Democracia é um sistema imperfeito. Muito imperfeito.
Churchill assegurou que era o pior – desde que se excluíssem todos os outros.
Sim, pois as alternativas são a ditadura e as oligarquias.
A ideia surgiu em Atenas,
cinco séculos antes de Cristo. Sendo tão antiga, por que não se aperfeiçoou
ainda o bastante?
Tudo começou com Sólon, poeta,
estadista e legista que, em nome da liberdade de expressão e da dignidade
humana, iniciou reformas no sistema de tirania, então vigente. Seguiu-se
Clístenes (irmão de Hipócrates), o “Pai da Democracia”, que consolidou as
regras:
- A assembleia popular
(“Eclésia”), com cidadãos de todas as regiões (“demos”) do estado, decidiam
sobre tudo, diretamente. Todos tinham direito a voz e voto, independente de
instrução ou posses.
- A “bulé” era um conselho de
500 homens eleitos por sorteio, e funcionava como um executivo da assembleia,
convocando-a e fazendo eventos públicos. Tinham mandato de um ano, sem direito
a reeleição.
- Os “estrategos” eram altos
funcionários do estado, também com mandato de um anos, sem reeleição.
- Não havia juízes ou
advogados. A assembleia julgava diretamente os acusados de qualquer crime, e
estes próprios se defendiam.
- Diante de um crime que
pudesse ameaçar o sistema, o acusado era condenado ao “ostracismo” – exílio por
dez anos.
Nem todos aprovavam a ideia.
Platão era frontalmente contra, considerando absurdo que o voto de um ignorante
valesse o mesmo que o de um sábio. Aristóteles opinava que a democracia só poderia
funcionar sobre uma base aristocrática.
Em pouco tempo sobreveio a
Guerra do Peloponeso, Atenas foi derrotada por Esparta e a democracia saiu de
cena. Em Roma se tentou algo parecido, mas o sistema resultou uma mistura de
democracia com oligarquia. O senado era a maior autoridade, as assembleias
populares existiam, mas os votos dos ricos valiam mais...
A democracia caiu então em
longo esquecimento, só retomada a ideia por ocasião das revoluções americana e
francesa, no século 18. Ambas resultaram da despótica exploração do povo pela
aristocracia. Quanto à francesa, resultou um documento que ficou na
História: Declaração dos Direitos do
Homem e do Cidadão. No entanto, sabemos quantas cabeças rolaram, aleatoriamente.
Seguiu-se o caos econômico, campo aberto para a advento de Napoleão Bonaparte.
Restabelecia-se a monarquia...
Enquanto isso, a democracia,
retomada lentamente nos séculos seguintes, aguarda amadurecimento e
aperfeiçoamento. Em sua forma direta, ou na mais recente, representativa,
carece de muita melhora.
Só há um caminho: educar o
cidadão.
LA ORIGINO DE DEMOKRATIO
“Demokratio estas la plej malbona
politika reĝimo,
se oni ne konsideras ĉiujn aliajn jam
elprovitajn.” (W. Churchill)
Oni
ofte parolas pri la virtoj de demokratio. Ni tamen konsideru unu aserton, pri
kiu supozeble neniu dubas: demokratiaj reĝimoj en la mondo estas tre
malperferfektaj, interalie ĉar la homaro dum tre mallonga tempo praktikis ĝin.
Dum plej longaj periodoj, la homoj estis regitaj per monarkiaj aŭ oligarĥiaj
reĝimoj, kaj ĝis nun ankoraŭ en multaj landoj ne troviĝas demokratio. Temas do
pri nepre perfektigenda maniero regi popolojn. Por kompreni tion, ni devas koni
la komencon de tiu kurioza ideo.
La
tuta historio komenciĝis en la klasika urbo Ateno, ĉirkaŭ la jaro 590 a.K.. Ĝis
tiam regadis tiranoj. La poeto, ŝtatestro kaj leĝodonanto Solono enkondukis do reformojn
surbaze de la ideo pri libereco de
esprimado kaj homa digno. Tiujn
reformojn pliprofundigis Klisteno
frato de Hipokrato, alnomata la “patro de demokratio”. La intenco estis,
ke la homajn sociojn devus regi kaj administri la popolo mem. Oni dividis la
urbon en regionojn (“demojn”) kaj ĉiuj homoj el ĉiuj regionoj devus
alterne partopreni en asembleo (“eklezio”), kiu rekte decidis pri la aferoj de
la komunumo. Ekzistis konsilantaro (“buleo”) konsistanta el kvincent viroj
elektitaj per lotumo, ankaŭ tiuj
kun mandato de unu jaro. Ĉiuj egale rajtis paroli kaj voĉdoni,
sendepende de sia financa situacio aŭ instruiteco. Estis elektitaj ankaŭ plej
altaj oficistoj de la ŝtato, la “strategoj”, kiuj oficis dum unu jaro kaj ne
rajtis reelektiĝi. Aliaj publikaj postenoj estis okupitaj per lotumo. Ili
opiniis, ke elektado per “hazardo” estis la plej justa metodo. La “buleo”
organizis publikajn eventojn kaj kunvokis la popolan asembleon, kaj funkciis
kiel speco de “ekzekutivo” de la asembleo.
Ne
ekzistis tie juĝistoj. Kiam okazis ofendoj, sakrilegio, kontraŭkonstituciaj
agoj kaj aliaj krimoj, juĝis homoj elektitaj hazarde inter tiuj, kiuj sin prezentis
kiel kandidatoj. Akuzitoj mem sin defendis, sen la helpo de advokatoj. Se iu
homo estis konsiderata kiel danĝera al la funkciado de la sistemo, oni
kondamnis lin al “ostracismo”, nome al ekzilo dum 10 jaroj.
Do,
la atena demokratio estis radikale “rekta”. Popolanoj rekte decidis siajn
aferojn. Tamen, eksterlandanoj, virinoj kaj sklavoj ne rajtis partopreni. Oni
kalkulas, ke fakte nur 10 procentoj el la atenanoj efektive partoprenis en tiu
sistemo.
Ne
ĉiuj antikvaj pensuloj aprobis la ideon pri la tiama demokratio. Platono
(428-348 a.K.), ekzemple, konsideris ĝin fuŝaĵo, ĉar la opinioj de malkleruloj
superis tiujn de plej saĝaj civitanoj. Aristotelo (384-322 a.K.) opiniis, ke
demokratia sistemo nur povus funkcii surbaze de aristokratia principo.
Kiam
Ateno estis venkita de Sparto en la milito de Peloponezo (kiu daŭris 30
jarojn), en la 4-a jarcento a.K., la ideo pri demokratio falis en forgeson dum
longa tempo.
En
Romo oni alprenis parton de tiuj principoj, sed tie miksiĝis demokratio kaj
oligarĥio. Oni konsideris, ke la plej alta aŭtoritateco apartenas al la senato,
kiu konsistis el alte indaj romanoj, plej ofte magistratoj. La vorto respubliko
devenas de la la latina esprimo “res publica”. Ekzistis ankaŭ tiam popolaj
asembleoj, kiuj havis sian povon kaj diskutis pri politikaj aferoj kaj decidoj.
Ĉiuj romaj civitanoj povis partopreni kaj voĉdoni. Tamen, pli riĉaj homoj ĉiam
havis pli da influo kaj potenco en la decidoj.
Post la falo de la romia imperio, la
termino “demokratio” estis preskaŭ tute forgesita. Ĝi reaperis nur en la 18-a
jarcento, okaze de du epokfaraj revolucioj en la okcidenta mondo: la Usona
Revolucio (1776) kaj la Franca Revolucio (1789).
En
la usona, Georgo Vaŝingtono gvidis la popolon al sendependiĝo disde Britujo,
laŭ la idealoj de iluminismo, reage al la despota altrudo de impostoj.
En
la franca, same inspirita de iluminismo, oni faligis la monarkion kaj proklamis
la Deklaron de Homaj kaj Civitanaj Rajtoj. Okazis tamen, nome de tiu
“demokratio”, multaj ekzekutoj kaj malordo. Kiam tio grave atingis la ekonomian
staton de la lando, Napoleono Bonaparto alprenis la povon kaj komenciĝis...
nova tempo de monarkio!
La
modernaj demokratiaj reĝimoj ne estas rektaj, kiel la atena, sed “reprezentaj“:
la popolo elektas siajn reprezentantojn. Tamen, ĉiam okazas multaj nuligitaj
voĉdonoj aŭ sindetenoj, pro seniluziiĝo flanke de civitanoj, aŭ pro tio, ke ili
ne sentas sin digne reprezentataj flanke de la kandidatoj.
Estas
do necese plibonigi la demokration. Por tio ekzistas unu sola vojo - eduki la
popolon.
Koincide, hodiaŭ mi eklegis libron pri la temo, nome "Trans Demokratio" (originale "Beyond Democracy", sed mi ĝin legas portugallingve, "Além da Democracia").
ResponderExcluirMi certe ankoraŭ ne povas opinii pri ĝi, tamen ŝajnas kvazaŭ la temo iomete rilatus al ĉi tiu teksto.
Kompreneble ne temas pri apogo al diktatorecaj sistemoj, monarkio aŭ aprobo de (strikta) anarkiismo, sed enkonduko al pensoj ĉirkaŭantaj liberecon kaj malkoncentriĝon. Ekzemploj estas movadoj de malfermkoda programaro, specialaj distriktoj de Ĉinio (Ŝenĝeno ks) kaj svisaj kantonoj.
Supozeble, kaj espereble, al mi plaĉos la verko.
Muito Bom! Oportuníssimo! Será um bela conferência, Paulo!
ResponderExcluirTrafe!!!
ResponderExcluirGratulon, kara.
Suka ekspozicio pri tiom delikata kiom grava temo de nia nuntempo. Certe ĝia evoluo dependas de la vojoj de la edukado, ĝi mem bezonanta perfektigon. Edukado estas la ŝlosilo, tamen kia estu ĝi?
ResponderExcluirBonega klarigo pri la signifo de tiu vorto, kies senco estas tiel miskomprenata! Gratulon!
ResponderExcluir