(Quadras por sobre uma fotografia de meu irmão André.)
(Kvarversoj pri foto de mia frato Andreo.)
A JANGADA E O MAR
Sobre a areia, deitada,
diante das ondas do mar,
cisma, quieta, a jangada,
cansada de navegar.
E o mar chamava a jangada,
saudoso de sua vela.
O mar, sem barco, é nada,
o vento é nada, sem ela.
E a jangada respondia:
“Quanto mar já naveguei,
quanto vento e maresia!
Ai de mim, que me cansei...
Deixa que eu fique aqui mesmo,
aqui também se passeia,
deixa que eu navegue a esmo
sobre as ondas da areia...”
Do mar soou um lamento
e do vento um triste canto,
ficou sem vela o vento
e o mar sem seu encanto.
FLOSO KAJ MARO
Kuŝas sur la sablo mola,
kaj rigardas al la maro,
floso en ripoz´ konsola,
ĝin forlasis
maristaro.
Vokas la floson la maro
pro sopir´ pri ĝia velo;
maro sen barko, amaro,
vento sen floso, anhelo.
Tamen, la floso rifuzis:
“Kiomfoje mi ŝipiris,
kiom da vento mi uzis,
nun mi lacas...” Kaj
suspiris.
“Lasu nun, ke mi ripozu
en pli trankvila promeno,
ke mi nun libere krozu
sur la sabla ondoĉeno...”
La maro plende lamentis,
malĝoje kantis la vento,
mankon de flos’ maro
sentis,
ploris vent’ pro
mankosento.
Via poemo kantis. Cxu vi konsentos ke mi gxin muzikigu?
ResponderExcluirBelegas tiuj viaj kvarversoj, Paulo Sergio, lau tiu nia beletra ibera tradicio. Plio ol tio, ravas min tiu mirinda rekreajho de la sama beleco de la poemo en Esperanto. Samas la beleco, la intenco, la fresheco de la originalo. Iam, post plia plukresko, same mi lernos tiun arton rekrei esperante poemjuvelojn origine verkitaj en la portugala. Tiel estu!
ResponderExcluirĈarma poezia portreto de la romantika bildo! Muzika poemo pro metriko, ritmo, rimoj! La belaj kaj freŝaj versoj kondukis min al maro... Gratulegon, Paŭlo!
ResponderExcluirvivante tiel malproksime de la maro vi verkas tiun belan kortuŝantan poemon! Mi imagas se vi estus maristo!
ResponderExcluirGratulon!
Lindo o poema, de uma simplicidade tocante! O fotógrafo sente-se honrado.
ResponderExcluir