um fim de semana longevo
Um fim de semana longevo. Fui ver o 50º filme de Woody Allen
(88 anos) e a peça de Othon Bastos (92 anos) no palco. Eloquentes expressões de
pura arte, a sorrir do etarismo bobo que anda por aí.
“Um golpe de sorte em Paris”, falado em francês, mesmo não
sendo o melhor filme do americano, dá gosto assistir. Hora e meia de narrativa
limpa, fluida, sofisticada em sua simplicidade aparente. A trilha sonora,
sempre jazzística, é um encanto de leveza, a contrastar com as cenas de um marido
tresloucado que afaga a própria sandice brincando com um trenzinho elétrico.
Enquanto o Acaso, esse personagem obsessivo na obra de Allen, conduz a vida
real.
Othon Bastos, por sua vez, conta a própria vida, com a mesma
paixão com que a viveu: “Não me entrego, não!”
Ri, chora, grita, murmura, dança, tira e põe o paletó como quem resiste,
de fato. Faz o público chorar, gargalhar, aplaudir e silenciar, com a
respiração presa e um nó na garganta. Poucas vezes vi teatro em tamanho estado
de pureza e grandeza. Fico com muita pena de quem não viu.
A Arte é um sopro fresco na alma.
altaĝa semajnfino
Altaĝa semajnfino. Mi
spektis la 50-an filmon de Woody Allen (88-jaraĝa) kaj la teatraĵon de Othon
Baston (92-jaraĝa). Elokventaj esprimoj de pura arto, kiu ridetas pri la
stultaj aĝo-antaŭjuĝoj, foje troveblaj tie kaj tie.
“Hazardo en Parizo”,
parolata en la franca lingvo, eĉ se ne la plej bona filmo de la usonano, estas
plezuriga spektaĵo. Unu horo kaj duono da rakonto pura, flua, rafinita en ŝajna
simpleco. La muzika akompano, ĉiam ĵaza, estas ĉarme leĝera, kontraste al la
scenoj pri freneza edzo, kiu karesas sian propran frenezecon per ludado per
elektra ludotrajneto. Dum la Hazardo, tiu obseda figuro en la verkaro de
Allen, kondukas la realan vivon.
Othon Bastos siavice
rakontas sian propran vivon, kun la sama pasio, kiel li ĝin travivis: “Mi ne
kapitulacas!”. Li ridas, ploras, krias, susuras, dancas, forprenas kaj
resurmetas la palton, kiel homo rezistanta, fakte. Li igas la publikon plori,
ridegi, aplaŭdi kaj silenti, kun spirhaltoj kaj premo en la gorĝo. Malofte mi
vidis teatron en tia stato de pureco kaj grandeco. Mi tre kompatas tiujn,
kiuj ne vidis ĝin.
Arto estas ia blovo de
freŝeco en la animon.
Altaĝe, altanime, altmense! Dankon al Othon Bastos kaj al Woody Allen; ili bone, adekvate parolis pri la vivo, siastile, bonhumore! Dankon!
ResponderExcluirGratulon kaj dankon al vi, kara poeto pro la belega recenzo pri du malsamaj artaĵoj, kiuj ĝojigas kaj pensigas nin!
ResponderExcluirGratulon kaj dankon al vi, kara poeto, pro la belega recenzo pri du malsamaj artaĵoj, kiuj ĝojigas kaj pensigas nin
ResponderExcluir