No
último dia do ano, saio da padaria e deparo com um pedinte. Tem as pernas
estropiadas e, em pé, se apoia precariamente sobre suas muletas oscilantes.
Pode-se dizer que estabeleceu duas boas estratégias que ninguém ousaria chamar
de espertas, mas de sobrevivência: traja bermudas que não deixam dúvida sobre
sua invalidez e posta-se a dois metros do caixa, de onde saem os fregueses,
quase sempre com moedas na mão.
Tenho uma relação
ambígua com a esmola. Nasci e cresci em família cristã, ouvindo com certa frequência
que se deve ajudar os pobres e dar o casaco a quem não tem. Do ponto de vista
puramente religioso, é bonito e fica bem acobertado debaixo da constrangedora
palavra “caridade”. Do ponto de vista social, trata-se de uma escandalosa
conivência com a ineficiência do estado e da cidadania. Nunca consegui fazê-lo
com tranquilidade. Ao contrário, sempre foi com grande desconforto. Como em
todas as portas, batem-me à minha, de tempo em tempo, esses necessitados. É
sempre um mal-estar: se dou uma moeda, dou mortificado; se não dou, não dou
mortificado.
Tentei ser daqueles que argumentam que dar esmolas
perpetua o problema; não adiantou. Tentei me filiar aos que acusam o pedinte de
acomodação;
não funcionou. Experimentei negar, pensando que a moeda seria usada para a pinga
ou para o crack; menos ainda. Tentei dar uma quantia um pouco maior; foi um
desastre. Tentei olhar pela fresta da janela e não atender, quando fosse um
pedinte; um horror! Comecei a ajudar alguma instituição beneficente, mas os
pedintes lá voltavam à minha porta.
O desconforto
diante do pedinte continua, sem solução, até hoje. De repente, ao sair da
padaria, descubro a verdadeira natureza do problema: eu não conseguia identificar claramente o meu
sentimento, diante daquela pessoa.
Agora eu sei: é
vergonha. Mas o problema continua.
AMBIGUECO
Je la
lasta tago de la jaro, mi eliras el panvendejo kaj ekvidas almozulon. Li havas
kriplajn krurojn kaj malfirme staras sur du balanciĝantaj lambastonoj. Oni
povas diri, ke li starigis du taŭgajn strategiojn, kiujn neniu aŭdacus nomi
ruzaj, sed por postvivado: li vestis sin per mallongaj pantalonoj, kiuj ne
lasas dubon pri lia invalideco, kaj li lokis sin je distanco de du metroj de la
vendeja kaso, el kie klientoj eliras preskaŭ ĉiam kun moneroj enmane.
Mi
havas ambiguan rilaton kun almozdonado. Mi naskiĝis kaj kreskis en kristana
familio, ofte aŭdante, ke oni devas helpi malriĉulojn kaj doni ĉemizon al tiu,
kiu ne havas ĝin. El pure religia vidpunkto, tio estas bela kaj bone akomodiĝas
sub la duba vorto “karitato”. El socia vidpunkto, temas pri skandala konsentado
pri la malkompetenteco de la ŝtato kaj de civitaneco. Mi neniam sukcesis fari
tion trankvile. Male, ĉiam estis tre ĝene. Kiel ĉies pordojn, batas ankaŭ mian
pordon, de tempo al tempo, tiaj necesbezonantoj. Okazas ĉiam malkomforto: se mi
donas moneron, mi ĝin donas kun ĉagreno; se mi ne donas ĝin, mi ĝin ne donas
kun ĉagreno.
Mi
klopodis aniĝi al tiuj, kiuj argumentas, ke doni almozojn eternigas la
problemon; tio ne efikis. Mi klopodis filiiĝi al tiuj, kiuj akuzas la almozulon
pri akomodiĝo; tio ne funkciis. Mi provis nei, pensante, ke tiu monero uziĝos
por aĉeto de brando aŭ de drogaĉo; eĉ malpli. Mi provis doni iom pli grandan
monsumon; katastrofe. Mi provis rigardi antaŭe tra trueto en la fenestro kaj ne
respondi, kiam tiu estas almozulo; teruraĵo! Mi komencis helpi bonfaran
institucion, sed jen la almozuloj same revenadis al mia pordo.
La malkomforto fronte al almozulo daŭras sen solvo ĝis nun. Subite, elirante el la
panvendejo, mi ekkonscias pri la vera naturo de la problemo: mi ne sukcesis ĝis
nun klare percepti mian senton, antaŭ tiu homo.
Nun mi
scias: tio estas honto. Sed la problemo daŭras.
Kial vi ne spertas anstataugi la moneron per dialogo?
ResponderExcluirFoje ili deziras multe pli paroli kaj audi iujn bonajn vortojn ol ricevi la malvarmajn monerojn, masxine jxetitaj sur liaj etenditaj manoj.
Kiom da bonaj vortoj audas tiujn personojn, kara mia?
Ankau ili bezonas kaj deziras paroli, cxar multe pli grava ol paroli, estas trovi iun por ilin atente auskulti...
Kiu scias tiamaniere vi ne sukcesos audi vian superan Mion?
Vi majstre priskribis malkomforton, kiun mi mem bedau'rinde ankau' spertas...
ResponderExcluirLiteraturo beletra bonkvalita kapablas nin pensigi kaj lasi niakore malvietigon kaj ŝanĝemon pri niaj ĉiutagaj aŭtomataj reagoj. Paulo Sergio, kara! Jam temp' está por aperigi libroforme juveloj tiaj! Elkore, kortuŝita leganto via!
ResponderExcluirPungente lamento do autor, diante das misérias desta vida. Como ajudar alguém, eis a questão. Uma bela confissão!
Excluir