quarta-feira, 17 de novembro de 2021

Ponciá Vicêncio

 





A literatura pode servir a uma causa? Terá uma missão, ou pelo menos uma função?

Tais perguntas acodem ao leitor, quando ele depara com um novo grande autor que despende todo o seu talento na construção da escrita literária. E mais intrigado ficará, se o referido autor escolher por tema uma causa social, humanitária. O que o impulsiona?

Trata-se aqui da leitura de “Ponciá Vicêncio”, de Conceição Evaristo. Esta (não tão) nova revelação do panorama literário brasileiro consegue mexer nas entranhas de quem lê. Com uma linguagem direta, crua e poderosa, isenta de enfeites mas plena de sentimento, ela narra a vida breve de Ponciá — heroína ou mártir? — num romance curto, novela talvez. Tudo na mais estrita medida: frases como soluços. E não há por que prolongar a narrativa por mais de cento e poucas páginas, pois não há muito mais a narrar. Ponciá dispõe de muita alma, mas de escassa vida. Nasceu pobre, migrou pobre, sobreviveu pobre e morreu ausente de si. Um espírito doce a que não se permitiu apuro. 

A escrita de Evaristo comove ao âmago, e faria chorar, não fosse seco o cenário que apresenta:

“Ponciá Vicêncio tirou o homem-barro de dentro do baú, colocando-o em cima da mesa. Estava cansada, tinha fome, emoção e um pouco de frio. A cabeça tonteou. Sentou-se rápido num banquinho de madeira. Veio então a profunda ausência, o profundo apartar-se de si mesma. 

           "Quando Ponciá voltou a si já era quase meia-noite. Quanto tempo ficara alheia? Não sabia ao certo. Chegara ali por volta do meio-dia e agora a noite já tinha se dado. Lembrou dos biscoitos fritos que a mãe fazia.  Abriu a trouxa (semelhante à que levara quando partiu) e de lá retirou um pedaço de pão com linguiça.  Comeu a merenda desejando um líquido. Saboreou na lembrança da língua o gosto do café da mãe. Contemplou a figura do homem-barro e sentiu que ela cairia em prantos e risos.”

Não se trata apenas de dar voz ao negro, ao pobre, ao desvalido, ao excluído. Não é apenas uma escrita de denúncia, no tom da mais profunda autenticidade. É antes uma pergunta sussurrada: em que degrau da escada se encontra a sua humanidade, prezado leitor?

 

 

Ponciá Vicêncio

 

Ĉu la literaturo povas servi ian idearon? Ĉu ĝi havas mision, aŭ almenaŭ funkcion?

Tiaj demandoj venas en la kapon de leganto, kiam li ekkonas novan grandan aŭtoron, kiu uzas sian tutan talenton por konstrui literaturan skribon. Kaj li eĉ pli miras, se la menciita aŭtoro elektis kiel temon ian socian, homaranan idearon. Kio lin antaŭenpuŝas?

Temas ĉi tie pri la legado de “Ponciá Vicêncio”, de Conceição Evaristo. Ĉi tiu (ne tre) nova rivelo en la brazila literaturpanoramo sukcesas tuŝi la internaĵon de tiu, kiu legas. Per rekta, kruda kaj potenca lingvaĵo, sen ornamoj sed plena de sento, ŝi rakontas la nelongan  vivon de Ponciá — heroino aŭ martiro? — en nelonga romano, eble novelo. Ĉio sidas en sia plej strikta mezuro: frazoj etaj kiel singultoj. Kaj ne indas plilongigi la rakonton je pli ol cent-kelkaj paĝoj, ĉar ne multo restis por rakonti. Ponciá enhavas grandan animon, sed malgrandan vivon. Ŝi naskiĝis malriĉa, migris malriĉa, postvivis malriĉa kaj mortis ekster si mem. Dolĉa spirito, al kiu oni ne permesis rafiniĝon. La skribo de Evaristo kortuŝas ĝis la kerno, kaj estus ploriga, se la prezentita scenejo ne estus seka:

“Ponciá Vicêncio elprenis el la kesto la argil-homon, metis ĝin sur la tablon. Ŝi estis laca, malsata, emocia, kaj sentis iom da malvarmo. La kapo turniĝis. Ŝi rapide sidiĝis sur lignobenketon. Tiam, alvenis profunda foresto, ia profunda disiĝo de si mem. 

           "Kiam Ponciá rekonsciiĝis, estis jam preskaŭ noktomeze. Dum kiom da tempo ŝi restis for? Ŝi ne precize sciis. Ŝi alvenis tie ĉirkaŭ la tagmezo kaj nun la nokto jam prezentiĝis. Ŝi ekmemoris la frititajn biskvitojn, kiujn ŝia patrino preparis. Ŝi malfermis la tolpakon (similan al tiu, kiun ŝi kunportis, okaze de la eliro) kaj el tie ŝi prenis pecon da pano kun kolbaso. Ŝi glutis la manĝeton dezirante likvaĵon. Ŝi gustumis per la langomemoro  la patrinan kafon. Ŝi kontemplis la figuron de la argil-homo kaj eksentis, ke ŝi ploros kaj ridos.”

Ne temas nur pri tio, ke oni donas voĉon al negro, al malriĉulo, al senhavulo, al marĝenigito. Ĝi ne estas nur denunca skribo, en tono de plej profunda aŭtentikeco. Ĝi estas prefere susura demando: sur kiu ŝtupo de la ŝtuparo troviĝas via homeco, kara leganto?

 

5 comentários:

  1. Tre bone! Oni danku al vi pri vi konstanta tradukado al E-o!

    ResponderExcluir
  2. Aprendi com Antônio Cândido que a literatura é uma forma de conhecimento. Ela tem uma função humanizadora, isto é, a capacidade de confirmar a humanidade do homem.

    ResponderExcluir
  3. Caro Paulo, a sua fome de manter-se sempre em dia com as novas questões da literatura brasileira (e não só, claro) não deixa de me surpreender. Parabéns por mais este trabalho sensacional.

    ResponderExcluir
  4. Nia Brazilo estas plena de Ponciás... helaj kaj sentemaj animoj, sen voĉo... malsatantaj ĉiumomente. Malĝoja!!

    ResponderExcluir
  5. Kara PSV:
    Ĉiu blogaĵo via estas por mi altvalora lernmaterialo, kiun mi diligente studas, por lerni pli kaj pli. Mi ĉiam profitas por ĝui ankaŭ la enhavon! Ankoraŭfoje, Dankon!

    ResponderExcluir