terça-feira, 15 de outubro de 2024

um fim de semana longevo

 




Um fim de semana longevo. Fui ver o 50º filme de Woody Allen (88 anos) e a peça de Othon Bastos (92 anos) no palco. Eloquentes expressões de pura arte, a sorrir do etarismo bobo que anda por aí.

“Um golpe de sorte em Paris”, falado em francês, mesmo não sendo o melhor filme do americano, dá gosto assistir. Hora e meia de narrativa limpa, fluida, sofisticada em sua simplicidade aparente. A trilha sonora, sempre jazzística, é um encanto de leveza, a contrastar com as cenas de um marido tresloucado que afaga a própria sandice brincando com um trenzinho elétrico. Enquanto o Acaso, esse personagem obsessivo na obra de Allen, conduz a vida real.

Othon Bastos, por sua vez, conta a própria vida, com a mesma paixão com que a viveu: “Não me entrego, não!”  Ri, chora, grita, murmura, dança, tira e põe o paletó como quem resiste, de fato. Faz o público chorar, gargalhar, aplaudir e silenciar, com a respiração presa e um nó na garganta. Poucas vezes vi teatro em tamanho estado de pureza e grandeza. Fico com muita pena de quem não viu.

A Arte é um sopro fresco na alma.

 

altaĝa semajnfino

 

Altaĝa semajnfino. Mi spektis la 50-an filmon de Woody Allen (88-jaraĝa) kaj la teatraĵon de Othon Baston (92-jaraĝa). Elokventaj esprimoj de pura arto, kiu ridetas pri la stultaj aĝo-antaŭjuĝoj, foje troveblaj tie kaj tie.

“Hazardo en Parizo”, parolata en la franca lingvo, eĉ se ne la plej bona filmo de la usonano, estas plezuriga spektaĵo. Unu horo kaj duono da rakonto pura, flua, rafinita en ŝajna simpleco. La muzika akompano, ĉiam ĵaza, estas ĉarme leĝera, kontraste al la scenoj pri freneza edzo, kiu karesas sian propran frenezecon per ludado per elektra ludotrajneto.  Dum la Hazardo, tiu obseda figuro en la verkaro de Allen, kondukas la realan vivon.

Othon Bastos siavice rakontas sian propran vivon, kun la sama pasio, kiel li ĝin travivis: “Mi ne kapitulacas!”. Li ridas, ploras, krias, susuras, dancas, forprenas kaj resurmetas la palton, kiel homo rezistanta, fakte. Li igas la publikon plori, ridegi, aplaŭdi kaj silenti, kun spirhaltoj kaj premo en la gorĝo. Malofte mi vidis teatron en tia stato de pureco kaj grandeco.  Mi tre kompatas tiujn, kiuj ne vidis ĝin.

Arto estas ia blovo de freŝeco en la animon.

quinta-feira, 3 de outubro de 2024

sobre a (in)felicidade

 

PSV 0ut 2024
 
 
 

Leio na primeira página do jornal que um empresário chinês decidiu conceder aos seus empregados uma certa “licença infelicidade”. O direito a faltar ao trabalho, algumas vezes por ano, por estar passando por um momento de infelicidade. Fico a imaginar como lhe sobreveio a ideia. Talvez de um diálogo singelo com seu trabalhador:

- Por que faltaste ontem ao trabalho, meu jovem?

- Eu estava muito triste, meu patrão.

- Ah, lamento. Pode-se saber por que?

- Pode-se, mas não importa. Todo mundo fica triste de vez em quando.

Silêncio.

O patrão:

- Pois é justo. Trabalhar em estado de infelicidade infelicita o trabalhador e o fruto do trabalho. E isso acontece de tempos em tempos, por ser da natureza humana. Que os meus trabalhadores permaneçam em casa, nesses dias sombrios, até que se lhes reacenda uma luz no espírito. É justo.

Fico eu a cogitar se o chinês será mais infeliz que o brasileiro, o guatemalteco ou o marroquino. Ou o hindu, o tcheco, o indonésio. Se seria o caso de medir a infelicidade dos povos, do mesmo modo como se mede a sua felicidade – para destaque dos escandinavos, campeões da modalidade.

Acho que não. A felicidade talvez se possa medir; a infelicidade é sempre imensurável.  

 

pri (mal)feliĉo

 

Mi legis sur la unua paĝo de ĵurnalo, ke ĉina entreprenisto decidis permesi al siaj dungitoj ian “forpermeson pro malfeliĉo’ Nome, la rajton manki en la laboro, kelkfoje dum la jaro, se ili trapasas momenton de malfeliĉo. Mi imagas, kiel  venis al lia kapo tiu ideo. Eble tio estis simpla dialogo kun lia laboristo:

— Kial vi ne ĉeestis hieraŭ en la laborejo, kara junulo?

— Mi estis malĝoja, mia mastro.

— Ho mi bedaŭras. Ĉu oni povas scii, kial?

— Oni povas, sed tio ne gravas. Ĉiu homo malĝojiĝas, foje.

Silento.

La mastro:

— Nu, estas juste. Labori en stato de malfeliĉo malfeliĉigas la laboriston kaj la frukton de lia laboro. Kaj tio okazas, de tempo al tempo, ĉar ĝi estas la homa naturo. Miaj laboristoj restu hejme, dum tiuj ombraj tagoj, ĝis lumo revekiĝas en ilia spirito. Estas juste.

Mi konjektas, ĉu ĉinoj estas pli malfeliĉaj ol brazilanoj, gvatemalanoj, aŭ marokanoj. Aŭ hindoj, ĉeĥoj, indonezianoj. Ĉu indus mezuri la malfeiĉecon de popoloj, same kiel oni mezuras ilian feliĉon — en ĉi tio elstaras skandinavoj, ĉampionoj en tiu fako.

Mi supozas, ke ne. Feliĉon eble oni povas mezuri; malfeliĉo estas ĉiam nemezurebla.