sábado, 7 de março de 2015

FIAT LUX

A CRIAÇÃO DA LUZ (GUSTAVE DORÉ)

A UNESCO declarou 2015 o Ano Internacional da Luz.
É bem achado. Em tempos de temor pela escassez de água e de eletricidade, cabe refletir sobre esse magnífico fenômeno chamado luz. Magnífico e vital.
O texto do sítio da UNESCO se derrama em belas considerações sobre a virtude que nos envia o Sol na dose exata de sua quinta grandeza:  a luz da fotossíntese, o calor que ela transporta, as múltiplas tecnologias que ela permite.
Mas vai a luz para além da sua numerosa utilidade. Comanda as nossas pupilas, prateia no plenilúnio, desenha trêmulos caminhos no mar, estronda no céu borrascoso, seduz na chama e, sobretudo, em mágico desdobramento, extasia na espantosa beleza  do arco-íris. E nos propõe aos pobres homens o enigma da humildade: por que será escuro o universo?
Talvez seja ela o mais transcendental dos elementos da natureza. Imersos em nosso profundo obscurantismo, carecemos  os homens de luz, muita luz. Neste e em todos os anos vindouros.

FIAT LUX

UNESKO deklaris, ke 2015 estas la Internacia Jaro de Lumo.
Trafe. En tempo, kiam oni timas mankon de akvo kaj de elektro, indas pripensi pri tiu majesta fenomeno nomata lumo. Majesta kaj vitala.
La teksto en la retejo de UNESKO etendiĝas per belaj konsideroj pri la virto, kiun fluigas sur nin la Suno, en preciza dozo laŭ ĝia ĝusta potenco: luno de fotosintezo, varmo, kiun ĝi transportas, multoblaj teknologiaĵoj, kiujn ĝi permesas.
Sed lumo iras trans sian multenombran utilecon. Ĝi komandas niajn pupilojn, arĝentas en plenluno, strekas tremetantajn vojojn sur la maro, tondras sur tempesta ĉielo, ravas per flamo, kaj precipe, per magia dispartiĝo, ekstazas je la miregiga beleco de ĉielarko. Kaj ĝi proponas al ni, kompatindaj homoj, enigmon pri humileco: kial estas malluma la universofundo?

Eble ĝi estas la plej transcenda el la elementoj de la naturo. Mergiĝintaj en nia profunda obskuro, ni homoj bezonas lumon, multan lumon. Dum ĉi tiu jaro, kaj dum ĉiuj venontaj jaroj.

Um comentário:

  1. "Mergiĝintaj en nia profunda obskuro, ni homoj bezonas lumon, multan lumon."
    Jes vi ege pravas, Poeto! Tamen estas por ni la luma vojo:
    "Jesuo denove parolis al ili, dirante: Mi estas la lumo de la mondo; kiu min sekvas, tiu ne iros en mallumo, sed havos la lumon de la vivo. (Johano 8:12)

    ResponderExcluir