FOTO P.S.V. 2018
O número de novembro de 2017 da
revista “Monato” (www.monato.net) traz
matéria que merece destaque. Como é habitual para a publicação, vem assinada
pelo correspondente da revista no país em questão, a República Democrática do
Congo, Serge Rusaki.
Trata do
consumo de carne de gato naquele país. O prato, lá, chama-se “condoco”, e
parece muito apreciado por uma parcela da população. Comer gato já soa estranho
para a maioria de nós. Mas não é o que merece destaque. Afinal, entre gatos,
porcos, coelhos, bodes, carneiros, lesmas, lagartos, mariscos, polvos,
camarões, caranguejos, certos insetos, certas vísceras – para não falar de peixes,
bois, aves, cavalos e cães – fica difícil escolher o campeão de estranheza.
Homens comem de tudo. Pode-se bem concluir que é uma questão de costume, ou de
“cultura”, se se deseja soar bem pensante. Não, não está nisso o destaque.
O destaque
está no modo como são abatidos os gatos em Kinshasa. Um horror. Transcrevo de
“Monato”:
“... colocam uma isca
para o gato deixando no chão um peixe bem assado e polvilhado com um comprimido
de Diazepan. O gato rapidamente adormece, é colocado num saco e levado a algum
lugar secreto, longe de olhares indiscretos. Ainda fechado, é massacrado a
golpes de porrete e pedra.”
Os estútipos executores são
marginais e o ritual parece ter um pé na magia e na tradição de certas minorias
daquele país. O espantoso é a inclinação humana para a maldade: para certos
homens, ela parece mais saborosa do que qualquer carne.
Chamar isso
de animalesco seria uma ofensa aos animais.
EMO AL KRUELECO
La novembra numero de la revuo
“Monato” en 2017 (www.monato.net) enhavas
artikolon pri kiu indas komenti. Kiel kutime en tiu publikaĵo, ĝi estis subskribita de korespondanto de la revuo en
koncerna lando, la Demokratia Respubliko
Kongo, Serge Rusaki.
Ĝi temas pri konsumado de katviando en tiu lando. Tie, la plado nomiĝas “kondoko” kaj ŝajne ĝi estas tre ŝatata de parto de
la loĝantaro. Manĝi katon sonas
strange al plej multaj el ni. Sed ne ĉi tio estas
komentinda. Cetere, inter katoj, porkoj, kunikloj, kaproj, ŝafoj, limakoj, lacertoj, ostroj, polpoj, salikokoj, iuj insektoj, iuj
bestaj internaĵoj – se ne paroli pri fiŝoj, birdoj, bovoj, ĉevaloj kaj hundoj – estas malfacile elekti la ĉampionon pri strangeco. Homoj manĝas ĉion ajn. Oni povas tute bone konkludi, ke la afero sidas en kutimo, aŭ “kulturo”, se oni volas sonigi intelektecon. Ne, ne tio estas komentinda.
La
elstara punkto sidas en la maniero kiel oni mortigas katojn en Kinŝaso. Horore. Mi citas el Monato:
“...ili
metas kaptilon por la kato lasante sur la tero fiŝon bone rostitan kaj aspergitan per
endormiga pilolo, ofte Diazepan. Post manĝado de la venenita fiŝo la katiodo estas rapide senkonscia. Tiam ili metas ĝin en sakon. Nun malliberigita, la
kompatinda kato estas poste kunportata al sekreta loko, for de maldiskretaj
okuloj. Dum la katido estas ankoraŭ ŝlosita en sia sako,
ĝiaj ekzekutistoj
bombardas ĝin per bastonetoj kaj per grandaj ŝtonoj ĝis la morto”.
La fiaj ekzekutistoj estas deliktuloj kaj
la rito ŝajne havas ian trajton de magio kaj tradicio de
minoritatoj en tiu lando. Miregiga estas la homa inklino al krueleco: por iuj
homoj ĝi ŝajnas pli bongusta ol ia ajn viando.
Nomi tion besteco
estas ofendo al bestoj.
Grava temo, kiu meritas amplan diskonigon kaj prian pripensadon.
ResponderExcluirKia teruraĵo!
ResponderExcluirBárbaros! O homem veio do macaco, mas alguns ainda estão vindo...
ResponderExcluir56 miliardoj da bestoj estas buĉataj ĉiun jaron por nutri la karnan toksikomanion de la homaro.
ResponderExcluirTio estas vere terura, sed kion ĉiuj povas fari hodiaŭ, por akceli la malaperon de tia murdado: manĝi malpli da viando aŭ eĉ nenian viandon.
La tutmonda bestobredado (bovoj, porkoj, kokinoj) produktas pli da gasaj polucioj ol ĉiuj aŭtoj, aviadiloj, trajnoj kaj ŝipoj kune.
Enketo montras, ke la homoj plejparte ankoraŭ kredas ke la transporto kontribuas plej grandparte al la tutmonda varmigo.
Sciencistoj avertas : “Dieta ŝanĝo estas esenca, se tutmonda varmigo ne superu 2° C.”