segunda-feira, 10 de junho de 2024

uma questão ética

 

PSV - 06/2024

 

Numa escola de gente rica, em S. Paulo, duas alunas adolescentes agridem verbalmente,  de modo violento, uma colega negra, com expressões “medonhas” (SIC). A vítima foi encontrada chorando nas dependências da escola. Por ser filha de atriz conhecida, o caso se tornou público e rumoroso. Pessoas comentaram indignadas, exigindo a expulsão das agressoras.

A escola, num primeiro momento, as suspendeu por uma semana. Em seguida, as próprias famílias as desligaram da instituição.

Cabe a pergunta: deveriam ser expulsas? ou caberia à instituição de educação zelar por um reposicionamento das mesmas em relação ao racismo? racista deve ser expulso ou reeducado? racismo é questão de educação ou de caráter?

O fato é que há algo de pobre no nosso pobre reino tupiniquim.

Que fazer?

 

 

demando etika

 

En lernejo por riĉuloj, en la urbo San Paŭlo, du adoleskantaj lernantinoj parole agresis, en maniero perfortega, negran koleginon, per “hororaj” (SIC) esprimoj. La viktimo estis trovita en plorado, en la lernejo. Ĉar ŝi estas filino de konata aktorino, la okazaĵo fariĝis publika kaj brua. Homoj indignite postulis, ke la atakintinoj estu forpelitaj el al lernejo.

La lernejo, en unua momento, malpermesis ilian envenon  dum unu semajno. Poste, la koncernaj familioj mem ilin definitive eligis el tiu institucio.

Jen la demando: ĉu oni devus forpeli ilin? aŭ estas tasko de la eduka institucio zorgi, ke ili ŝanĝu sian sintenon rilate al rasismo? ĉu rasisto devas esti forpelita aŭ reedukita? ĉu rasismo estas afero pri karaktero aŭ pri eduko?

Fakto estas, ke io putra troviĝas en nia kompatinda sovaĝula regno.

Kion fari?

 

sábado, 8 de junho de 2024

de tanto pensar

 

PSV - 2015 


De tanto pensar, errei o caminho.

Não por tormento, mas por leveza,

por brisa da tarde,

por balanço de bicicleta preguiçosa.

Quando vi, dobrava outra esquina,

pedaço de rua nunca antes navegado.

Onde a casinha branca da esquina costumeira?

Onde o chão da vida inteira?

Foi preciso retomar o rumo conhecido, reconhecido,

voltar atrás, à trilha tantas vezes repetida.

Senti a melancolia do pensamento

que se afastava, decepcionado,

a desistir de me salvar do mesmo,

do sempre mesmo.

Nunca mais me visitou aquele doce pensamento

que me tirou do caminho,

numa calma tarde de outono.

 

 

Pro troa pensado, mi misvojiĝis.

Ne pro turmento, sed pro leĝero,

pro venteto en la vesperiĝo,

pro balanciĝado de pigrema biciklo.

Kiam mi revenis al mi, mi turniĝis ĉe alia stratangulo,

stratpeco neniam antaŭe trairita.

Kie la blanka dometo ĉe la kutima stratangulo?

Kie la pavimo de la tuta vivo?

Estis necese reveni la konatan direkton, la rekonatan,

retroiri al la multfoje ripetita pado.

Mi eksentis la melankolion de la penso,

kiu foriris, elreviĝinte,

rezignante pri savado de mi kontraŭ mi mem,

de la ĉiama sameco.

Ne plu vizitis min tiu dolĉa penso,

kiu devojigis min,

en trankvila aŭtuna vesperiĝo.