terça-feira, 30 de março de 2021

Usos e desusos da palavra

 

    “Úrsula”, romance de Maria Firmina dos Reis, é um livro pioneiro. Escrito por mulher negra, nordestina, em pleno século 19, quando o analfabetismo imperava  no Brasil (ainda muito mais que hoje), acabou marcando a história da literatura brasileira, por seu pioneirismo. Fui ler.

    A prosa é pomposa e solene. Pululam mesóclises e tratamentos na segunda pessoa do plural. Os sentimentos, exaltados, de um romantismo exagerado, quase gongórico. As donzelas, castas; os mancebos, idealistas; as mães, santas; os vilões, abjetos.

    Fui percorrendo as páginas, divertido com a ingenuidade da escrita. Até que alcancei o capítulo “A declaração de amor”, em que o jovem Tancredo, após expressar seu amor por Úrsula, explica a ela que passara antes por grande decepção amorosa, que lhe deixara o coração ressequido. Diz ele:

    “Depois de tão longo e apurado sofrimento, depois de ter esgotado até as fezes o meu cálix de amargura, votei ódio àquela que me fora tão cara.”

    Confesso que levei um susto! O uso da palavra “fezes”, no meio de um diálogo entre dois apaixonados, para expressar a ideia de que os sentimentos do personagem eram como “um resto de líquido no fundo de um recipiente”, me embasbacou.

    Por favor, amigos, me digam: Firmina não podia escolher uma palavrinha mais branda?

    Algum leitor de espírito mais poderoso que o meu, dirá: puro preconceito. Palavras são palavras, e têm os seus devidos significados. Se não sabe, vá ao dicionário.

    Pode ser, não discuto.

    Mas fiquei pensando: como será que se chamavam os excrementos no Maranhão do século 19?

 

 

    Uzado kaj eksuzado de vortoj

 

    “Úrsula”, romano de Maria Firmina dos Reis, estas pionira libro. Verkita de negra, brazila nordorienta virino, meze de la 19-a jarcento, kiam analfabeteco regis en Brazilo (eĉ pli ol nuntempe), fine fiksiĝis en la historio de la brazila literaturo, pro sia pionireco. Mi eklegis ĝin.

    Ĝia prozo estas pompa kaj solena. Abundas pronomoj enplektitaj en verboj laŭ eksmoda portugala lingvo; same svarmas uzado de moŝtaj manieroj dialogi. La sentoj, ekzaltitaj, en troa romantikeco, preskaŭ gongorisma. La virgulinoj, ĉastaj; la junuloj, idealismaj; la patrinoj, sanktaj; la fiuloj, naŭzaj.

    Mi trairis la paĝojn, iom amuzita de la naiveco de la skribo. Ĝis mi atingis la ĉapitron “Amdeklaro”, en kiu la juna Tancredo, espriminte sian amon al Úrsula, klarigas al ŝi, ke li antaŭe trapasis grandan amelreviĝon, kaj ĉi tiu sekigis lian koron. Li diras:

    “Post tia longa kaj elĉerpa suferado, elĉerpinte ĝis ”as fezes“ mian kalikon da amareco, mi eksentis malamon al tiu virino, kiun mi tre amis.”

    (En la portugala lingvo, la vorto “fezes” havas du ĉefajn signifojn: 1 fekaĵoj; 2 restaĵo de likva substanco sur la fundo de ujo. Ĉi tiu dua signifo estas tute ne plu uzata, kaj plej multaj portugallingvanoj eĉ ne konas ĝin.)

    Mi konfesas, ke mi forte surpriziĝis. La uzo de la vorto “fezes”, meze de dialogo inter du geamantoj, por esprimi la ideon, ke la sentoj de la rolulo estis kvazaŭ “restaĵo de likva substanco sur la fundo de ujo”, min gapigis.

    Bonvolu, geamikoj, diru al mi: ĉu Firmina ne povus elekti pli mildan vorteton? Iu leganto kun spirito pli forta ol la mia, diros: simpla antaŭjuĝo. Vortoj estas vortoj, kaj ili havas siajn koncernajn signifojn. Se vi ne scias, iru al la vortaro.

    Povas esti, mi ne diskutas.

    Se mi pensadas: kiel oni nomis ekskrementojn en la brazila ŝtato Maranhão, en la 19-a jarcento?

4 comentários:

  1. Usos e abusos das palavras! Vale a pena ir ao dicionário! Ótima crônica, Paulo! A língua bem tratada, como você tão bem sabe fazer.

    ResponderExcluir
  2. Bonega recenzo! Ŝajnas al mi, ke tiu verko apartenas al la Ultra-romantikismo. Gratulon al la pionira verkistino!

    ResponderExcluir
  3. O primeiro sentido que o Dicionário Aurélio dá para "fezes" é "borras".

    ResponderExcluir
  4. Evidente temas pri la unua signifo, nome "fecho".

    ResponderExcluir