sexta-feira, 4 de janeiro de 2019

O PARNASO ESTÁ EM FESTA!



No dia de Natal de 2018 faleceu o islandês Baldur Ragnarsson. As divindades do Parnaso estarão em festa, enquanto a comunidade Esperantista curva a fronte em sinal de  respeito e gratidão. Era um grande intelectual, poeta, professor, ativista em favor da Língua Internacional. Produziu ensaios, traduções e poesia de tão elevado valor que foi indicado ao Nobel. Sua obra está enfeixada no volume “La Lingvo Serena”, que merece leitura e releitura. Um homem raro.
Como modesta homenagem, transcrevo um dos seus belos poemas, para o qual arrisco uma versão em Português.

LA PARNASO FESTAS!

En la Kristnaska tago 2018 forpasis la islandano Bardur Ragnarsson. La dioj sur la Parnaso certe festas, dum la Esperantista komunumo klinas la kapon respekte kaj danke. Li estis granda intelektulo, poeto, profesoro, aktivulo favore al la Internacia Lingvo.  Li produktis eseojn, tradukojn kaj poezion de tiel alta valoro, ke oni indikis lin al la Nobel-Premio. Lia verkaro estas kunigita en la volumo “La Lingvo Serena”, kiun oni devas legi kaj relegi. Rara homo.
Kiel modestan omaĝon, mi sube transskribas unu el liaj belaj poemoj, de kiu mi riskas version en la Portugala lingvo.



horoj nur...

neniam plu, sed tamen brilas steloj
de unuiĝo, fiksitaj en memoro
ĝisfunde klara kiel fonto de juneco
ĉe nia strato daŭre nin atendas
arbeto, tamen certe nun plenkreska
mi tuŝis ĝin kaj petis vin atendi:
jen nia arbo, kaj vi milde tenis
mian manon, karesis la foliojn

kaj en alia urbo ĉe preĝejo
staras la benko, kie mia ploro
restis neregebla sur via brusto
horoj nur sed tamen se mi skribus
pri ĉiuj niaj paŝoj, ĉiuj vortoj, 
ĉiuj movoj, ĉiuj flug-momentoj
de niaj etaj horoj, tio ampleksus 
vivlongan historion por konservo
en mia koro, dum plue daŭras brilo
de niaj steloj, nia sola arbo
kaj nia benko de larmoj adiaŭaj



apenas horas...

nunca mais, e entanto brilha a estrela
da união, fixada na memória
claríssima, como a fonte da juventude
em nossa rua ainda nos espera
a árvore pequena, agora grande
toquei-a e pedi que me esperasses:
era a nossa árvore, e acariciaste,
a minha mão na tua, as suas folhas

e numa outra cidade, junto à igreja
está aquele banco onde meu pranto
jazeu incontrolável no teu peito
apenas horas, mas, se eu escrevesse
os nossos passos todos, as palavras,
os gestos, os momentos passageiros
das nossas horas mínimas, seria
a história de uma vida a conservar
em meu coração, seguindo o brilho
de nossa estrela, da árvore só nossa
e do banco das lágrimas de adeus

5 comentários:

  1. TRE BELA O HOMEM QUE FALAVA ESPERANTO DANIEL PELIZ ESPERANTO escritor brasileiro..................

    ResponderExcluir
  2. PSV:
    Vi kunigas al la lia vian talenton, kaj kvazaŭ "kompletigas" la tekston, tiom bonkvalita estas la traduko.
    Ke aliaj kleruloj ankaŭ "kompletigu", tradukante en siajn naciajn lingvojn tiun poemon tiom kortuŝan.

    ResponderExcluir
  3. Sem compreender a versão original, posso apreciar a beleza do poema pela tradução limpa e poética. Trabalho difícil, em se tratando de texto complexo.

    ResponderExcluir
  4. Poezia rekreado ĉiulingve de la origina emocio de la Poeto, de ambaŭ poetoj. Eĉ la prozo nin vidigas Poezion! Brile!

    ResponderExcluir
  5. Ĉi tiu belega poemo estas unu el la plej karakterizaj de la stilo kaj preferataj temoj de la granda Baldur Ragnarsson!
    Kiel ĉiam via traduko estas perfekta! Gratulon, Poeto!

    ResponderExcluir