Mercêdes Fabiana, grande e culta amiga, me brinda com um volume pequeno e precioso “Da Ilíada”, de Rachel Bespaloff, Editora Âyiné, 2022, tradução (primorosa) de Giovani T. Kurz. Em 6 capítulos e um adendo, a autora traça refinada análise do poema de Homero, que, escrito séculos antes de Cristo, repercutiu nas ideias cristãs, segundo ela. Curiosamente, justapõe ao poderoso poema à obra de Lev Tolstoi. As divindades helênicas, segundo a autora, refletem a incoerência e a insanidade humanas, “perfeitos personagens de comédia”. Assim também os mundanos de “Guerra e Paz”.
Para as minhas necessidades (talvez inconscientes), o segundo capítulo, “Tétis e Achiles” é o ápice do livro. Descreve o amor sublime, generoso e conformado, de deusa, por seu filho semi-deus. Ela, “jovem imortal de belas tranças”, serena e doce; ele, herói selvagem e violento, que escolhe o caminho dramático da guerra e do abismo. Indomável Aquiles, impiedoso e obsessivo, a oscilar entre a luta e o tédio. Somente Tétis, com seu amor trágico pela predestinação, consegue atenuar a alma do filho por meio da ternura:
“Aquiles se inclina diante da ordem dos deuses que lhe é transmitida pela mãe, o indomável é domado, na obediência ele encontra, por um instante, a serenidade que lhe foge.”
Milênios se passam e Homero continua a nos fazer pensar.
JARMILOJN POSTE...
Mercêdes Fabiana, granda klera amikino, donacis al mi etan, valoran volumon “Pri Iliado”, de Rachel Bespaloff, Eldonejo Âyinê, 2022, traduko (bonega) al la portugala lingvo de Giovani T. Kurz. En 6 ĉapitroj kaj unu aldono, la aŭtorino konstruis rafinitan analizon de la poemo de Homero, kiu estis verkita jarcentojn antaŭ Kristo, kaj influis la kristanajn ideojn, laŭ ŝi. Kurioze, ŝi apudmetis al la potenca poemo la verkon de Lev Tolstoj. La helenaj dioj, laŭ la aŭtorino, reflektas la homajn malkoheron kaj malsanmenson, “perfektaj figuroj de komedio”. Tiel ankaŭ la mondumuloj de “Milito kaj Paco”.
Por miaj bezonoj (eble subkonsciaj), la dua ĉapitro, “Tetis kaj Aĥilo” estas la kulmino de la libro. Ĝi priskribas la altspiritan amon, grandaniman kaj rezignacian, de diino al sia duon-dia filo. Ŝi, “juna senmortulo kun belaj harplektaĵoj”, serena kaj dolĉa; li, sovaĝa, perfortema heroo, kiu elektis la dramecan vojon de milito kaj abismo. Nedresebla Aĥilo, senkompata kaj obseda, kiu oscilas inter lukto kaj enuo. Nur Tetis, per sia amo tragika pro antaŭdestino, sukcesas mildigi la animon de la filo per tenero:
“Aĥilo cedas antaŭ la ordono de la dioj, kiun al li transdonas lia patrino, la nedresebla estas dresita, en obeado li trovas por momento la serenecon, kiu fuĝas de li.”
Pasis jarmiloj, kaj Homero plu pensigas nin.
Ni estas la aktoroj ĉiam inklinitaj imiti a diojn aŭ la duondiojn laŭ nia libervolo kaj inklinoj.
ResponderExcluirGratulon pro la donaco ricevita kaj dankon pri la dividado kun ni.
sendube interesaj konsideroj
ResponderExcluirPri la menciita libro, PSV asertas: "Por miaj bezonoj (eble subkonsciaj), la dua ĉapitro, “Tetis kaj Aĥilo” estas la kulmino de la libro". Venas al mi en la kapo komenteti, ke eble ja ekestas en nia "kolektiva subkonscia menso" batalo inter 'anima' X 'animus', resp. la mensaj principoj masklaj kaj inaj. Ĝis nun, volas onia Psiĥo (greka diino) iĝi Tutaĵo. Laŭ Karl Jung, onia individuiga proceso okazas tiam, kiam tiel nomata 'Self' (Tutaĵo, 'imago Dei') finfine regas. Tio tamen estas tasko por onia tuta vivo! Gapas scii, ke en la Klasika Grekujo tiuj 'diaj' fortoj jam estis konataj... de ni, povraj mortuloj!
ResponderExcluirMiljaroj foriris kaj la homaro ankoraux ne komprenis la vivon...
ResponderExcluirDankon... mi publikigos vian blogaĵon en la venonta numero de TS revuo... En la junia numero de tiu revuo mi tradukis parteton de recenzo de reka libro, jen ĝi:
ResponderExcluir----------------------
Se vi sekvas la novaĵojn pri la ukrainia-rusa milito, eble lastatempe vi aŭdis pri la Serpento insulo de Ukrainio (Zmiinyi aŭ en la antikva greka, Lefki), kiu estas ia roka insuleto, kun areo de malpli ol unu kvadrata km kaj troviĝas preskaŭ antaŭ la delto de rivero Danubo. Sur tiu insulo okazis militaj eventoj, kiuj estas ekster la amplekso de tiu revuo, sed jen fragmento el la libro “Grekoj en la Nigra Maro” de
Marianna Koromila, kiu priskribas tiun insulon en la antikveco:
"...
Kiam la vundita heroo Aĥilo mortis, muĝado skuis la nordan Egeon kaj terurigis la amasojn da militistoj en Trojo.
Tra la tumultaj ondoj aperis lia patrino Tetis kaj la marnimfoj Nereidoj, kiuj venis por funebri la diomorfan mortinton. Ili formis rondon ĉirkaŭ lia korpo, trenis la krion de funebro kaj kantis elegiojn kaj odojn kune kun la naŭ Muzoj. Ili darigis la krion de pereo dum dek sep tagoj kaj noktoj.
En la dekoka tago la funebra fajro estis bruligita. En la tempo, kiam lia korpo brulis kaj la gvidantoj de la greka armeo partoprenis sportludojn honore al la mortinto, Tetis, lia patrino alproksimiĝis al la fajro kaj forŝtelis la animon de sia sola ido.
Ŝi plonĝis en la akvojn de Egeo, transiris la Helesponton1 kaj la Propontison 2, transiris la Bosporon 3 kaj, sekvante la ĉiujarajn trairejojn de la fiŝoj, kiuj iras por naski ĉe la elfluejo de la rivero
Danubo, kaj atingis la neloĝatan insulon Lefki. En la sovaĝa dezerto de Nigra Maro, la pelaga 4 patrino deponis la senmortan animon de la mortinta Aĥilo sur la blankaj rokoj de la insulo kaj revenis al Trojo por ĉeesti la entombigon. Estis la deka jaro de la Troja Milito.
Miloj da mevoj, marbirdoj kaj migrantaj birdoj, venantaj el la elfluejo
de la Danubo rivero, kaj la estuaro de la Dnestro 5 rivero, el la golfo de Dnepra 6 rivero aŭ el la malprofundaĵoj en la nordokcidento de Krimeo, haltas meze de la granda maro por ripozi sur la rokoj de tiu
insulo, nomita Lefki. "Ili estas la kunuloj de Aĥilo," diris iam la maristoj. […]"
_____
1 Helesponto, la Dardaneloj, la markolo inter la Marmora kaj la Egea maroj
2 Propondiso, La Marmora maro
3 Bosporo, la markolo de Istanbulo inter la Marmora kaj Nigra maroj
4 pelago, vivulo de la akvomaso de maro aŭ de lago
5 Dnestro, Rivero, fluanta de Karpatoj ĝis la Nigra Maro
6 Dnepro, Rivero, fluanta de Rusio ĝis la Nigra Maro
Fonto: https://www.kathimerini.gr/culture/books/
561871663/tischesiecheitofidonisimetonachillea/
Tute pravas la verkistino! "La helenaj dioj reflektas la homajn malkoheron kaj malsanmenson."
ResponderExcluir