculos antes de Cristo. No fim do outono, começo do inverno, eles achavam que os espíritos dos mortos voltavam à terra para estragar plantações e assustar bichos e gentes. Armavam então carantonhas e se vestiam roupas próprias  para assustá-los.
Na Idade Média, passou a ser conhecida como Festa das Bruxas, considerada pagã e proibida pela Santa Inquisição. Para combatê-la, a Igreja Católica criou o Dia de Todos os Santos (1º de novembro) e o Dia de Finados (2 de novembro) – em vão, pelo visto. No começo do século 20, o Halloween chegou aos Estados Unidos, vindo da Irlanda, e na América do Norte se disseminou. O dia é até feriado para os estadunidenses.
“Halloween” é curiosa corruptela de “all hallow´s eve” (véspera de todos os santos) e as caras feitas com abóboras, ao que parece, além de assustar, têm a finalidade de manter a cor própria do outono. Aqui se acrescentaram esqueletos, morcegos e chapéus pontiagudos. As crianças adoram.


No Brasil, tentou-se criar algo parecido, que fosse genuinamente nosso. Por lei, decretou-se o Dia do Saci, em 31 de outubro. A ideia é simpática, e bem que se poderia criar aqui uma Festa do Saci.
O importante, mesmo, é que as crianças se divirtam.


FESTO DE SORĈISTINOJ

Antaŭ kelkaj tagoj, instruistino de anglalingva kurso, kiu funkcias proksime al mia hejmo, en negranda brazila urbo, venis al mi por peto. Ŝi petis, ke mi helpu ŝin por la Festo Halloween. Je la 31-a de oktobro, vespere, infanoj el ŝia lernejo, en fantaziaj kostumoj,  venos al mi kaj minacos: “Dolĉajon aŭ petolaĵon!” Kaj mi devos donaci al ili dolcaĵojn. Ĉar mi amas infanojn, mi konsentis, sed mi devas konfesi, ke ne tute volonte: mi ĉiam konsideris, ke Halloween en Brazilo estas iaspeca kulturinvado de usonaj tradicioj. Vole-nevole, tamen, ĝi fariĝas vaste konata kaj praktikata, ĉie en la mondo. 
Fakte, tio okazas en multaj aliaj landoj. En Usono, ĝi estas eĉ feria tago, kaj plej multaj homoj partoprenas en la festo. Tamen, ĝi ne komenciĝis en Usono. Laŭ historiaj informoj, tiu jara celebro komenciĝis 5 jarcentojn a.K., fare de keltoj, kaj ĝi daŭris 3 tagojn. Ĝi okazis je aŭtuno, antaŭ la komenco de vintro. Temis pri alproksimiĝo inter la reala mondo kaj la “mondo de mortintoj“. Ili kredis, ke mortintoj revenas por viziti iliajn hejmojn, bestojn kaj plantejojn. Fantaziaj kostumoj estis uzitaj por fortimigi tiujn spiritojn. La preferata koloro estis la oranĝa, kiu estas la koloro de aŭtuno. Jen kial oni tradicie faras per kukurboj timigajn kapojn. Skeletoj, vespertoj kaj pintĉapelaj sorĉistinoj aldoniĝis poste al la tradiciaj simboloj. 
En Mezepoko, la Katolika Eklezio konsideris la feston hereza, kaj oni nomis ĝin Tago de Sorĉistinoj. Partoprenantojn oni eĉ povis kondamni pro herezo. Por kontraŭi tiajn paganajn influojn, oni starigis la kristanan Tagon de Mortintoj je la 2-a de novembro, kaj la Tagon de Ĉiuj Sanktuloj je la 1-a de novembro.  La vorto ”Halloween“ devenas de la esprimo ”all hallow’s eve“ , kiu signifas: ”antaŭtago de ĉiuj sanktuloj“.
El Irlando, tiu tradicio venis al Ameriko, en la komenco de la 20-a jarcento, kaj nur tiam aldoniĝis la minaco de infanoj: ”petolaĵon aŭ dolĉaĵon!” 
En Brazilo, por valorigo de lokaj folkloro kaj tradicio, oni laŭleĝe starigis la 31-an de oktobro kiel “Tagon de Saci”. Saci estas simpatia, petolema koboldo, kiu devenas de mikso inter afrikanaj kaj indianaj legendoj, el la 17-a jarcento. Li estas nigra unukrura hometo, kiu konstante portas pipon kaj ruĝan ĉapon, kaj petolas per timigo de bestoj, putrigo de manĝaĵoj, malaperigo de objektoj kaj damaĝo al plantoj.
Plej grava afero je la 31-a de oktobro estas, ke infanoj amuziĝu!
(Ĉi tiu teksto estas aŭskultebla per
http://esperantaretradio.blogspot.com/2019/11/festo-de-sorcistinoj.html)

Um comentário:

  1. Tudo é motivo de pesquisa e aprendizado para o blogueiro. Obrigado por repartir conosco. Ótimo texto.

    ResponderExcluir