Há homens que não se deve esquecer. O
venezuelano José Antonio Abreu, falecido em 24 de março de 2018, é um deles.
Foi pianista, organista, maestro, professor, ativista social, economista e
político. Criou “El Sistema”, um
movimento que visa a retirar crianças e jovens da pobreza através da música.
Tudo
começou com um pequeno grupo de alunos, sem recursos. Conseguiu que o governo
doasse os instrumentos e, com a obstinação dos visionários que mantêm os pés no
chão, dedicou-se a formar professores. Em décadas, participaram quase um milhão
de alunos, com dez mil professores, em cento e oitenta grupos. O fruto mais
conhecido do movimento é o celebrado maestro Gustavo Dudamel.
A
música tem sido um caminho social em muitos lugares – Israel, Paraguai, Brasil,
por exemplo. Mas “El Sistema” logrou transpor barreiras e replicar-se em
dezenas de países. No Brasil, o Projeto Guri provém dele.
Abreu ganhou muitos
prêmios por seu trabalho, inclusive o Prêmio Príncipe de Astúrias, da Espanha,
e o Prêmio de Música, da Unesco.
Seu lema era: “Primeiro,
um programa social, depois, um programa cultural”. Um homem extraordinário!
SUDAMERIKA HEROO
Ekzistas
homoj, kiujn la mondo devas nepre ne forgesi. La venezuelano José Antonio
Abreu, kiu forpasis en la 24-a de marto 2018 estis unu el tiaj homoj. Indas
insiste diskonigi la agadon plenumitan de li dum 76-jara vivo.
Li
estis pianisto, orgenisto, dirigento, instruisto, sociaktivulo, ekonomikisto
kaj politikisto. Li kreis movadon nomatan “El Sistema”, kiu celas per muziko
helpi malriĉajn infanojn kaj junulojn.
Li
komencis ĝin per malgranda grupo da gelernantoj, tute sen
monrimedoj. Li atingis, ke la registaro liveru muzikinstrumentojn. Poste, la
sistemo koncentriĝis je formado de novaj instruistoj. Iom post iom, per
obstina laborado, tipa de viziuloj kun firmaj piedoj sur la grundo, tiuj grupoj
multobliĝis. Preskaŭ unu miliono da infanoj sin dediĉis al muziklernado, en cent okdek grupoj.
Por tio engaĝiĝis dek mil
instruistoj. La plej konata frukto de
tiu bele organizita instrureto estas Gustavo Dudamel, kiu fariĝis dirigento de prestiĝa simfoniorkestro en Los Angeles, Usono.
Abreu
estis konvinkita, ke edukado estas la ŝlosilo por solvi
sociajn problemojn – kaj muziko estas taŭga vojo. En aliaj
landoj, aliaj muzikedukistoj pensas la samon. Ekzemple, en Israelo (Daniel
Barenboin), en Paragvajo (Flavio Chavez kaj Luis Szaran), kaj en Brazilo (João
Carlos Martins, kiu gvidas simfoniorkestron en la kvartalo Heliópolis, kun
bonega rezulto).
La
aparta merito de la venezuela aktivulo estas, ke li sukcesis multobligi kaj
disvastigi sian “sistemon”. Ĝi transpasis la limojn de Venezuelo kaj
nuntempe en dekoj da landoj infanoj lernas muzikon pro tiu iniciato. En Brazilo, sukcesa “Projekto Guri” estas unu plia rezulto de la
venezuela laboro.
La
mondo rekonis la agadon de Abreu kaj donis al li diversajn gravajn premiojn –
interalie la Premion de Muziko, de Unesko, kaj la hispanan Premion Princo de
Asturias por artoj.
La
venezuelano José Antonio de Abreu donis altan sencon al sia vivo. Lia devizo
estis: “Unue, ni havu socian programon, poste, kulturan programon.”
Ni
ne forgesu tiun sudamerikan heroon.
(Ĉi tiu artikolo estas aŭskultebla per
Grande exemplos para todos nós!
ResponderExcluirA esperança vive!
ResponderExcluirMuito bom!