Elas já foram chamadas “cidades mortas”. Silveiras, Areias, São José do Barreiro, Bananal e outras conheceram o fausto e o poder, no final do império; o ostracismo e a decadência, nas décadas seguintes. Com a mudança das rotas e do jogo econômico, ficaram esquecidas, no “fundo do Vale do Paraíba”. A melancolia tomou conta daquele belo pedaço de Brasil, cheio de história.
Monteiro Lobato morou e trabalhou naquela região, no início do século 20, e descreveu com força trágica as cidades mortas. Enganou-se. Não estavam mortas, estavam adormecidas. Um século depois, estão a renascer, agora revitalizadas por nova riqueza – a de sua cultura e de um povo obstinado que sobreviveu e se multiplicou.
Estive em Areias, no último fim de semana, e pude ver. A cidade está bonita, refeita, bem cuidada e cheia de gente inteligente e sensível. Ouvi palestras e debates sobre o valor histórico daquela região, que o Brasil tem obrigação de preservar e ampliar. Vi gente sábia e bem articulada a falar de arte, de solidariedade, de literatura, de cultura. Fiquei encantado com a Casa de Cultura da cidade, onde ocorreu o evento. Não vi político fazendo campanha eleitoral, mas vi professores e artistas falando da educação, de sua nova visão histórica sobre o renascimento de sua cidade.
PSV jul 2022
Na vizinha São José do Barreiro, era festa. Entre as delícias, bolo de pinhão e uma pequena orquestra de viola caipira, a tocar na praça. Gente do povo, guardando suas tradições.
As cidades mortas estão renascendo. Convém conferir.
MORTINTAJ URBOJ RENASKIĜAS
Oni jam nomis ilin “mortintaj urboj”. Silveiras, Areias, São José do Barreiro, Bananal kaj aliaj urboj, en la ŝtato San-Paŭlo, iam konis riĉecon kaj povon, dum la fino de la brazila imperio; ostracismon kaj dekadencon, dum la sekvintaj jardekoj. Pro la ŝanĝoj en la vojoj kaj ekonomiaj fortoj, ili estis forgesitaj en la “fundo de la Paraíba-Valo”. Melankolio kaptis tiun belan pecon de Brazilo, plenan de historio.
Monteiro Lobato* loĝis kaj laboris en tiu regiono, en la komenco de la 20-a jarcento, kaj priskribis kun tragika forto la mortintajn urbojn. Li eraris. Ili ne estis mortintaj, sed endormiĝintaj. Post unu jarcento, jen ili renaskiĝas, nun revivigataj per novaj riĉaĵoj — sia kulturo kaj ia obstina popolo, kiu postvivis kaj multobliĝis.
Mi
vizitis la urbon Areias, dum la ĵus pasinta semajnfino. La urbo estas
bela, reformita, bone zorgata kaj plena de inteligentaj kaj sentemaj homoj. Mi
aŭdis prelegojn kaj diskutojn pri la historia valoro de tiu regiono, kiun
Brazilo devas konservi kaj plivastigi. Mi vidis saĝajn, lertajn homojn
parolantajn pri arto, solidareco, literaturo, kulturo. Mi estis ravita de la
Domo de Kulturo de tiu urbo, kie okazis la evento. Mi ne vidis politikistojn
farantajn paroladojn kun balota intereso, sed mi vidis instruistojn kaj
artistojn, kiuj parolis pri edukado, pri sia nova vidpunkto pri la historio kaj
pri la renaskiĝo de sia urbo.
En la najbara urbo São José do Barreiro, okazis festo. Inter la bongustaĵoj,
kuko el pinfruktoj kaj eta orkestro de kamparanaj gitaroj, kiu ludis en la
centra placo. Popolanoj, gardantaj siajn tradiciojn.
La mortintaj urboj renaskiĝas. Indas interesiĝi.
*Monteiro Lobato (1882-1948): fama brazila verkisto,
kiu naskiĝis en la ŝtato San-Paŭlo.
Que prazer tomar conhecimento de um fato deveras histórico como esse e saber que a Educação e a Cultura assumem o espaço que têm direito!
ResponderExcluirObrigada, Paŭlo!
Há muitos que acham que o que importa são os grandes centros, com grandes monumentos e largas avenidas. Carecem, no entanto, de humanidade. As pequenas cidades do interior mantém viva aquela chama da parte boa do Brasil, as pessoas, com suas peculiaridades, valores e simplicidade.
ResponderExcluirEste comentário foi removido pelo autor.
ResponderExcluir