terça-feira, 27 de abril de 2021

Carta ao neto

 


Querido menino:

 

Chegas hoje ao décimo ano de vida. Estás pois à porta da adolescência - que cada vez se abre mais cedo às crianças – para dela passares à vida adulta. Neste dia, sinto a compulsão ingênua de te deixar umas poucas palavras. Releva a escassa consistência delas.

Primeiro de tudo, não te esqueças de guardar os teus brinquedos; são o que de mais precioso terás como documentos de vida. Não deixes para trás a infância; mantém-na viva numa reserva da tua alma. Podes precisar dela.

Abre a tal porta com alegria, deixa de lado o medo e a insegurança diante de algo para o qual não te prepararam; mantém esse teu riso maroto de quem sabe abraçar e pedir desculpa, quando se equivoca. Tu já aprendeste: haverá tropeços, mas nenhum que te impeça de um passo maior, exceto o último de todos os tropeços.

Antes de tudo, olha-te com carinho, vê como és belo de corpo e sentimento. Isso te dará ânimo para as artimanhas do mundo.

Ouve-te com atenção, quando a primeira dúvida te assaltar; trata de te pacificar com ela, que será tua constante companheira de viagem.

Não te preocupes em acertar mais do que é permitido às pessoas reais; não há nada mais cansativo, tedioso e desestimulante. Cuida antes de ser feliz, algumas vezes por dia.

Não percas tempo em julgar  a outrem; assim te sobrará mais tempo e tirocínio para avaliar a ti mesmo. Terás pela frente a constante necessidade de reavaliação, da qual a maioria das pessoas foge, por ser sinuosa e trabalhosa.

Não incorpores o triste, não incorpores o alegre; sê quem és, único. Não é preciso ser cópia.

E por último, por favor, eu te faço um pedido de avô. Um dia, quando o céu estiver nublado e correr por tua  pele um vento frio de fim de outono; quando estiveres  profundamente só; quando o teu olhar por um momento se tornar turvo, lembra: é inevitável. Ouve Mozart, e isso se tornará mais brando.

Em dia de sol, ouve Vivaldi.

E, se possível, aprende Esperanto.

 

 

Letero al nepo

 

Kara knabo:

 

Ci alvenis hodiaŭ al la deka vivojaro. Sekve, ci staras antaŭ la pordo al adoleskeco - kiu pli kaj pli frue malfermiĝas al infanoj - kaj tra ĝi ci pasos al la vivo de plenkreskuloj. En ĉi tiu tago, mi eksentas la naivan impulson lasi al ci kelkajn, nemultajn vortojn. Pardonu ilian malmultan konsiston.

Unue, ne forgesu konservi ciajn ludilojn; ili estas plej valoraj dokumentoj pri cia vivo. Ne postlasu la infanan tempon; tenu ĝin vivanta en ia rezervujo de cia animo. Eble ci bezonos ĝin.

Ĝoje malfermu tiun pordon, lasu flanken timon kaj heziton fronte al tio, por kio oni ne preparis cin; konservu tiun cian ruzan ridon de homo, kiu scipovas brakumi kaj pardonpeti, kiam li eraras. Ci jam lernis: okazos stumbloj, sed neniu stumblo tiel forta, ke ci ne povos fari post ĝi eĉ pli grandan paŝon, krom la lasta el ĉiuj stumbloj.

Super ĉio, rigardu cin mem ameme, vidu, kiel bela ci estas, korpe kaj sente. Tio vigligos cin antaŭ la ruzaĵoj de la mondo.

Aŭskultu cin mem atente, kiam la unua dubo vin atakos; klopodu pacigi cin kun ĝi, kiu estos cia konstanta vojaĝkunulo.

Ne klopodu trafi ĝustajn agojn pli ofte ol tio, kio estas permesata al realaj homoj; nenio estas pli laciga, teda kaj malstimula. Provu prefere esti feliĉa, kelkajn fojojn en ĉiu tago.

Ne perdu cian tempon juĝante aliulojn; tiel restos al ci pli da tempo kaj prudento por taksi cin mem. Ci havos antaŭ ci la konstantan bezonon retaksi cin mem, de kio plej multaj homoj forkuras, ĉar tio estas sinua kaj laboriga afero.

Ne rolu kiel malĝojulo, ne rolu kiel ĝojulo; estu ci mem, unika. Ne necesas esti kopiaĵo.

Kaj laste, bonvolu, mi petas kiel avo. Iun tagon, kiam la ĉielo estos nuba kaj trakuros sur cia haŭto malvarma vento en malfrua aŭtuno; kiam ci estos profunde sola; kiam cia rigardo momente nebuliĝos, tiam memoru: tio estas neevitebla. Aŭskultu Mozarton, kaj tio mildigos ĝin.

En suna tago, aŭskultu Vivaldi.

Kaj se eble, lernu Esperanton.

 

 

13 comentários:

  1. Kia bela letero, mia kara amiko!
    Dio volu, ke via nepo gxin legu per la retinoj de la koro!
    Dankon por kundividi kun ni tiun valoran trezoron...

    ResponderExcluir
  2. Nek troigo, nek demagogio, nek vort-misuzo, ĉiu vorto taŭgas, ĝustas, veras pri la "Letero al nepo": ne eblas legi tiun literaturaĵo sen esti kaptita de emocio. Belas ĝi ne nur pro la poezieco, sed ankaŭ pro humanisma eco de la tekso. Emociiga por ĉi tiu same avo. Brile trafa.

    ResponderExcluir
  3. Estimata Paulo, Kun danko mi legis vian rakonton, kiu estis sendita al via nepo. Kiel avo, mi tute simpatias vian diraĵon. Trans la kulturaj fonoj, ankaŭ mi havas saman inklinon al miaj nepoj. Bv.ĉiam restu sane kaj feliĉe. Sincere via, Jungkee el Koreio

    ResponderExcluir
  4. Kiel belaj, kortuŝaj konsiloj! Mi havas nepineton, kiu ĝuste post kelke da monatoj fariĝos dekjara kaj mi transdonos al ŝi viajn tre saĝajn vortojn. Bondeziru al via tiel bele ridetanta nepo, ke la vivo restu ĉiam kun tiu ĝojo por li kaj por tiuj kiujn li amas; ankaŭ mi ankoraŭ gardas kelkajn ludilojn de mia infanaĝo. Feliĉon kaj dankon!

    ResponderExcluir
  5. Kara Poeto, via belega kaj saĝa letero memorigis al mi pri la Letero pri feliĉo, sendita de Epikuro al Menekeo! Ĉiuj ni deziras la serenan feliĉon!
    Gratulon al via nepo! Li meritas la avon!

    ResponderExcluir
  6. É um texto magnífico: singelo, profundo, completo. Parabéns pelas belas palavras, Paulo!

    ResponderExcluir
  7. Ne nur belaj, sed trafaj kaj oportunaj vortoj, kara Paulo. Vi lumigas la vojon de via nepo per la sama lumo per kiu vi kutime lumigas la vian. Varmajn gratulojn.

    ResponderExcluir