domingo, 8 de novembro de 2026

resgatado

 

PSV nov 2026 
 

  

Foi na véspera das eleições. Meu neto e eu aguardávamos o ônibus na plataforma da rodoviária de uma cidade próxima. Aproximou-se uma mulher franzina, precariamente vestida, cabelos em caracol, esmalte gasto nas unhas, brincos descoloridos e excesso de rubro batom além dos lábios. Tinha o olhar vivo e alegre, enquanto pedia uma esmola.

Notei que na face da mulher despontavam fios de barba: era uma mendiga trans. Meu neto exclamou:

- Tem um gato no seu ombro!

De fato, sobre o ombro esquerdo da mulher, um pouco assustado, agarrava-se um filhote cinzento de grandes olhos brilhantes.

- Resgatei este gatinho do lixo, tadinho. Agora é meu. É o segundo que eu salvo. O primeiro morreu.

Via-se no olhar da salvadora um brilho de satisfação.

- Como é o nome dele?  - o neto perguntou, acariciando o bichinho.

- Voto!

- Como?!

- Vo-to! Botei nele o nome de Voto. Em homenagem a amanhã. E eu nem tenho documento para votar.

- Ele comeu, hoje?

- Quase nada.

Meu neto, que tem bom coração, deu uns trocados à mendiga.

Nosso ônibus chegou. Embarcamos.

Amanhã votaremos.

 

SAVITA

 

Ĉi tio okazis en la antaŭtago de tutlanda politika balotado. Mia nepo kaj mi atendis buson sur platformo de stacidomo, en proksima urbo. Alproksimiĝis eta virino, en eluzitaj vestoj, buklaj haroj, makulitaj ungolakoj, senkoloriĝintaj orelringoj, kaj troa ruĝega ŝminko sur la lipoj.  Ŝi havis vivecan, gajan  rigardon, dum ŝi petis almozon. 

Mi rimarkis sur la vizaĝo de la virino, ke aperetis barboharoj: ŝi estis trans-seksa almozulino. 

Mia nepo ekkriis:

- Estas kato sur via ŝultro!

Efektive, sur la maldekstra ŝultro de la virino, iom timigita, alkroĉiĝis griza ideto kun grandaj, brilantaj okuloj. 

- Mi savis ĉi tiun katidon el rubujo, la kompatindan. Nun ĝi apartenas al mi. Ĝi estas la dua, kiun mi savis. La unua mortis. 

Oni povis vidi sur la okuloj de la savintino ian brilon de kontentiĝo.

- Kiu estas ĝia nomo? - la nepo demandis, karesante la besteton.

- Baloto.

- Kio?!

- Ba-lo-to! Mi nomis ĝin Baloto. Omaĝe al la morgaŭa tago. Kaj mi eĉ ne havas dokumenton por voĉdoni.

- Ĉu ĝi manĝis, hodiaŭ?

- Preskaŭ nenion.

Mia nepo, kiu estas bonkora, donis iom da mono al la almozulino. 

Nia buso alvenis. Ni eniris en ĝin.

Morgaŭ ni balotos.

 


Nenhum comentário:

Postar um comentário