segunda-feira, 18 de julho de 2022

sabedoria

 

 
PSV - jul 2022
 
 
 

Floriu de novo o velho abacateiro.

Há décadas, a cada inverno, ele se veste de dourado sob o céu azul e seco de julho. Milhares de florezinhas amarelas formam uma grande coroa de ouro sobre a folhagem espessa. Espetáculo silencioso e exuberante, que antecede a longa e generosa entrega dos frutos amanteigados.

Com seu tronco espesso e enrugado, o velho abacateiro nada exige. Não espera sequer o nosso olhar de admiração e enlevo. Apenas floriu, mais um ano; apenas frutificará com abundância, mais uma estação.  Pontual e exato. Sereno e altaneiro. Imperturbável.

A cada floração, acode-me pensar em quem o plantou. Alguém que o regou e dele cuidou, durante sua vegetal infância. Não tenho dessa pessoa a menor informação, mas nutro pelo desconhecido a mais profunda gratidão. Também ele deu ao mundo um tesouro, sem nada pedir em troca. 

E ele seguiu o exemplo de seu anônimo pai plantador.

Como é sábio o velho abacateiro!

 

 

saĝeco

 

Denove ekfloris la maljuna avokadarbo.

De jardekoj, ĉiun vintron, ĝi sin vestas per ora koloro sub la blua, seka, julia ĉielo.

Miloj da flavaj floretoj formas grandan oran kronon sur la densa foliaro. Silenta, grandioza spektaklo, kiu antaŭas la longan, grandaniman transdonadon de la buterecaj fruktoj.

Kun sia dika, sulkita trunko, la maljuna avokadarbo nenion postulas. Ĝi ne esperas eĉ nian rigardon de admiro kaj emocio. Ĝi nur ekfloris, unu plian jaron; nur fruktdonos abunde, unu plian sezonon. Akurata kaj preciza. Serena kaj fiera. Neskuebla.

Je ĉiu nova florado, venas al mi la penso pri la homo, kiu ĝin plantis. Kiu ĝin akvumis kaj prizorgis, dum ĝia vegetala infanaĝo. Mi ne havas pri tiu homo eĉ plej etan informon, sed mi nutras pri la nekonato plej profundan dankemon. Ankaŭ li donis al la mondo trezoron, kaj nenion petis redone.

Kaj ĝi sekvis la ekzemplon de sia anonima plantisto-patro.

Kiel saĝa estas la maljuna avokadarbo!


5 comentários:

  1. Kiom da saĝeco.gardas la koron de la poeto...
    Dankon, kara!

    ResponderExcluir
  2. Vivigas la avokadarbon la tiama akvumado, la malavara prizorgo kaj nun? Vivigas nian koron tiu rekreita vegetala estulo, kiu iĝas antaŭ ni kvazaŭ amika individuo. Du homoj portas al ĝi vivon, portas al ni komprenon kaj admiron pri la saĝeco de la vivo en si mem. Kio estas saĝeco do?

    ResponderExcluir
  3. Bela kaj pripensiga teksto. Naturo je la servo de Dio, kaj la okuloj de la poeto tion memorigas al ni.

    ResponderExcluir
  4. Jes. Tre saĝa estas la maljuna avokadarbo. Bonega teksto kiu instruas nin pri amo al la vivo...

    ResponderExcluir
  5. Paulo, ne nur poeto, sed sentema observanto de la Naturo, kies vidado tuŝas niajn korojn. Kia malluma estus la Vivo sen poetoj!

    ResponderExcluir