segunda-feira, 3 de março de 2014

A VISITA


A passos mansos ela se acercou, insidiosa,
em seu capuz sombrio,
e espalhou à volta o hálito pútrido.
Trouxe consigo a lâmina da angústia,
o veneno do medo,
a vertigem da culpa,
o abismo, o abismo.
Saliva espessa.
A pegajosa pele pálida do perigo.
O pensamento a vagar em veredas geladas.
Chegou, contemplou  a cena com tédio,
sorriu com cinismo
e retirou-se arrastando os pés,
a murmurar entre os descarnados dentes:
espero no quarto ao lado.


VIZITO

Per delikataj paŝoj ĝi alproksimiĝis, insida,
en sia ombra kapuĉo,
kaj disĵetis putran buŝodoron.
Ĝi alportis kun si la klingon de angoro,
la venenon de timo,
la vertiĝon de kulpo,
abismon, abismon.
Densa salivo.
La viskoza pro danĝero pala haŭto.
Penso vaganta sur glaciaj padoj.
Ĝi alvenis, kontemplis la scenon kun enuo,
ridetis kun ciniko
kaj foriris trenante siajn piedojn,
murmurante el inter la senkarnaj dentoj:

mi atendos ĉe la apuda ĉambro.

3 comentários:

  1. Kia bela kaj kortuŝa poemo, Paŭlo! Varman gratulon, Poeto!
    Tamen la malbela ruzeco de la morto malveras. "Kiam la nedezirata de ĉiuj alvenos", ni finfine ekkomprenos, ke ni ja ankoraŭ vivadas kaj poreterne vivos...

    ResponderExcluir
  2. Eroj de Dio ni estas... kaj pro nia eta staturo, jen ni tremantaj, timemaj, antau Liaj Legxoj.
    Sed nia cxiela Patro pro kompatemo kaj senfina amo sendas al ni la Fidon, la Kuragxon kaj la Esperon.

    ResponderExcluir
  3. Tragicamente belo, o poema! Porém, verdadeiro. Certo dia, chegamos em casa e encontramos a porta arrombada. Nada foi roubado. Apenas uma visita...

    ResponderExcluir