quarta-feira, 12 de setembro de 2018

CONGRESSO MUNDIAL DE LAZER


De 28 de agosto a 01 de setembro de 2018, aconteceu em S.Paulo o 15º Congresso Mundial de Lazer. Preste atenção. Lazer é importante - para a saúde, para a sociedade, para a vida em comunidade. Falta de lazer adoece e mata.
Aconteceu no SESC-Pinheiros, por iniciativa da Organização Mundial do Lazer, organização não governamental que tem secretaria em Bilbao, Espanha. Uma série de entidades interessadas na promoção da melhoria de vida da população, prestou apoio e colaboração, incluindo a USP.
Foram palestras, colóquios, debates, posters, apresentação de trabalhos e... passeios. O tema do congresso: como vencer barreiras que impedem que grande parte da população tenha acesso ao lazer.
Lazer não é luxo, é necessidade. E sobretudo um direito
http://worldleisure.org 

MONDA KONGRESO DE AMUZO

Jam de longa tempo medicinaj esploroj montras, ke tro da laboro, sen sufiĉe da tempo por ripozo, serioze damaĝas la sanon. Kaj ne temas nur pri ripozo. Homoj bezonas amuziĝon. Ĉe infanoj, la bezono pri ludado kaj amuziĝado estas evidenta, sed laŭgrade kiel ni kreskas, ni ŝajne emas sufoki tiun bezonon. Plenkreskuloj forgesas, ke ĝojo kaj distro estas esencaj partoj de ilia vivo, interalie por pli taŭga funkciado de la korpo kaj de la socio. Tamen, grandega parto de la homaro ne havas eblecojn por amuziĝo, kaŭze de plej variaj baroj. Inter ĉi tiuj, la plej forta eble estas nekonscio pri ties signifo.
Inter la 28-a de aŭgusto kaj la 1-a de septembro 2018 okazis en la urbo San-Paŭlo, Brazilo, la 15-a Monda Kongreso de Amuzo, en unu el la sidejoj de granda institucio de laboristoj en komerco (SESC). Sufiĉe interesa iniciato, kiun regule aŭspicias la Monda Organizo de Amuzo (WLO). Pluraj brazilaj organizoj apogis la eventon, inkluzive de la Altlernejo de Homaj Sciencoj de la Universitato de San-Paŭlo.
La temo de la kongreso estis la plej gravaj baroj - fizikaj, sociekonomiaj kaj simbolaj - kiuj ankoraŭ malhelpas, ke homoj havigu al si Amuzon. Ĉi tiu estas esenca rajto en la nuntempa socio, laŭ ĝiaj pluraj perspektivoj. Ĝi kontribuas al personeco kaj al socia, komunuma elvolviĝo.
La kongreso konsistis el multaj prelegoj, diskutoj, atelieroj, kolokvoj kaj prezento de esplor-laboraĵoj, kun la celo trovi, analizi kaj proponi manierojn transsalti tiajn barojn, tiel ke homoj povu plene aliri kaj ĝui Amuzon en plej diversaj formoj. La malferma parolado havis kiel titolon “Bona Vivo kiel Liberiga Ebleco: de Amuzo-Varo al Liberiga Amuzo”.
Monda Organizo de Amuzo estas neregistara organizo, kiun konsistigas personoj kaj organizoj celantaj malkovradon kaj faciligadon de kondiĉoj por bonfarto de homoj. Tio signifas taŭgan akceptadon, edukadon, laboron kaj sanservojn. Ĝi fine aspiras al  plibonigado de vivkvalito kaj atingon de pli altaj homaj valoroj. Por tio laboras aro da fakuloj kaj esploristoj  pri Amuzo, kiuj liveras al publikaj kaj privataj instancoj programojn tiucele. La estraro de la Organizo konsistas el internacia konsilantaro de 20 membroj el pluraj mondregionoj. La ĉefa sekretariejo sidas en la urbo Bilbao, en Hispanujo.

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon per
http://esperantaretradio.blogspot.com/2018/09/monda-kongreso-de-amuzo.html

4 comentários:

  1. Hobio nepras ja fakte/ Poeziumu do ni/ Poezio venas takte:/ Paulo Viana kaj mi.

    ResponderExcluir
  2. Lendo seu artigo eu me lembrei que na nossa época de estudantes, tínhamos férias de 3 meses no final do ano e mais o mês inteirinho de julho e nós, não só curtiamos e nos divertíamos pra valer, quanto estudávamos com afinco. E ainda tínhamos tempo abessa para matinées, livros, domingueiras, passeios e tantas coisas que nem cabem num comentário. Hoje, o dia continua com 24 horas, o ano com 12 meses, mas o tempo se esvai em telas e redes...

    ResponderExcluir
  3. Lendo seu artigo eu me lembrei que na nossa época de estudantes, tínhamos férias de 3 meses no final do ano e mais o mês inteirinho de julho e nós, não só curtiamos e nos divertíamos pra valer, quanto estudávamos com afinco. E ainda tínhamos tempo abessa para matinées, livros, domingueiras, passeios e tantas coisas que nem cabem num comentário. Hoje, o dia continua com 24 horas, o ano com 12 meses, mas o tempo se esvai em telas e redes...

    ResponderExcluir
  4. Grande iniciativa. Impressionante o números de pessoas que não têm espaço para o lazer em suas vidas.

    ResponderExcluir