Há livrarias que têm livros em
saldo, como roupas em fim de estação. São pilhas acumuladas num canto, com um
cartaz por cima:
“ LIVROS NOVOS A 10
REAIS”
Sempre passo os olhos, mais por
compaixão que por interesse: são almanaques fora de moda, best-sellers que
ninguém mais lembra, versos de algum obscuro poeta diletante, guias de
restaurantes de Paris do século passado, algum romance infanto-juvenil com
heróis há muito aposentados. Pobres volumes que recebem a última oportunidade,
antes da reciclagem. Uma espécie de corredor da morte dos livros. E no entanto
custaram algum esforço a quem os produziu. Sabe-se lá com que esperança vieram
ao mundo.
Na primeira semana do ano novo
postei-me de novo – esdrúxulo hábito – diante de uma dessas pilhas de desprezados
em saldo, numa certa livraria. Fui passeando com os olhos nesse subúrbio
humilde da loja, quando se me estacaram os olhos, estarrecidos: era uma pequena
pilha de volumes de “ Cinzas do espólio” , de Ivan Junqueira. Minha primeira
reação, boquiaberto, foi de indignação: o que faziam ali aqueles livros, na
seção de 10 reais? Consultei o vendedor e me foi confirmado o despropósito: 10
reais, mesmo.
Comprei um exemplar e paguei,
envergonhado. Abri o volume ao acaso e deparei com uma conferência que o Poeta
apresentou em 2005, sob o título “A criação literária” , e que começa assim:
“Entende-se por criação literária o conjunto de procedimentos linguísticos,
estéticos e intuitivos a partir dos quais se articula aquilo que costumamos
definir como um texto poético, crítico, dramático ou ficcional. “ Só esta frase
valeria muito mais que 10 reais, se fosse possível atribuir valor pecuniário a
frases.
Tive ganas de comprar mais alguns
exemplares, para presentear amigos. Passadas as festas de fim de ano, presentes
são sempre boas surpresas. Acabei não comprando, mas me arrependi. Logo volto
àquela livraria e arremato o precioso estoque, se lá ele ainda estiver. Estou a
fazer uma pequena lista de amigos a quem possa presentear com aquelas
preciosidades. Não são muitos, mas são preciosos, também os amigos.
10 REALOJ
Ekzistas librovendejoj, kiuj havas
librojn por rabato, kiel vestojn en la fino de sezonoj. Ili kuŝas en stakoj amasigitaj en angulo, kun
afiŝo supre:
“NEUZITAJ LIBROJ
KONTRAŬ 10 REALOJ”
Mi ofte superrigardas, pli pro kompato ol pro intereso: ili
estas almanakoj ekstermodaj, furorintaj libroj pri kiuj jam neniu memoras,
gvidilo pri Parizaj restoracioj en la pasinta jarcento, iu porjunula romano kun
herooj de longe emerititaj. Kompatindaj volumoj, kiuj ricevas lastan ŝancon,
antaŭ la reciklado. Iaspeca koridoro antaŭ la morto, de libroj. Kaj tamen ili
postulis iom da penado flanke de tiuj, kiuj ilin produktis. Kiu scias la
kvanton da espero, kun kiu ili venis en la mondon?
En la unua semajno de la nova jaro mi ekstaris denove –
stranga kutimo – antaŭ stakoj de tiuj neglektitoj sub rabato, en certa
librovendejo. Mi distre superrigardis tiun humilan kvartalaĉon en la vendejo,
kiam subite ekhaltis miaj okuloj, miregantaj: tie estis eta stako da volumoj de
“Cindroj el postlasaĵoj” , de Ivan Junqueira* . Mia unua reago, de gapanto,
estis de indigno: kial kuŝas tie tiuj libroj, en la sekcio de 10 realoj? Mi
konsultis la vendiston kaj li konfirmis: ja 10 realoj.
Mi aĉetis unu ekzempleron kaj pagis kun honto. Mi malfermis
la libron hazarde kaj montriĝis prelego, kiun la Poeto prezentis en la jaro
2005, sub la titolo “ Literatura Kreado”, kiu ĉi tiel komenciĝas: “ Oni
komprenas kiel literaturan kreadon la tuton de lingvaj, estetikaj kaj intuaj
procedoj, per kiuj oni kunmetas tion, kion oni kutime difinas kiel tekston
poezian, kritikan, draman aŭ fikcian” . Nur ĉi tiu frazo valorus multe pli ol
10 realoj, se estus eble atribui monan valoron al frazoj.
Mi havis la impeton aĉeti kelkajn pliajn ekzemplerojn por
donaco al amikoj. Post la jarfinaj festoj, donacoj estas ĉiam bonaj surprizoj.
Mi fine ne aĉetis pliajn, sed mi pentas. Baldaŭ mi revenos al tiu librovendejo
kaj alprenos la tutan valoran stokon, se ĝi tie ankoraŭ kuŝos. Mi nun faras
etan liston da amikoj, al kiuj mi povos donaci tiujn valoraĵojn. Ili ne estas
multenombraj, sed estas valoraj, ankaŭ la amikoj.
*Ivan Junqueira (1934-2014) estis
grava modernisma
Poeto
kaj kritikisto, membro de la Brazila Akademio de Beletro.
Li
ricevis diversajn premiojn pro sia ampleksa verkaro.
Nekredeble!!! Ĉu vere temas pri la elstara poeto kaj klera tradukisto, eseisto, kritikisto, vortaristo Ivan Junqueira? Li, la "poeto de la penso"... Mi emas plori...
ResponderExcluirMelhor impossível! Ivan Junqueira haveria de agradecer.
ResponderExcluirJá encontrei Camões e Monteiro Lobato a R$5,00, Paulo!
ResponderExcluirPenso que livreiros não sentem paixão por livros, mas pelos cifrões que eles propiciam...
A Cabala ensina: "Faça andar as palavras." Talvez, nós, os amantes do livros, devêssemos aplicar essa máxima ao objeto da nossa paixão!
Quem sabe, assim, não fizéssemos algo de bom por eles, que sempre estiveram nos ajudando a crescer... e silenciosamente! Coisa rara hoje em dia, não?
La libroj ja bezonas esti repripensataj, same kiel la brazila kulturo kiel tuto. Necesas, ke la brazila inteligencio kunsidu por pripensi kaj prezenti solvojn por tiu kultura krizo.
ResponderExcluir