Fotos PSV - 2018
A Casa dos Bicos, na Rua dos Bacalhoeiros, em Lisboa, foi
construída no início do século 16. Abriga hoje uma exposição de arqueologia e a
Fundação José Saramago. Ali se documenta a obra do grande escritor, único representante
da língua portuguesa entre os ganhadores do Prêmio Nobel. Visita obrigatória
para quem chega à bela cidade.
São documentos, vídeos, fotografias e livros, muitos livros.
No segundo andar, por exemplo, estão à mostra as traduções de livros do homem
para enorme quantidade de idiomas. Prova indiscutível da universalidade da sua
literatura, do seu humanismo.
Pois bem. Verifiquei que não havia naquela série de livros
um único exemplar em Esperanto. No entanto, a editora Fonto, em Chapecó, Santa
Catarina, Brasil, publicou O Conto da Ilha Desconhecida, traduzido para o
Esperanto, em 2006. Faltava doar à fundação o devido exemplar.
Não falta mais. Três dias depois de encerrado o 103º
Congresso Universal de Esperanto, realizado em Lisboa, de 28 de julho a 4 de agosto
de 2018, compareci à Casa dos Bicos e passei às mãos da simpaticíssima D. Ana
os referidos exemplares. Ela, um tanto surpresa, me pôs ao telefone para falar
com Pilar Del Rio, viúva de Saramago. Agradecemos muito, mutuamente.
Agora, a nossa Língua Internacional tem assento naquela
nobre instituição.
Confesso que fiquei comovido.
ESPERANTO EN LA FONDAĵO JOSÉ SARAMAGO
“Casa dos Bicos” (Domo de Pintoj), ĉe Strato Bacalhoeiros
(Moruo-Vendistoj), en Lisbono, estis konstruita en la komenco de la 16-a
jarcento. Nuntempe ĝi enhavas ekspozicion pri arkeologio kaj la Fondaĵon José
Saramago. Tie troviĝas dokumentoj pri la verkaro de tiu granda aŭtoro, sola
reprezentanto de la portugala lingvo inter la gajnintoj de la Nobel-Premio. Jen
nepra vizito por ĉiu alveninto en la bela urbo.
Tie sidas dokumentoj, filmoj, fotoj kaj libroj, multaj libroj. En la dua
etaĝo, ekzemple, montriĝas tradukoj de libroj de la verkisto al grandega kvanto
da lingvoj. Kio estas pruvo pri la universaleco de lia literaturo, de lia
humanismo.
Nu, mi konstatis, ke ne troviĝas en tiu serio da libroj eĉ unu sola
ekzemplero en Esperanto. Tamen, eldonejo Fonto, en Chapecó, ŝtato Santa
Catarina, Brazilo, publikigis la Rakonton pri Nekonata Insulo, en Esperanta
traduko, en la jaro 2006. Mankis transdoni al la fondaĵo la koncernan
ekzempleron.
Tio jam ne mankas, nun. Tri tagojn post la fino de la 103-a Universala Kongreso
de Esperanto, okazinta en Lisbono, inter la 28-a de julio kaj la 4-a de aŭgusto
2018, mi vizitis la Domon de Pintoj kaj transdonis al la tre simpatia S-ino Ana
la menciitajn ekzemplerojn. Iom surprizita, ŝi vokis Pilar Del Rio, vidvinon de
Saramago, kaj ni telefone interparolis.
Ni reciproke multe dankis.
Nun, nia Internacia Lingvo digne sidas en tiu nobla institucio.
Mi konfesas, ke mi emociiĝis.
Caro mestre da língua internacional e mestre no idealismo. Fico tão comovido quanto você! Parabéns pela iniciativa e pela luta na concretização de seus ideais.
ResponderExcluirBrave!
ResponderExcluirGratulon, Paulo!
ResponderExcluirZamenhof kaj Saramago, el la steloj, certe dankas vin!
Este comentário foi removido pelo autor.
ResponderExcluirElkorajn gratulon al vi, kara Paulo. Sed vi "forgesis" diri, kae vi tradukis...
ResponderExcluirRakonto pri Nekonata Insulo, en Esperanta traduko fare de Paulo Sergio Viana!
ResponderExcluirVarmajn aplaŭdojn, al vi, kara amiko Paŭlo!
Parabéns pelo ato, trinca perfeita: Paulo, Saramago e Esperanto!
ResponderExcluir"Mi konfesas, ke mi emociiĝis"
ResponderExcluirMi, kaj certe multaj aliaj, ankaŭ emociiĝas, pro tiu plenumo de vakuo en la biblioteko. Gratulojn al vi pro via agemo kaj pro via traduko.