PSV - Jan. 2019
No romance “Esaú e Jacó”, Machado de
Assis destila sutilezas e ironias. Numa cena memorável, a heroína Flora vai ao
baile da Ilha Fiscal, no ocaso do império. Melancólica e pensativa,
expressa certa inveja da imperatriz, que podia, quando bem o quisesse,
dispensar toda a gente e fruir sua solidão, contemplando o mar noturno.
Nesse momento, o cínico Conselheiro Aires se aproxima e diz:
- Toda alma livre é imperatriz.
Segue-se um comentário quase sarcástico
a propósito da solenidade da frase. No espírito do leitor, permanece no entanto
o que ela tem de sério e acaso de verdade.
Trata-se de imperar, desejo de quase
toda gente. Como alguns dias depois a referida imperatriz perderia o trono, por
força de um golpe militar, fica explícita a fragilidade de seu império. Frágeis
são todos os impérios deste mundo. A se aspirar ao único império inabalável, há
que buscá-lo na fortaleza da alma. Ali, guardado pelas sentinelas da
liberdade interior, é possível preservá-lo de qualquer golpe.
Resta saber o que é liberdade e como
conquistá-la. Será apenas o poder de usufruir da solidão e contemplar o oceano?
Poder tudo que se deseje, ao sabor dos caprichos?
Fica ao leitor de Machado a indagação.
Flora era livre para escolher um dos
gêmeos para marido; estavam a seus pés. Enamorada de ambos igualmente, não
conseguia fazer a escolha. Como o asno de Buridan, não era livre para tanto.
A metáfora machadiana não fica no amor
dos jovens. Serve ainda para a escolha política de uma nação: manter a monarquia
ou proclamar a república? De novo, dois gêmeos e um dilema. Afinal, diz
Machado, muda-se a política como se muda a roupa - a pele é sempre a mesma.
Vale a pena reler “Esaú e Jacó”. Para pessoas e países de hoje.
“ĈIU LIBERA ANIMO ESTAS IMPERIESTRINO”
En la romano “Esav kaj Jakob”, Machado
de Assis* distilas subtilaĵojn kaj ironiaĵojn. En memorinda sceno, la
heroino Flora venas al balo sur la Insulo de Fisko, en la krepusko de la
imperio. Melankolia kaj pensema, ŝi esprimas certan envion pri la
imperiestrino, kiu povis, kiam ajn ŝi tion volis, forigi ĉiujn homojn kaj ĝui
sian solecon , kontemplante la noktan maron. Tiumomente, la cinika Konsilisto
Aires alproksimiĝas kaj diras:
- Ĉiu libera animo estas imperiestrino.
Sekvas komento preskaŭ sarkasma
koncerne la solenecon de tiu frazo. En la spirito de la leganto, restas tamen
tio, kion ĝi havas seriozan kaj nepre veran. Temas pri imperiado, nome deziro
de preskaŭ ĉiu homo. Ĉar post kelkaj tagoj la menciita imperiestrino perdis
sian tronon, pro la forto de militista renverso, jen klara estas la malforteco
de ŝia imperio. Malfortaj estas ĉiuj imperioj en ĉi tiu mondo. Se oni
celas la solan neskueblan imperion, necesas serĉi ĝin en la forto de la animo.
Tie, gardita de la gardistoj de la interna libereco, estas eble ŝirmi ĝin
kontraŭ ia ajn renverso.
Mankas scii, kio estas libereco kaj
kiel konkeri ĝin. Ĉu ĝi estas nur la povo ĝui solecon kaj kontempli la oceanon?
Ĉu la povo fari ĉion, kion oni deziras, laŭ siaj kapricoj? Restas al la leganto
la demando.
Flora estis libera por elekti unu el la
ĝemeloj kiel edzon; ili staris ĉe ŝiaj piedoj. Enamiĝinta egale al ambaŭ, ŝi ne
sukcesis elekti. Kiel la azeno de Buridan, ŝi ne estis sufiĉe libera por tio.
La metaforo de Machado ne limiĝas al la
amo de gejunuloj. Ĝi taŭgas ankaŭ por la politika elekto de nacio: ĉu konservi
monarkion aŭ proklami respublikon? Denove, du ĝemeloj kaj unu dilemo. Fine,
Machado diras, oni ŝanĝas la politikon kiel oni ŝanĝas la veston - la haŭto plu
estas la sama.
Valoras la penon relegi “Esav kaj
Jakob”. Por hodiaŭaj homoj kaj landoj.
*Machado de Assis (elp. maŝado de
asis), 1839-1908. Elstara brazila verkisto.
Brila pripenso pri la subtiloj de konata verko de Machado de AszAs.
ResponderExcluirAssis*
ResponderExcluirĈu esti aŭ ne esti, jen la demando... La verkoj de Machado de Assis estas ĉiam pripensigaj kaj aktualaj.
ResponderExcluirGratulon, Paŭlo!
Isso é saber ler Machado! O Conselheiro Aires, sempre irônico, tem muito a dizer; difícil é interpretá-lo. Ótimo texto, Paulo!
ResponderExcluir