Foto PSV - Agosto 2018
O Museu Nacional de Arte Antiga, em Lisboa, é um lugar inesquecível. Vale a pena uma caminhada à beira do Tejo, a partir do Mercado da Ribeira, até a praça que, num suave elevado, há de acolher o caminhante à sombra amável de copadas árvores. O endereço é poético: Rua das Janelas Verdes. Respira e entra.
A centenária instituição abriga uma imponente coleção de pintura, escultura, ourivesaria, mobiliário e arte decorativa. São mais de 40000 itens que merecem olhar demorado e generoso. Ressalta a obra sacra. O tesouro provém de bens eclesiásticos e palácios reais, enriquecido por doações. O museu, aliás, convida a população para o mecenato. O acervo abarca uma gama larga de grande beleza, que vai da Idade Média ao Contemporâneo.
Foto PSV - Agosto 2018
Extasia o visitante a figura majestosa de um anjo dourado que domina a sala de entrada. A sucessão de figuras místicas vai monstrando sem palavras a origem da profunda religiosidade do povo português. Chocantes as Tentações de Santo Antão, de Jheronymus Bosch e o Inferno, de autor desconhecido. Melhor descansar a vista na face extática de São Francisco, a exibir os estigmas de Cristo. Ou contemplar a felicidade serena da Virgem com o Menino. E muito mais.
Foto PSV - Agosto 2018
Foto PSV - Agosto 2018
O visitante caminhará acaso mais e melhor cá dentro que à beira do Tejo. Mas não carece escolher. Vale o Tejo e vale o museu, ambos velhos detentores de encanto inesquecível. Ele retorna de alma agradecida.
Foto PSV - Agosto 2018
NEFORGESEBLA LOKO
Nacia Muzeo de Antikva Arto, en Lisbono, estas neforgesebla loko. Indas piediri laŭlonge de Tejo, de la Foirejo Ribeira ĝis placo kiu, sur milda altaĵo, akceptos la piediranton sub la ĝentilan ombron de foliriĉaj arboj. La adreso esta poezieca: Strato de Verdaj Fenestroj. Li spiras kaj envenas.
Tiu centjara institucio enhavas imponan kolekton de pentrarto, skulptarto, juvelarto, mebloarto kaj ornamarto. Ili estas pli ol 40000 objektoj, kiuj meritas malavaran, atentan rigardon. Elstaras religiaj verkoj. La trezoro devenis de ekleziaj havaĵoj kaj reĝaj palacoj, riĉigita per donacoj. Cetere, la muzeo invitas la loĝantaron al mecenato. La enhavo inkluzivas vastan gamon de granda beleco, de la Mezepoko ĝis la Nuntempa Arto.
Mirigas la vizitanton la majesta figuro de ora anĝelo, kiu superregas la enirejon. Sinsekvo de mistikaj figuroj montradas senvorte la devenon de la profunda religiemo de la portugala popolo. Ŝokaj estas la Tentoj de Sankta Antono Egipta, de Jeronimo Bosch kaj la Infero, de nekonata aŭtoro. Prefere ripozigi la okulojn sur la ekstaza vizaĝo de Sankta Francisko, kiu montras la stigmatojn de la Kristo. Aŭ kontempli la serenan feliĉon de la Virgulino kun la Knabo. Kaj multe pli.
La vizitanto paŝados eble pli multe kaj pli bone ĉi-interne ol ĉe la bordo de Tejo. Sed ne necesas elekti la pli bonan. Valoras Tejo kaj valoras la muzeo, ambaŭ maljunaj havantoj de neforgesebla ĉarmo. Li revenas kun dankoplena animo.
Arto, bezonata alproksimigo de homo al plej sankta kaj nesuspekta loko ene de Si mem. Renkonto kun la pedagogia kolektiva nekonscio. Pleneco!
ResponderExcluirSe o museu for tão belo quanto o texto do Paulo, precisamos visita-lo!
ResponderExcluir