sábado, 7 de abril de 2018

ESMO

Foto PSV 04/2018


Vago por trilhas de uma floresta úmida
a pisar folhas secas
gravetos que estalam sob os pés
e se fragmentam
Vago pelo verde de pensamentos inapreensíveis
gotas de orvalho oscilam sobre teias frágeis
capturam insetos sentimentos reminiscências
pequenas e grandes acusações
ásperos arrependimentos
dúvidas numerosas como as raízes desse frondoso eucalipto
Vago pelo silêncio
translúcido amigo
companheiro de paragens
véu
consolo
vinho
afago
Vago por onde houver ainda acaso vazio
Vago equívoco


VAGE

Mi vagas laŭ padoj en malseka arbaro
tretante sekajn foliojn
branĉojn kiuj krakas sub la piedoj
kaj fragmentiĝas
Mi vagas laŭ la verdo de nekapteblaj pensoj
rosgutoj pendas sur malfortikaj retoj
kaptas insektojn sentojn rememorojn
grandajn kaj malgrandajn akuzojn
krudajn pentojn
dubojn multenombrajn kiel la branĉoj de tiu foliriĉa eŭkalipto
Mi vagas laŭ la silento
travidebla amiko
kunulo dum haltoj
vualo
konsolo
vino
kareso
Mi vagas tie kie ankoraŭ eventuale troviĝas malpleno
Mi vagas erare

domingo, 25 de março de 2018

UMA LUZ NO MUNDO


Neste 2018 se comemoram 70 anos da Declaração Universal dos Direitos do Homem, das Nações Unidas.  Não é data redonda, mas urge tratar do assunto.
A ideia não é nova. 500 anos antes de Cristo, Ciro II , na Pérsia produziu um cilindro que contém a defesa do direito de liberdade religiosa e abolição da escravatura. Era a antiga tradição de humanismo na Mesopotâmia. Na antiga Roma, elaborou-se o conceito de “direito natural” e a tradição cristã seguiu por esse caminho. Foram muitas as tentativas no decorrer da história, até que se chegou à Declaração da ONU, em 1948.
Em 1945, na Conferência de Yalta, as nações, chocadas com a selvageria da Segunda Guerra Mundial, solicitou um documento que fundamentasse a necessidade de um mundo de paz, justiça e democracia.
O canadense John Peters Humphrey coordenou o trabalho, que teve a participação de muita gente, inclusive de Eleanor Roosevelt. A declaração, com seus 30 artigos,  está traduzida para mais de 400 línguas.  Os primeiros três artigos estabelecem:

“Todos os homens são livres desde o nascimento e iguais em dignidade e direitos. Possuem razão e consciência, e devem agir uns com os outros em espírito de fraternidade.”
“...esta Declaração vale igualmente para todos os homens, sem qualquer distinção, seja de raça, cor da pele, sexo, língua, religião, política ou outro tipo de opinião, nacionalidade ou origem social, posses, nascimento ou outro estado.”
“Todo homem tem direito à vida, liberdade e segurança pessoal.”

Os pessimistas alegam que nada mudou, após a Declaração. Ou que se esteja até agravando o estado de egoísmo, violência e crueldade, nos quatro cantos do planeta. Tratar-se-ia portanto de uma expressão de pura hipocrisia, por parte das grandes potências.
Não concordo. Se o mundo não mudou de modo considerável, a culpa não é da Declaração. É do egoísmo que reina na humanidade. As crianças deveriam estudar e absorver, de pequenas, os princípios luminosos que ela contém. Em vez de criticar, devíamos todos cultivar esses princípios. Um dia teremos um mundo melhor.


LUMO EN LA MONDO

                  En ĉi tiu jaro 2018 oni celebras jubileon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj. La jubileo ne estas rondcifera (70 jaroj) kaj la ĝusta monato estas decembro. Sed mi emas anticipi la atentigon, ĉar la mondo urĝe bezonas pensi pri tio. Krome, nenio malhelpas, ke oni revenu al tiu grava temo en la sekvontaj monatoj.
                  La ideo ne estas nova. Kvincent jarojn antaŭ Kristo la persa reĝo Ciro la II-a produktigis cilindron, sur kiu estis gravurita dokumento defendanta la rajton pri religia libereco  kaj abolon de sklaveco. Ĝi rezultis de antikva tradicio pri humanismo en Mezopotamio.
                  En Romio, tiaj ideoj evoluis kaj kristanismo dum jarcentoj emis sekvi tiun vojon. Oni starigis la koncepton pri “naturaj rajtoj”, laŭ kiuj la homo staras en la centro de justa socia kaj jura ordo.  Sekvis tuta aro da tiudirektaj klopodoj tra la historio, ĝis oni alvenis al la Deklaracio de U.N. en decembro 1948.
                  La kanadano John Peters Humphrey kunordigis la redaktadon, ricevinte la kunlaboron de multaj homoj. Tiun iniciaton motivis la sovaĝaj okazaĵoj dum la Dua Mondmilito.  En 1945, en la Konferenco de Yalta, potencaj nacioj starigis la bezonon pri novaj ideologiaj fundamentoj por ia mondo de paco, justeco, demokratio. Eleanor Roosevelt plenumis gravan rolon en tiu proceso.
                  La deklaracio estas vaste citata. Oni tradukis ĝin en pli ol 400 lingvojn. Ĝi enhavas enkondukon kaj tridek artikolojn. La unuaj tri artikoloj tekstas jene:
                  Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj. Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu al alia en spirito de frateco.“

“...tiu ĉi Deklaracio validas same por ĉiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato.”
“Ĉiu havas la rajtojn je vivo, libereco kaj persona sekureco.“
                  Pesimistoj kontestas, ke militoj kaj kruelaĵoj plu okazadas post tiu grava dokumento. Ĝi do ŝajnas al ili hipokritaĵo de potenculoj. Esperantistoj ĝenerale ne emas partopreni tiun vidpunkton. Ni ne forlasas la esperon kaj la bataladon por paco kaj justeco, kiu dekomence indikis la vojon al nia movado. La fakto, ke la homaro ankoraŭ ne sukcesas plenumi la indikojn de tiu dokumento ne signifas, ke ĝi ne pravas. Male, ni klopodas daŭre diskonigi ĝin kaj pledi por ĝiaj principoj. Ni opinias dezirinde, ke en ĉiuj lernejoj en la mondo infanoj legu, lernu kaj pensu pri ĝi.
                  Pli ol iam antaŭe, la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj estas aktuala kaj nepre necesa en nia tumulta mondo. Oni ne flankenlasu ĝian lumon.


I tiu artikolo estas aŭskultebla per

UM LIVRO VALIOSO



Um registro importante.
Recebo do Prof. Adilson Roberto Gonçalves, membro da Academia de Letras de Lorena/SP,  o bonito volume “Transformações na Terra das Goiabeiras”. A edição, de 2017, é dessa mesma instituição. O autor é Livre-Docente da Escola de Engenharia da cidade e cultor da boa literatura. Produz boa poesia e boa prosa, o que não deixa de ser incomum para um cientista da sua categoria.
O livro merece atenção por três motivos.
Primeiro, por ser um ato de amor à cidade. Durante anos, Adilson registrou no Jornal Guaypacaré suas crônicas recheadas de ideias de cidadão plenamente engajado – na melhor acepção da palavra. Textos leves e convidativos, para levar os lorenenses a refletir. Exemplos:
“(...) as queimadas constantes a céu aberto são atos de extrema leviandade e ignorância. Lorena está em um vale fechado pelas montanhas e o que aqui se queima, aqui se respira. Que o digam os pediatras conscientes e os pais preocupados(...)” (pg. 15)
“Nesta semana, um casal de filhotes de uma cadela abandonada na beira da rodovia, e adotada pelo vizinho, encontrou um lar adotivo, na capital, em casa de parentes meus. A cidadania se faz pela ação de cada um, mas com o mau exemplo do poder público fica mais difícil o convencimento e o envolvimento dos moradores da cidade.” (pg.129)
O segundo motivo refere-se ao cuidado  de preservar as ideias que circulam na comunidade. Se não se guardam, perdem-se. Este livro compila todas as crônicas que o autor escreveu semanalmente, durante alguns anos, no referido jornal. É um belo exemplo da importância de se guardar o pensamento bem elaborado.  É um patrimônio. Por falta de tais atitudes se diz que o Brasil é um país sem memória.
O terceiro motivo: a capa é bonita, a concepção, elegante, e a escrita, de truz. Adilson escreve com simplicidade, objetividade e perspicácia. Vai sempre ao ponto, com faz o químico que sabe a substância que quer obter com sua bem medida combinação de palavras.


VALORA LIBRO

Jen grava registro.
Mi ricevis de Prof-ro Adilson Roberto Gonçalves, membro de la Beletra Akademio de Lorena/SP la belan volumon “Transformoj en la Lando de Gujavarboj”. La eldono, en la jaro 2017,  estis de tiu sama institucio.  La aŭtoro estas Profesoro en la Inĝenierarta Lernejo en tiu urbo kaj kultivanto de bona literaturo. Li produktas bonan poezion kaj bonan prozon, kio nepre estas neordinara, se temas pri altnivela sciencisto.
La libro meritas atenton pro tri kialoj.
Unue, ĉar ĝi estas ago de amo al la urbo. Dum jaroj, Adilson registris per “Jornal Guaypacaré” siajn kronikojn plenajn de ideoj de civitano tute engaĝiĝinta – laŭ plej bona signifo de ĉi tiu vorto. Malpezaj, allogaj tekstoj, kiuj kondukas la Lorenanojn al cerbumado.  Ekzemple:
(...) konstantaj bruloj en la kamparo estas agoj de ekstrema senrespondeco kaj nescio. Lorena situas en valo fermita inter  montaroj, kaj tion, kion oni bruligas ĉi tie, ĉi tie oni enspiras. Tion konfirmu konsciaj infankuracistoj kaj zorgemaj gepatroj (...)” (pĝ. 15)
Ĉi-semajne, du idoj de hundino forlasita ĉe la bordo de ŝoseo, kaj adoptita de najbaro, ricevis adoptan hejmon, en la ĉefurbo, en la domo de miaj parencoj. Civitanecon oni faras per la agado de ĉiu aparta homo, sed la malbona ekzemplo de la publika povo faras pli malfacila la konvinkadon kaj la partoprenadon de la urboloĝantoj.” (pĝ. 129)
La dua kialo koncernas la zorgon konservi ideojn, kiuj cirkulas en la komunumo. Se oni ne konservas ilin, ili perdiĝas. Ĉi tiu libro kunmetas ĉiujn kronikojn, kiujn la aŭtoro verkis ĉiusemajne, dum kelkaj jaroj, en la menciita gazeto.  Tio estas bela ekzemplo pri la graveco, ke oni konservu bone ellaboritajn ideojn. Ĝi estas trezoro. Pro manko de tiaj agoj oni diras, ke Brazilo estas lando sen memoro.
La tria kialo: la kovrilo estas bela, la koncepto, eleganta, kaj la stilo, bonega. Adilson verkas simple, objektive kaj sagace. Li ĉiam atingas la celon, kiel faras ĥemiisto, kiu scias, kiun substancon li deziras havigi per sia bone mezurita kombinado de vortoj.

CAMINHO NO JARDIM

FOTO PSV 03/2018

No caminho do jardim
o portão está fechado.
Também na vida é assim,
assim também é o fado.

Diante do portão cerrado,
é sempre escolha da gente:
ou se abre o cadeado,
ou se pula e vai em frente.

Mas tem gente que recua
e desiste de passar.
Cada um que faça a sua
escolha no caminhar.


ĜARDENA VOJO

La  trankvila voj´ kondukas
al fermita pord´ ĝardena.
Tiel la vivo edukas:
ne ĉiu voj´ estas bena.

Fronte al fermita krado
ĉiu elektu per si:
aŭ malfermo kaj pasado,
aŭ transsalto super ĝi.

Sed estas alternativo
sekvi laŭ vojo alia.
Jen la beleco de l´ vivo
- ĝarden´ senfine varia.