domingo, 4 de novembro de 2018

A CAPELA

Foto PSV - nov 2018

O grau de educação de um povo se mede, entre outros elementos, pelo cuidado que ele dispensa a seus patrimônios históricos. Preservar certas construções, monumentos e outras estruturas arquitetônicas demonstra atenção pela história e pelo que ela nos ensina. Deixar que se destruam significa desprezo pela herança do tempo.

Foto PSV - nov 2018

No século 18, nesta discreta cidade de Lorena, que na época era ainda mais discreta e escassa de casas, a irmandade dos homens pretos ergueu singela capelinha à santa de sua tradicional devoção – Nossa Senhora do Rosário. Tempos depois, chegou a servir de matriz e não suportou o desgaste do fluxo de fiéis.  No início do século 20, foi reconstruída, desta vez com artístico formato de cruz grega, no traço do festejado Ramos de Azevedo (que desenhou o Teatro Municipal de São Paulo). O estilo é eclético, com teto em abóbada, elementos neoclássicos, rococós e barrocos. No decorrer do século repetiu-se o desgaste e até um certo desvio da bela concepção arquitetônica original.

Foto PSV - nov 2018

Há poucos meses, completou-se um bonito trabalho de restauração, sob responsabilidade da especialista Cláudia Rangel. Lá estão de volta as lindas caras dos galantes anjos, o altar luminoso, ladeado pelos negros Santa Efigênia e Santo Elesbão, tudo encimado pela majestosa Virgem do Rosário. Os recursos vieram da própria comunidade – que belo exemplo!

Foto PSV - nov 2018
Uma das figuras lendárias dessa capela, que não se pode deixar de mencionar, é a de D. Laura Mendes da Silva, a “tia Laura”, de que até hoje os lorenenses se lembram bem. Nesta capela ela trabalhou por décadas, celebrizando-se por duas características: a braveza e o dom da cura. Dizem que a muitos curou, e a outros tantos espinafrou.
Foto PSV - nov 2018

O fato é que dá gosto visitar a Capela de Nossa Senhora do Rosário, em Lorena. Mais uma dívida que temos como os homens pretos desta terra.


LA KAPELO

La gradon de edukiteco de iu popolo oni mezuras, interalie, per la zorgado, kiun ĝi havas pri siaj historiaj riĉaĵoj.  Konservi certajn konstruaĵojn, monumentojn kaj aliaj arkitekturajn strukturojn montras atenton pri la historio kaj pri tio, kion ĝi instruas al ni. Lasi, ke ili detruiĝu signifas neglektadon pri la heredo de la tempo. 
En la 18-a jarcento, en ĉi tiu diskreta urbo Lorena, kiu tiam estis eĉ pli diskreta kaj konsistis el malmutaj domoj, la frataro de nigraj homoj starigis simplan kapeleton omaĝe al la sanktulino de sia devoteco - Nia Sinjorino de la Rozario. Post iom da tempo, ĝi eĉ servis kiel  ĉefpreĝejo en la urbo kaj ne eltenis la troan aliradon de devotuloj.  En la komenco de la 20-a jarcento, oni rekonstruis ĝin, ĉi-foje en la arta formo de greka kruco, laŭ la prestiĝa desegno de Ramos de Azevedo (kiu desegnis la Urban Teatron en San-Paŭlo). La stilo estas miksa, kun volba plafono, elementoj novklasikaj, rokokaj kaj barokaj.  Dum la jarcento ripetiĝis la damaĝado, kaj eĉ iom da ŝanĝo en la bela originala arkitektura koncepto.
Antaŭ kelkaj monatoj, oni kompletigis belan laboron de restaŭro, sub respondeco de fakulo Cláudia Rangel. Tie staras denove la belegaj vizaĝoj de galantaj anĝeloj, la luma altaro, apud kiu staras Sankta Ifigenio kaj Sankta Elasboas, kaj super ĉio la majesta Virgulino de la Rozario. La monrimedoj alvenis el la komunumo mem - bela ekzemplo!
Unu el la legendecaj figuroj koncerne ĉi tiun kapelon, estas la nepre mencienda S-ino Laura Mendes da Silva, “onklino Laura”, pri kiu Lorenanoj bone memoras. En ĉi tiu kapelo ŝi laboris dum jardekoj, kaj famiĝis pro du trajtoj: la severemo kaj la kapablo preĝkuraci.  Oni diras, ke ŝi multajn homojn resanigis, kaj same multajn riproĉegis.
Fakto estas, ke estas plezure vitizi la Kapelon de Nia Sinjorino de la Rozario, en Lorena. Unu plian ŝuldon ni havas al la nigraj homoj de ĉi tiu lando. 

6 comentários:

  1. Bela kaj riĉenhava teksto kiel ĉiam! Iam mi plezure vizitos tiun ĉarman kapelon!

    ResponderExcluir
  2. "Mais uma dívida que temos como os homens pretos desta terra." Como ou com? Bem, de qualquer forma, que beleza de escrita, linda, fluida e suave. Bonege, mi vizitos mia esperanto instruisto. =)

    ResponderExcluir
  3. Olá Paulo. Desconhecia a capela e a história. Apesar disso, foi bom saber que outros conhecem e preservam de bom grado as memórias. Belo texto.

    ResponderExcluir
  4. Pregxejoj akompanas la homaran historion kvazau ia gvardianoj de la animoj, tamen kapeloj gardas tutan cxarmon de la simplaj koroj.
    Bela artikolo, Paulo!
    Gratulon!

    ResponderExcluir
  5. Mi ĉiam legas kaj ĝuas viajn blogojn, sed neniam sukcesis komenti ilin pr0 la (mi pensis) evitinda enskribiĝo. Mi ja, pro la ensibriĝo en Fejsbuko, ricevas ĉiutage amason da nedezirataj mesaĝo. Por povi venonte komenti ion vian mi enskribiĝis ankaŭ en Googlon. Kiel ĝenerale okazas pri viaj blogoj mi ŝatis ĉi tiun.

    ResponderExcluir
  6. Texto interessantíssimo, em conteúdo e forma. A matéria justifica a elegância da escrita do Paulo. Indo a Lorena, vou visitar a capela!

    ResponderExcluir