(Canhestra homenagem a Machado)
Foi numa rua obscura, na
periferia de uma cidade comum, num dia qualquer.
Havia uma velha mangueira por
trás do muro que renteava a calçada, copada e folhosa. Dela despencara um galho
já velho, ressecado, por sobre uns restos de lixo que alguém amontara, até que
viesse a coleta, a limpar a rua. Um triste galho de mangueira, já sem
serventia.
Naquele pequeno monte de lixo
encontrava-se também um pé de sapato. Um só pé, desbotado e disforme, com jeito
de que já fora couro preto, um dia; o bico fino atestava-lhe a elegância de
outrora.
-
Ai de mim! - queixou-se o galho de mangueira,
assim que refeito da queda. – Dei fruta e folha, enquanto pude. Vi as crianças
a se lambuzarem de amarelo com a manga doce que fiz cair sobre elas. Ajudei a
formar a sombra que os homens vinham buscar ali em baixo. Nada pedi que não
fosse um pouco de chuva. E aqui estou, inútil, jogado e esquecido, como sujeira
na rua.
-
Não se queixe, amigo! – respondeu o sapato. – É
o destino de todos nós. Também eu calcei pés andejos, e os levei ao trabalho,
aos bailes, aos passeios, aos caminhos do mundo. Já fui elogiado por meu bico
fino. Que restou? Nem mesmo o meu irmão gêmeo eu pude acompanhar, pois nos
separaram, quando cessou a nossa prestança.
-
Eu podia ainda servir de cajado para algum
peregrino...
-
Não se usam mais cajados. Eu podia talvez forrar
o pé de um mendigo...
-
Nem os mendigos usariam sapato num só pé...
-
O quê nos espera? A podridão...
-
... a presença dos ratos...
Veio o caminhão do lixo. Atrás
deles, dois rapazes esquálidos, suados, a recolher os montes de lixo. Assim
fizeram com o galho da mangueira e com o velho sapato desgarrado do irmão.
Enquanto o caminhão se arrastava até o próximo monte, conversavam os dois
coletores:
- Este
galho de árvore me serve, deixe separado. É bem do tamanho do poleiro que eu
preciso para as minhas galinhas!
- Eu fico com este sapato, deixe separado.
Minha mulher cismou de plantar violeta num pé de sapato. Cada ideia...
- Tem hora que eu preferia ser um galho de
mangueira e descansar no galinheiro. Essa correria atrás de lixo...
-
E eu, sapato velho, a descansar, promovido a
vaso de violeta....
As pedras da rua, por baixo das
rodas do caminhão, nada ouviram, pois que não têm ouvidos. Apenas ficam um
pouco mais lisas, cada vez que sobre elas passam os pesados pneus do caminhão
de lixo.
GLATAJ ŜTONOJ
(Mallerta omaĝo al Machado de
Assis)
Ĉi tio okazis sur nekonata strato, en fora regiono de ordinara
urbo, en nedifinita tago.
Staris maljuna, vastbranĉa, foliriĉa mangarbo trans muro kuŝanta laŭlonge de trotuaro. De ĝi falis jam kaduka branĉo, sekiĝinta, sur restaĵojn de rubaĵo, kiun iu homo
amasigis, ĝis alveno de
rubkolektistoj, kiuj purigas la straton. Malgaja, jam senutila branĉo de mangarbo.
En tiu eta rubamaso troviĝis ankaŭ unu ŝuo. Unu sola ŝuo, senkolora kaj
misforma, kun aspekto, ke ĝi iam estis nigra ledaĵo; la mallarĝa antaŭa parto atestis, ke ĝi estis iam eleganta.
- Ve al mi! – plendis
la mangarba branĉo, kiam ĝi rekonsciiĝis post la falo. – Mi donis fruktojn
kaj foliojn, dum mi povis. Mi vidis, kiam infanoj kolorigis siajn vizaĝojn per flavo de dolĉaj mangoj, kiujn mi faligis sur ilin.
Mi helpi estigi ombron, kiun la homoj venis serĉi tie sube. Mi nenion petis krom iom da pluvo. Kaj jen mi kuŝas ĉi tie, senutila, forĵetita kaj forgesita, kiel stratmalpuraĵo.
- Ne plendu, amiko!
– respondis la ŝuo. – Tia estas
la destino de ni ĉiuj. Ankaŭ mi kovris iremajn piedojn, kaj mi
kondukis ilin al laboro, al baloj, al promenoj, al vojoj en la mondo. Oni jam
laŭdis mian mallarĝan antaŭaĵon. Kio restis? Eĉ ne mian ĝemelan fraton mi
povis akompani, ĉar iu nin
disigis, kiam ĉesis nia ebleco
servi.
- Mi ankoraŭ povus servi kiel bastono por iu
pilgrimanto...
- Oni jam ne uzas
pilgrimbastonojn. Mi eble povus ŝirmi la piedon de iu almozulo...
- Eĉ almozuloj ne portus ŝuon sur unu sola piedo...
- Kio atendas nin?
Putraĵo...
- ... ĉeesto de ratoj...
Alvenis la rubkolekta kamiono. Post ĝi, du ŝvitantaj, malgrasaj junuloj, kiuj alprenadis rubamasojn. Tion
ili faris al la branĉo de mangarbo kaj al la malnova ŝuo disigita de la frato. Dum la kamiono treniĝis al la proksima amaso, la du
kolektantoj interparolis:
- Ĉi tiu arbobranĉo taŭgas por mi, lasu ĝin aparte. Ĝi estas precize tiel longa, kiel mi
bezonas por servi kiel ripozostango en mia kokinejo!
- Mi restos kun ĉi tiu ŝuo, apartigu
ĝin. Mia edzino decidis planti violon en ŝuon. Kia stranga ideo...
-
Foje mi pensas, ke mi preferus esti ia branĉo de mangarbo kaj ripozi en
kokinejo. Ĉi tiu kuregado al rubaĵoj...
- Kaj mi ŝatus esti malnova ŝuo, kaj
ripozi, ricevinte la postenon de violpoto...
La strataj ŝtonoj , sub la radoj de la kamiono,
nenion aŭdis, ĉar ili ne havas orelojn. Ili nur fariĝas iomete pli glataj, ĉiufoje, kiam sur ili pasas la pezaj
pneŭoj de la
rubkamiono.
Kia fajna omaĝo! Machado certe estas feliĉa
ResponderExcluirkaj aplaŭdas vian belegan rakonton!
Certamente o famoso Bruxo não concordaria contigo ao afirmares que as pedras não têm ouvidos...
ResponderExcluirParabéns, Paulo!
Texto extraordinário, Paulo! Manoel de Barros afirmou que todas as coisas jogadas no lixo e sem serventia servem para a poesia. A questão é encontrarmos o poeta. Eis que o Paulo se apresenta.
ResponderExcluirAo reler o texto várias vezes, o prazer aumenta a cada vez!
ResponderExcluir