domingo, 25 de março de 2018

UMA LUZ NO MUNDO


Neste 2018 se comemoram 70 anos da Declaração Universal dos Direitos do Homem, das Nações Unidas.  Não é data redonda, mas urge tratar do assunto.
A ideia não é nova. 500 anos antes de Cristo, Ciro II , na Pérsia produziu um cilindro que contém a defesa do direito de liberdade religiosa e abolição da escravatura. Era a antiga tradição de humanismo na Mesopotâmia. Na antiga Roma, elaborou-se o conceito de “direito natural” e a tradição cristã seguiu por esse caminho. Foram muitas as tentativas no decorrer da história, até que se chegou à Declaração da ONU, em 1948.
Em 1945, na Conferência de Yalta, as nações, chocadas com a selvageria da Segunda Guerra Mundial, solicitou um documento que fundamentasse a necessidade de um mundo de paz, justiça e democracia.
O canadense John Peters Humphrey coordenou o trabalho, que teve a participação de muita gente, inclusive de Eleanor Roosevelt. A declaração, com seus 30 artigos,  está traduzida para mais de 400 línguas.  Os primeiros três artigos estabelecem:

“Todos os homens são livres desde o nascimento e iguais em dignidade e direitos. Possuem razão e consciência, e devem agir uns com os outros em espírito de fraternidade.”
“...esta Declaração vale igualmente para todos os homens, sem qualquer distinção, seja de raça, cor da pele, sexo, língua, religião, política ou outro tipo de opinião, nacionalidade ou origem social, posses, nascimento ou outro estado.”
“Todo homem tem direito à vida, liberdade e segurança pessoal.”

Os pessimistas alegam que nada mudou, após a Declaração. Ou que se esteja até agravando o estado de egoísmo, violência e crueldade, nos quatro cantos do planeta. Tratar-se-ia portanto de uma expressão de pura hipocrisia, por parte das grandes potências.
Não concordo. Se o mundo não mudou de modo considerável, a culpa não é da Declaração. É do egoísmo que reina na humanidade. As crianças deveriam estudar e absorver, de pequenas, os princípios luminosos que ela contém. Em vez de criticar, devíamos todos cultivar esses princípios. Um dia teremos um mundo melhor.


LUMO EN LA MONDO

                  En ĉi tiu jaro 2018 oni celebras jubileon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj. La jubileo ne estas rondcifera (70 jaroj) kaj la ĝusta monato estas decembro. Sed mi emas anticipi la atentigon, ĉar la mondo urĝe bezonas pensi pri tio. Krome, nenio malhelpas, ke oni revenu al tiu grava temo en la sekvontaj monatoj.
                  La ideo ne estas nova. Kvincent jarojn antaŭ Kristo la persa reĝo Ciro la II-a produktigis cilindron, sur kiu estis gravurita dokumento defendanta la rajton pri religia libereco  kaj abolon de sklaveco. Ĝi rezultis de antikva tradicio pri humanismo en Mezopotamio.
                  En Romio, tiaj ideoj evoluis kaj kristanismo dum jarcentoj emis sekvi tiun vojon. Oni starigis la koncepton pri “naturaj rajtoj”, laŭ kiuj la homo staras en la centro de justa socia kaj jura ordo.  Sekvis tuta aro da tiudirektaj klopodoj tra la historio, ĝis oni alvenis al la Deklaracio de U.N. en decembro 1948.
                  La kanadano John Peters Humphrey kunordigis la redaktadon, ricevinte la kunlaboron de multaj homoj. Tiun iniciaton motivis la sovaĝaj okazaĵoj dum la Dua Mondmilito.  En 1945, en la Konferenco de Yalta, potencaj nacioj starigis la bezonon pri novaj ideologiaj fundamentoj por ia mondo de paco, justeco, demokratio. Eleanor Roosevelt plenumis gravan rolon en tiu proceso.
                  La deklaracio estas vaste citata. Oni tradukis ĝin en pli ol 400 lingvojn. Ĝi enhavas enkondukon kaj tridek artikolojn. La unuaj tri artikoloj tekstas jene:
                  Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj. Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu al alia en spirito de frateco.“

“...tiu ĉi Deklaracio validas same por ĉiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato.”
“Ĉiu havas la rajtojn je vivo, libereco kaj persona sekureco.“
                  Pesimistoj kontestas, ke militoj kaj kruelaĵoj plu okazadas post tiu grava dokumento. Ĝi do ŝajnas al ili hipokritaĵo de potenculoj. Esperantistoj ĝenerale ne emas partopreni tiun vidpunkton. Ni ne forlasas la esperon kaj la bataladon por paco kaj justeco, kiu dekomence indikis la vojon al nia movado. La fakto, ke la homaro ankoraŭ ne sukcesas plenumi la indikojn de tiu dokumento ne signifas, ke ĝi ne pravas. Male, ni klopodas daŭre diskonigi ĝin kaj pledi por ĝiaj principoj. Ni opinias dezirinde, ke en ĉiuj lernejoj en la mondo infanoj legu, lernu kaj pensu pri ĝi.
                  Pli ol iam antaŭe, la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj estas aktuala kaj nepre necesa en nia tumulta mondo. Oni ne flankenlasu ĝian lumon.


I tiu artikolo estas aŭskultebla per

2 comentários:

  1. Muito oportuno o post, Paulo. Como sempre, de escrita impecável.

    ResponderExcluir
  2. Gratulon kaj dankon, Paulo!
    Viaj artikoloj estas veraj lecionoj por cxiuj ni, cxefe la esperantistoj, kiuj bone profitas la variajn temojn, stilon kaj vortprovizon.
    Dio vin benu.

    ResponderExcluir