domingo, 11 de setembro de 2016

VIDA NOVA, A CADA POEMA


   Vita Nuova, de Dante Alighieri, é um livro curioso.
   Escrito no século XIII, em Florença, parece inaugurar um caminho para o futuro romance italiano. O próprio Don Quixote foi publicado no início do século XVII. A obra do italiano é na verdade um misto de prosa e poesia.
   O conto, ingênuo, quase simplório, relata o sofrimento de um jovem (o próprio Dante?) por sua dama inatingível. Um amor idealizado pela gentil Beatriz, que principia aos nove anos de idade e se rompe em plena juventude, com a morte da amada. Beatriz, aliás, não é para ele u´a mulher, senão um ser diáfano, imaterial, espiritualizado e santificado. Entre eles, apenas olhares rápidos e nada mais.       Assim se consome o jovem, em sublimações.
   Onde a curiosidade do livro?
   A cada novo capítulo, o autor compõe um soneto ou balada, ao estilo clássico, em métrica e rima. Mais ainda: findo o poema, trata de explicar sua estrutura, suas partes e respectivos significados. Registra até, com todo o cuidado, as palavras com que principia cada parte. É como se o autor não confiasse no leitor. Ou, em hipótese mais benigna, como se convidasse o leitor a se ocupar da poesia com mais apuro e minúcia. Como faz ele próprio, o autor.
   Afinal, é disso que se trata. Menos de um etéreo amor feito de nuvem, do que da importância  da poesia e da música que as palavras podem conter. O jovem sonhador enfim sobrevive a seu sofrimento pelo poder consolador da poesia. Morre Beatriz e vira um anjo. Sobrevive o seu amante, agarrado aos versos.
   Vida nova, a cada poema.

VIVO NOVA, POST ĈIU POEMO

            
            Verkita en la XIII-a jarcento, en Florenco, ĝi ŝajne inaŭguras vojon al la estonta itala romano. Mem Donkiĥoto publikiĝis en la komenco de la XVII-a jarcento. La verko de la italo fakte estas miksaĵo de prozo kaj poezio.
            La niva, preskaŭ simplanima rakonto priskribas la suferadon de junulo (ĉu Dante mem?) pro lia neatingebla damo. Ia idealigita amo al la ĝentila Beatrico, kiu komenciĝas je la aĝo de 9 jaroj kaj rompiĝas en plena junaĝo, pro la morto de la amatino. Cetere, Beatrico ne estas por li virino, sed ia diafana, nemateria, spiritigita, sanktigita estulo. Inter ili, nur rapidaj rigardoj kaj nenio plia.  Tiel konsumiĝas la junulo, en sublimiĝoj.
            Kie la kuriozeco de la libro?
            En ĉiu nova ĉapitro, la aŭtoro verkas soneton aŭ baladon, laŭ klasika stilo, metrike kaj rime. Eĉ pli: post la poemo, li zorge klarigas ĝian strukturon kaj la respondajn signifojn. Li eĉ tute zorgeme enskribas la vortojn, per kiuj li komencas ĉiun parton. Kvazaŭ la aŭtoro ne fidus la leganton. Aŭ, en pli benigna hipotezo, kvazaŭ la aŭtoro invitus la leganton al okupiĝo pri poezio, pli akurate kaj detale. Kiel tion faras la aŭtoro mem.
            Fine, temas pri tio. Ne tiom pri ia etera amo farita el nuboj, kiom pri la graveco de poezio kaj pri la muziko kiu povas enesti en vortoj. La juna revulo fine postvivas sian suferadon per la konsola potenco de poezio. Beatrico mortas, kaj fariĝas anĝelo. Postvivas ŝia amanto, alkroĉita al versoj.

            Vivo nova, post ĉiu poemo.

4 comentários:

  1. Tre interesa metalingvistika zorgo de la "suprema Poeto" en la Mezepoka período!

    ResponderExcluir
  2. "Fine, temas pri tio. Ne tiom pri ia etera amo farita el nuboj, kiom pri la graveco de poezio kaj pri la muziko kiu povas enesti en vortoj". Jen Vivo nova. Teze kaj sinteze, jen juvelo: legado kaj gustumado de poezio, de muziko nin donas Vivon novan. Ni do vivu plene - jen la invito de tiu poeto Paulo Viana!

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Faltou dizer que você leu a versão em Esperanto, o que par mim é um espanto! Ótima resenha! Dá vontade de ler.

      Excluir
  3. Nova interesa dulingva teksto de nia amiko Paulo Sérgio.

    ResponderExcluir