segunda-feira, 10 de junho de 2024

uma questão ética

 

PSV - 06/2024

 

Numa escola de gente rica, em S. Paulo, duas alunas adolescentes agridem verbalmente,  de modo violento, uma colega negra, com expressões “medonhas” (SIC). A vítima foi encontrada chorando nas dependências da escola. Por ser filha de atriz conhecida, o caso se tornou público e rumoroso. Pessoas comentaram indignadas, exigindo a expulsão das agressoras.

A escola, num primeiro momento, as suspendeu por uma semana. Em seguida, as próprias famílias as desligaram da instituição.

Cabe a pergunta: deveriam ser expulsas? ou caberia à instituição de educação zelar por um reposicionamento das mesmas em relação ao racismo? racista deve ser expulso ou reeducado? racismo é questão de educação ou de caráter?

O fato é que há algo de pobre no nosso pobre reino tupiniquim.

Que fazer?

 

 

demando etika

 

En lernejo por riĉuloj, en la urbo San Paŭlo, du adoleskantaj lernantinoj parole agresis, en maniero perfortega, negran koleginon, per “hororaj” (SIC) esprimoj. La viktimo estis trovita en plorado, en la lernejo. Ĉar ŝi estas filino de konata aktorino, la okazaĵo fariĝis publika kaj brua. Homoj indignite postulis, ke la atakintinoj estu forpelitaj el al lernejo.

La lernejo, en unua momento, malpermesis ilian envenon  dum unu semajno. Poste, la koncernaj familioj mem ilin definitive eligis el tiu institucio.

Jen la demando: ĉu oni devus forpeli ilin? aŭ estas tasko de la eduka institucio zorgi, ke ili ŝanĝu sian sintenon rilate al rasismo? ĉu rasisto devas esti forpelita aŭ reedukita? ĉu rasismo estas afero pri karaktero aŭ pri eduko?

Fakto estas, ke io putra troviĝas en nia kompatinda sovaĝula regno.

Kion fari?

 

7 comentários:

  1. mi vere ne scias. reeduki ŝajnus pli bone

    ResponderExcluir
  2. Rasismo estas natura sento, ĉiuj bestoj havas ĝin, nur humanuloj povas ĝin venki.

    ResponderExcluir
  3. O racismo é um sentimento natural, todos os animais têm isso, só seres humanos são capazes de vencê-lo.

    ResponderExcluir
  4. Ĉiuj animalaj specioj timas, jen naturon, jen animalojn malsamajn, ĉar ili estas konsiderataj kiel danĝeraj; homoj faras same. Helpo al forigo de tiu timo estas la reciproka kono; esperanto tion alcelas inter homoj.

    ResponderExcluir
  5. Mi multe pensis pri tio en mia vivo. Mi kredas ke natura ne estas rasismo sed la instinkto de la idoj imiti la gepatroj. Tial, edukado dum la infanagho (en la familio kaj en infanjhardeno kaj en bazlernejo) estas la plej grava periodo por la edukado por paco. La infanaghaj influoj kutime restas dum la tuta vivo kaj malfacile shanghighas. Mi foje publikis artikolon pri tiu temo, en Esperanta RetRadio.

    ResponderExcluir
  6. Familio kaj lernejo devas eduki infanojn kaj adoleskantojn kontraŭ ajna speco de diskriminacio.

    ResponderExcluir
  7. En Brazilo estis/as misa percepto, ke ni bone kunvivadis en harmonia "rasisma" demokratio. Nuntempe tamem vidiĝas, ke malsamaj etnaj grupoj ne tiom harmonie kunvivas. Kune kun tio, "tia rasismo" sin prezentas mikse kun giganta misdivido de la riĉeco produktata de ĉiuj etnaj grupoj, Antaŭjuĝoj verŝajne ne ekzistas spontanee inter grupoj de infanoj inter 2 kaj 6-jaraĝuloj. Ne gravas al ili haŭtkoloroj. Rasismaj sintenoj ŝajne estas lernataj ene de familioj pli riĉaj aŭ malpli riĉaj. Ekonomia malegaleco abundas. Ĉu Edukado povos helpi superi tiun sintenon? Kia Edukado oni praktikas en ĉiu lernejo? Kiam al infanoj hejme kaj lerneje oni lernigos ilin, ke ĉiu homo estas valora, sendepende de etna deveno? Ĉu la videbligo nuna estos ĝi mem iel pedagogia? Malfacilas respondi. La kroniko de PSV estas brila tiucele.

    ResponderExcluir