Em manhãs rosadas,
saímos, meu amigo e
eu, a caminhar,
entre folhas caídas e
pensamentos.
É boa companhia, o
amigo,
de passada leve e
compatível com a minha,
de pequenas e modestas
falas,
silêncios oportunos,
olhar atento aos
telhados ,
aos cães vadios,
aos muros cobertos de
hera,
aos terrenos baldios,
aos varredores de rua.
Às vezes comenta
alguma descoberta de cientistas alemães.
Outras repete um velho
anexim,
um verso de Pessoa,
um suspiro.
Nunca falamos de
política,
de metafísica,
ou de arte abstrata,
mas noto que ele se
comove com os pedregulhos do chão
e com crianças descalças.
Meu amigo balança os braços como balança a vida,
caminha para nunca chegar,
e não sei se vai
comigo ou consigo.
Além de mim, ninguém o
vê.
Meu amigo é uma fagulha.
LA AMIKO
En rozkoloraj matenoj
ni eliras, mia amiko kaj mi, por piediradi
inter falintaj folioj kaj pensoj.
Li estas bona kunulo, la amiko,
kun malpeza paŝado, kongrua kun la mia,
kun etaj kaj modestaj paroloj,
oportunaj silentoj,
atenta rigardo al tegmentoj,
al vagantaj hundoj,
al muroj kovritaj per hedero,
al malplenaj terenoj,
al stratbalaistoj.
Foje li
komentas iun malkovron de germanaj sciencistoj.
Foje li ripetas antikvan proverbon,
verson de Pessoa,
suspiron.
Ni neniam parolas pri politiko,
pri metafiziko
aŭ pri abstrakta arto,
sed mi rimarkas, ke li emociiĝas pro surgrundaj ŝtonoj
kaj pro senŝuaj infanoj.
Mia amiko balancas siajn brakojn kiel li balancas sian vivon,
li iras por neniam reveni,
kaj mi ne scias, ĉu li iras kun mi aŭ kun si.
Escepte de mi, neniu alia vidas lin.
Mia amiko estas ia fajrero.
Kia emocia kaj emociiga teksto, Paulo!
ResponderExcluirFoje verkistoj imitas pentristojn...
Ĉu la mistera fajrero poezia spegulas la alian egoon de l' Poeto?
ResponderExcluirSeria o Firmino?! Rs
ResponderExcluirNur lirismo poezia permesas al homo, eĉ post la infanaĝo, tian donacon - fajrero kiel nevidebla amiko. Ĉiopova, poeto igas impona kaj neforgesebla etajn detalojn sur la vojo de kuna piedirado. Ĉu kun si mem, ĉu kun ena amiko, nu! la vivo mem estas fajrero! Amikeco jes gravas! bele!
ResponderExcluirVai para o livro! Está ótimo o poema! Mas o verso "Às vezes comenta alguma descoberta de cientistas alemães" está maravilhoso!!! Nem Drummond...
ResponderExcluir