FOTO P.S.V. 2018
As dunas brancas, eternas,
são trazidas pelo vento,
como as lembranças mais ternas,
trazidas no pensamento.
Longas distâncias desdenham,
viajam livres, no ar,
desenham e redesenham
silhuetas junto ao mar.
Misteriosa areia,
que as dunas faz e refaz,
que nos meus sonhos passeia
e, ao fim, de volta, me traz.
LA DUNOJ
La dunoj blankaj, eternaj,
estas
portataj de vento.
Homaj memoroj plej amaj
flugas laŭ la homa sento.
La sableroj longe kuras
por konstrui la montetojn
kaj malrapide konturas
apud la mar´ siluetojn.
La vento la sablon ŝovas
kaj
malĝoje sible veas.
Eterne ĝi arte blovas
kaj rekreas, kaj rekreas...
Krom la poezia beleco mem de chiu versio, ricevas la leganto belan lekcionon pri la rekreado en chiu lingvo.
ResponderExcluirKia belega foto! Mi sopiras pri tia pejzaĝo ...
ResponderExcluirVia poemo estas delikata rondodanco, kiu bele dancigas nin!
Poema lindíssimo! Foto minimalista a ilustrá-lo. Combinação perfeita.
ResponderExcluir