A Sala São Paulo apresentou recentemente o Concerto para mão esquerda, de Maurice Ravel (1875-1937), executado pela OSESP e pelo solista Cédric Tiberghien. Todo mundo devia ver e ouvir, e depois procurar outras performances no Youtube. Trata-se de uma experiência estética única – além de uma mensagem de vida. Dezoito minutos de música fascinante, composta a pedido do pianista austríaco Paul Wittgenstein (1887-1961), que perdera o braço direito na guerra. A dança vertiginosa da mão sinistra não monta apenas três sequências rítmicas em contínuo de extraordinária exigência técnica, mas parece também dizer ao ouvinte expectador: “Não se queixe; enfrente!”.
MESAĜO DE LA MALDEKSTRA MANO
La brazila koncertejo Sala São Paulo antaŭ nelonge prezentis la Konĉerton por la maldekstra mano, de Maurice Ravel (1875-1937), plenumita de OSESP (simfoniorkestro) kaj la pianisto Cédric Tiberghien. Ĉiuj devus vidi kaj aŭdi ĝin, kaj poste serĉi aliajn plenumojn en Youtube. Temas pri unika estetika sperto — krom mesaĝo pri la vivo. Dek ok minutoj da fascina muziko, komponita laŭ peto de la aŭstra pianisto Paul Wittgenstein (1887-1961), kiu perdis sian dekstran brakon en la milito. La vertiĝeca danco de la maldekstra mano ne kunmetas nur tri ritmajn sinsekvojn laŭ kontinuaĵo de eksterordinara teknika postulo, sed ŝajnas ankaŭ diri al la aŭdanto-spektanto: “Ne plendu; alfrontu!”.
Kia vivleciono!
ResponderExcluirDankon, Paulo.
Gratulon!
ResponderExcluirRavel estas tre admirata komponisto! Ĉi pian-konĉerto elmontras lian genion. Bolero elstaras kiel unikaĵo. Al mi ege plaĉas La Valse. Gratulon, Paŭlo, pro ĉi blogaĵo!
ResponderExcluirla mondo, ankaux la vivo estas mirinda juvelaro... iom post iom oni eltrovas iliajn juvelojn... Gratulon al vi PSV !
ResponderExcluirBelega. La muziko donas flugilon al nia animo. Gratulon
ResponderExcluirExcelente dica e comentário. Há forte presença dos graves, por óbvio, e lampejos do Bolero na composição.
ResponderExcluirŜajnas, ke via mirinda blogaĵo estas rekte adresita al mi! Koran dankon!
ResponderExcluir