quarta-feira, 9 de setembro de 2015

O VIOLONISTA

Era um violonista muito jovem, talvez ainda adolescente. Um violonista improvável, com seus tênis e jeans surrados. Tocava também num lugar improvável, uma calçada muito próxima aos carros que passavam, incessantes, barulhentos,  fumacentos. A música soava alegre, sincopada, de mistura com o barulho.
O jovem músico parecia feliz com sua melodia ingênua. Enquanto passei, ninguém jogou sequer uma moeda na caixinha de madeira. Mas ele parecia não se importar.
Improvável sou eu.

LA VIOLONISTO

Li estis tre juna violonisto, eble ankoraŭ adoleska. Malprobabla violonisto, en siaj tenisŝuoj kaj ĵinzoj eluzitaj. Li ludadis en ankaŭ malprobabla loko, nome sur trotuaro, tro proksime al aŭtomobiloj, kiuj preterpasadis senĉese, brue, fume. La muziko sonis gaje, ritme, mikse kun la bruado.
La juna muzikisto ŝajnis feliĉa, kun sia naiva melodio. Dum mi preterpasis,  neniu ĵetis eĉ unu solan moneron en la lignan skatoleton. Sed li ŝajne ne zorgis pri tio.

Malprobabla estas mi. 

5 comentários:

  1. Ne atendita finaĵo por beletra rakonteto surprizige surbrusten de leganto ĵetas malprobablan gapon. Gape, tiu leganto ridete konjektas: ĉu kiu malprobable? Silente, li aŭdas siamense: ĉu mi? Brile!

    ResponderExcluir
  2. Literature ĉiuj ni estas (mal)probablaj...Bele!

    ResponderExcluir
  3. Malprobabla estas la vivo kaj siaj leĝoj...

    ResponderExcluir
  4. Kaj ĵuste pro tia malprobableco ĝi estas tiel bela!

    ResponderExcluir
  5. Uma questão de diagnóstico! Ótimo, Paulo!

    ResponderExcluir