PSV-2018
Durante um mês inteiro, tentei
transferir as fotografias de minha Canon para a memória do computador. Podem
rir de mim, mas foi um mês inteiro de sofrimento e desafio à paciência.
Desisti. Procurei uma oficina de computadores e entreguei àqueles jovens
geniais a ridícula tarefa. Notei nos lábios deles um leve sorriso de mofa:
- Coitado do tiozinho!...
Para minha surpresa, não deu certo.
Eles tentaram as mais elaboradas manobras, baixaram os mais complicados
aplicativos, realizaram as mais criativas acrobacias informáticas - e as fotos
caprichosamente se recusavam pular de uma máquina para a outra. Tentaram por
duas horas - que, na minha cronologia de ignorante informático, equivaliam ao
mês que eu perdera, tentando. Foi a minha vez de desenhar nos lábios o leve
sorriso de mofa, inocente vingança que eles sequer perceberam.
Até que chegou o chefe da oficina, a
ver por que motivo estavam paradas todas as outras atividades e encomendas.
Explicaram-lhe o problema e ele, sem sorriso algum, deu três clicadas em algum
lugar e lá se foram as fotos todas, devidamente transferidas à sua nova
residência. Depois fechou a cara e ordenou:
- Agora vamos voltar ao trabalho?
Peguei minhas coisas para sair. Antes,
comentei com os rapazes, ainda constrangidos com o vexame:
- Verdadeiro ovo de Colombo!
Todos me olharam, entre espantados e
irritados.
- Ovo de quê, tio?!
- Deixa quieto.
E saí depressinha.
OVO DE KOLUMBO
Dum unu tuta monato mi klopodis transmeti la fotojn de mia Canon en la
memoron de la komputilo. Vi rajtas ridi pri mi, sed tio estis tuta monato de
suferado kaj defio al pacienco. Mi rezignis. Mi serĉis komputilriparejon kaj
transdonis al tiuj geniaj junuloj la ridindan taskon. Mi perceptis sur iliaj
lipoj diskretan mokrideton:
- Kompatinda onĉjo!...
Por mia surprizo, la afero ne prosperis. Ili faris plej ellaboritajn
manovrojn, enŝutis plej komplikajn aplikaĵojn, plenumis plej kreopovajn
informadikajn akrobataĵojn - kaj la fotoj kaprice rifuzadis transsalti el unu
maŝino al la alia. Ili penadis dum du horoj - kio, laŭ mia kronologio de
analfabeto informadika, ekvivalentis al tiu monato, kiun mi perdis, dum mia
klopodado. Tiam, estis mia vico montri per la lipoj diskretan mokrideton,
naivan venĝon, kiun ili tute ne perceptis.
Kaj alvenis la estro de la komputilriparejo, por vidi, kial haltis ĉiuj
aliaj laboroj kaj mendoj. Oni montris al li la problemon kaj li, sen ia rideto,
klakis ie trifoje kaj jen transiris ĉiuj fotoj al sia nova loĝejo. Poste li
senpacience kuntiris la brovojn kaj ordonis:
- Nun, al la laboro!
Mi prenis miajn aĵojn por foriri. Antaŭ tio, mi komentis al la junuloj,
kiuj ankoraŭ estis konsternitaj pro la fiasko:
- Vera ovo de Kolumbo!
Ĉiuj rigardis min, duone mire, duone kolere:
- Ovo de kio, onĉjo?!
- Forgesu.
Kaj mi rapide foriris.
Feliĉa estas vi, kara Paulo, ĉar vi ankoraŭ klopodas tiujn modernajn rimedojn antaŭ kiuj mi sentas min vera trogrodito...
ResponderExcluirKia amuza kaj suka rakonto!
ResponderExcluirCronista bom é assim: qualquer assunto serve. Tema besta, crônica melhor ainda. E ao final o autor dá um risinho que ninguém vê...
ResponderExcluirEste comentário foi removido pelo autor.
ResponderExcluirTre amuza rakonto.
ResponderExcluir