Eu lembro. Na escola, ensinavam: ”Há quatro raças: branca,
negra, amarela e vermelha”. Eu achava aquilo colorido demais, mas criança não
dava palpite.
Passou o tempo e a biologia se encarregou de desmanchar essa
bobagem. O conceito de raça já não se sustenta, há muito. Mas o racismo
persiste e até tem aumentado, mundo afora. Não dá para entender.
Recentemente, o Museu de História Natural, na Inglaterra,
aplicou mais um golpe nesse anacronismo. Os cientistas descobriram que os
ingleses, há 10000 anos, eram pretos de olhos azuis. A pesquisa genética foi
feita na famosa ossada descoberta numa caverna, em 1903, o chamado “Homem de
Cheddar”. Dois artistas esculpiram-lhe a cabeça, seguindo as indicações dos
geneticistas. Antes, pensava-se que teria a tez clara; estavam enganados. Era o caso de se perguntar o significado
dessa descoberta aos racistas que se denominam “supremacistas brancos”.
A Associação Universal de Esperanto publicou (1999) um
interessante livrinho didático com o título “Papai, o que é racismo?”. Contém o
diálogo de um pai com sua filha, a respeito do assunto. Vale a pena conversar
com as crianças sobre isso.
NIGRAJ, BLUOKULAJ PRABRITOJ
Mi
bone memoras, ke kiam mi estis infano, en la elementa lernejo, oni firme
instruadis pri rasoj. Kaj ni, infanoj, englutis tiujn informojn tute senpense:
“Ekzistas en la mondo kvar rasoj: la blanka, la nigra, la flava, la ruĝa”. Efektive, mi ĉiam miris, ke oni atribuas tiajn
vivecajn kolorojn al homoj, inter kiuj la ekstera aspekto estas tiom varia,
individue. Sed al infanoj oni ne permesis kontesti la instruojn...
Pasis jardekoj, kaj tiu koncepto
radikale ŝanĝiĝis. Nuntempe, biologio jam ne rekonas la ideon pri
raso, ĝi jam ne faras
sencon, sub la lumo de eltrovoj de genetikistoj. Kaj tamen, plej mirinde!,
“rasismo” ankoraŭ ekzistas en
la mondo – kaj onidire eĉ kreskas, ĝenerale.
Nekompreneble!
Lastatempa publikigo en la kampo de
pura scienco denove batis tiun anakronismon. Sciencistoj el la Muzeo de
Naturhistorio, en Britujo, eltrovis, ke antaŭ 10000 jaroj britoj havis malhelbrunan (aŭ nigran) haŭton kaj harojn, kaj bluajn
okulojn. Tion ili konkludis per detalaj
genetikaj analizoj de la tiel nomata “homo de Cheddar”. Ĉi tiu estas la plej antikva homa
ostaro en Anglujo, kvankam oni kalkulas, de Homo
sapiens alvenis en tiu regiono 30000 jarojn antaŭe. Surbaze de tiu genetika studo,
du artistoj kreis skulptaĵon montrantan la supozeblan kapon de tiu prahomo. Tiu ostaro estis trovita
en la jaro 1903, en kaverno. Antaŭe, la esploristoj klopodis rekonstrui la korpon
surbaze nur de la formo de la kranio, kaj ili kovris la tuton per blanka haŭto. Neĝuste!
La instruo estas klara. La leĝoj de evoluado estas pli kompleksaj
ol tion supozas la adeptoj de rasismo. Necesas akcepti la ideon, ke ni ĉiuj estas nur “homoj kun homoj”.
Interesa kontribuo al tiu temo estas
la libreto “Paĉjo, kio estas
rasismo?”, publikigita de Universala Esperanto-Asocio, en 1999. En ĝi, patro dialogas kun sia filino
pri tiu danĝera misideo.
Malgraŭ la tuta
progreso de scienco, tamen ankoraŭ indas klarigi la aferon, precipe al infanoj, por ke ĝi definitive malaperu.
(Artikolo auskultebla per
esperantaretradio.blogspot.com.br )
O tema havia já sido postado no Louco, mas vale a pena repisar; mesmo assim, os supremacistas brancos não aprendem. Texto muito bom!
ResponderExcluirVerŝajne la homa specio estas unurasa, sed kun pluraj etnoj. Racia supereco do estas nur stultaĵo. Jen urĝa lernotaĵo. Brila teksto!
ResponderExcluirMuito interessante, como, que por meio de uma ossada, consegue-se descobrir a cor da pela e a cor dos olho? Fiquei intrigado com isso.
ResponderExcluirMas o tema como sempre é muito bom, coloca por terra toda esta bobagem de supremacia, seja la qual for.